Ana kaj Marko longe parolis antaŭ la lernejo. Poste ili ĝoje iris tra la strato. Estis varma tago. Ili vidis kafejon kaj en ĝi kukojn.
- Ni eniru kaj manĝu - diris Marko.
- Ĉu vi havas sufiĉan monon?
- Kompreneble, mi havas cent markojn.
La kelnero alportis multajn kukojn. Ili manĝis kaj post la manĝo la kelnero denove venis.
Marko serĉis en unu loko . . . serĉis en alia . . . Lia vizaĝo estis malĝoja. Fine li diris per malforta voĉo:
- Mi ne havas monon.