|
Deutsch Projektoj Membroj Kalendaro Schnupper-Kurs |
|
Sed nun ni ne plu estas nur studantoj, sed ankaŭ studintoj kaj studontoj. Ekzistas ankaŭ listo de membroj.
Ni renkontiĝas nun foje vendrede ekde la 19a h en BerO (aŭ en la najbara renkontiĝoĉambro de la Esperanto-Ligo Berlin).
Se vi volas viziti nin, anoncu tion (prefere kelkajn tagojn antaŭe) per retpoŝto al bse ĉe esperantoland.de.
Se venas gastoj (precipe el eksterlando), ni preskaŭ certe kunvenos, kaj verŝajne eĉ venos multaj partoprenantoj.
La renkontiĝoj estas ankaŭ anoncotaj en la dissendolisto.
Ekzistas ankaŭ kalendaro de la planoj por tiuj renkontiĝoj (nun iom malaktuala).
Foje ni okazigas regionajn vesperojn.
BSE havas dissendoliston. Se vi volas aliĝi, sendu mesaĝon al b-s-e-subscribe@yahoogroups.com.
La liston de la projektoj ni nun ŝovis al aparta paĝo.