Elektronika Bibliografio de Esperanto-Artikoloj (EBEA) 

La bibliografio aktuale enhavas indikojn pri proksimume 8000 gazetaj artikoloj. Pliaj 7000 estas prilaborataj kaj sekvos iom post iom; la artikoloj publikiĝis en diversaj gazetoj, en Esperanto aŭ naciaj lingvoj, ekde la jaro 1890 ĝis hodiaŭ. Temoj estas diversaj aspektoj de Esperanto, ĝia historio, movado kaj komunumo, specife interalie

  • terminologio
  • etimologio
  • frazeologio
  • gramatiko
  • instruado kaj pedagogiko
  • denaskismo
  • biografioj de konataj Esperanto-parolantoj
  • historio de Esperanto-organizoj
  • kongresoj

Apenaŭ aperas literaturo kaj poezio, malmultas ĝenerale scienca literaturo en Esperanto. Ne enestas libroj (monografioj). Tiuj estas troveblaj en la datumaro TROVANTO de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

Detalan priskribon de la bibliografio EBEA en la germana lingvo oni trovas ĉe la germana Societo pri Interlingvistiko (Gesellschaft für Interlinguistik, GIL).

La bibliografion kunmetis el pluraj partoj kaj pluflegas Bernhard Pabst; bonvolu sendi viajn komentojn, korektojn kaj aldonproponojn al Bernhard.Pabstgmx.de (mane enmetu la signon @). La datumbazon kaj la serĉadon programis Gabi Rothe; leterojn pri la tekniko bv. sendi al ebeaesperantoland.org .

Kiel serĉi?

Enmetu la serĉvortojn en la kampojn - laŭ via deziro tute supre por serĉi en ĉiuj kampoj aŭ sub la linio en la dezirata kampo. La serĉo ignoras majusklojn aŭ minusklojn kaj serĉas viajn signojn ankaŭ en vortoj - per "Lins" vi trovos ankaŭ "Korzlinskij". Per enmetado de "Lins," vi trovos nur "Lins, Ulrich" kaj "Lins, Marko". Per "denask" vi trovos "denaskuloj", "denaskismo", "denaska" ktp.

Specialaj signoj: Ni rekomendas serĉi laŭ la baza litero aŭ laŭ parto de la vorto: por trovi "Støp-Bowitz" serĉu eble "Bowitz". Enmetu Esperanto-signojn per x, do cx por ĉ, ux por ŭ ktp.

La rezulto estas ordigita laŭ la eldonjaro, plej maljunaj artikoloj unue. La artikoloj aperas en grupoj de po dek - supre kaj malsupre de la rezultopaĝo vi povas salti al la posta aŭ antaŭa dekopo.


serĉu en ĉiuj kampoj

Aŭtoro
Titolo
Temo
Fonto
Rimarko

en la jaroj de ĝis

Ligu la serĉvortojn per kaj (ĉio enestu)
per aŭ (almenaŭ unu enestu)

 
 

© EsperantoLand