|
|
Esperanto en Europo Forpasis Wim de Smet |
La 10-an de marto en Kalmthout (Belgio) forpasis Wim de Smet, biologo, konata Esperanto-parolanto, aŭtoro kaj redaktoro de kelkaj libroj. Li partoprenis kaj prelegis en pluraj el la unuaj Novjaraj Renkontiĝoj (NR) - en Fürstenberg, Tecklenburg, Frankfurt/Main kaj Trier.
|
|
| |
Komputilo/Interreto Esperanto ĉe Google Translate |
Google Translate aldonis Esperanton. Do nun eblas traduki tie inter Esperanto kaj 63 aliaj lingvoj.
|
|
| |
Esperanto en Europo Eksperimento pri varbado: Helpu akiri 1000 eŭrojn! |
Germana Esperanto-Asocio (GEA) deziras fariĝi unu el la "mil plej ŝatataj asocioj de Germanio", en interreta voĉdonado. Se tio sukcesos, GEA ricevos 1000 eŭrojn, kiujn ĝi planas doni kiel subvenciojn al orienteŭropanoj por partopreno en internacia Esperanto-renkontiĝo. Tiel oni povas ebligi la subvenciadon de partopreno en Esperanto-renkontiĝo, pere de kelkaj klakoj.
|
|
| |
Lingvopolitiko, Esperanto en Europo English Forum Switzerland:Cenzuro kontraŭ Esperanto |
La anglalingva interretejo "English Forum Switzerland" forigis foruman demandon pri Esperanto kaj jam antaŭe komentojn de almenaŭ ses personoj. La koncernaj uzantoj estis daŭre forigitaj.
|
|
| |
Komputilo/Interreto, Radio, Muziko Muzaiko - retradio en Esperanto |
Ĉu vi ŝatas aŭskulti Esperanto-muzikon? Ĉu same kiel en normala radio, simple unu pecon post la alia, sen devi okupiĝi pri elekto? Nu, la retradio Muzaiko ofertas tion.
|
|
| |
Komputilo/Interreto Vikia Vortaro - serĉi kaj plukrei |
Certe ankaŭ vi de tempo al tempo provas traduki vorton el via denaska aŭ el alia lingvo al Esperanto kaj ne facile trovas ion konvenan. Vikia Vortaro trarigardas plurajn retajn vortarojn kaj ebligas enmeti artikolojn.
|
|
| |
|
|
3-a renkontiĝo PRINTEMPE 2012 |
|
|
|
| |
SOMERE 2012 denove en Jünkerath |
 Venu somerumi kun ni!En 2012 la internacia somera renkontiĝo de EsperantoLand okazos denove en Jünkerath, meze inter Kolonjo kaj Treviro (Trier); ni planas ĉi-foje unu semajnon de la 13-a ĝis la 21-a de julio. Kunvenos proksimume 20 ĝis 30 gastoj, ĉefe el Nederlando, Belgio, Luksemburgio kaj Francio.
|
|
| |
11-a Novjara Renkontiĝo 2012/13 |
La dekunua Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2012 ĝis la 3-a de januaro 2013 en Xanten - proksime de Nederlando kaj Belgio. Atendeble estos kiel kutime ĉ. 150 ĝis 200 gastoj - inter ili sesdeko da infanoj kaj junuloj. Denove okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS).
|
|
| |
579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo |
Intertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando.
|
|
| |
Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj |
Sur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo.
|
|
| |
Retuma rekomendo "Le Monde Diplomatique" en Esperanto |
La reta eldono de la monata gazeto "Le Monde Diplomatique" de kelka tempo estas legebla ankaŭ en Esperanto.
|
|
| |
Retuma rekomendo Ĉiutagaj mondnovaĵoj en Esperanto |
|
|
|
| |
Libro - muziko - gazeto Esperanto programita. Lehrwerk für den Selbstunterricht. Heft 2 (Hermann Behrmann)
|
|
|
|
|
|
Slogano
|
|
La sukcesulo formis la kutimon fari la aferojn, kiujn la malsukcesuloj ne_ŝatas_fari. Ankaŭ sukcesuloj ne ŝatas fari ilin. Sed ili faras ilin. (Laŭ Albert E. N. Gray)
|
|
|
|
|
© EsperantoLand
|
|