|
168 lernis Esperanton en Burundio
|
2005-09-11
Enkadre de la kampanjo "Lingvo de Paco" de Universala Esperanto-Asocio 168 personoj lernis Esperanton en la afrika lando, Burundio. El inter la lernantoj 94 estis komencantoj kaj 38 progresantoj. Dum la kursoj 31 personoj atingis la instrukapablon de la internacia lingvo.
[landa-agado]
|
|
|
|
|
100 afrikanoj lernis Esperanton en Burundio
|
2005-08-30
Enkadre de la programo "Agado Espero" de UEA okazis Cseh-metoda Esperanto-kurso en Burundio, kie lernis pli ol 100 afrikanoj la internacian lingvon. Cseh-metodo estas rekta instru-metodo, kiu uzas nur la cel-lingvon por instruado.
[libera-folio]
|
|
|
|
|
Konkurso pri informado en Afriko
|
2005-08-24
Afrika Komisiono kaj Afrika Oficejo de Universala Esperanto-Asocio anoncas konkurson pri informadi pri Esperanto en 2005. En la konkurso partoprenas ĉiuj artikoloj, kiuj aperis pri la internacia lingvo aŭ pri ĝia movado. La decido okazos en marto 2006.
[informado]
|
|
|
|
|
Universitata kurso en Kongolando bezonas librojn
|
2005-05-05
Ekde marto 2005 funkcias Esperanto kurso ĉe la universitato de Kinshasa, Kongolando. Por daŭrigi la kursojn kaj eĉ komenci novajn la organizantoj bezonas lernomaterialojn. Plej bezonataj estas lernolibroj por komencantoj kaj vortaroj esperanto-franca kaj franca-esperanto.
[landa-agado]
|
|
|
|
|
Sonbendoj kaj informiloj mankas en Afriko
|
2005-03-07
Afrika Oficejo de Universala Esperanto-Asocio petas sendadon de Esperantlingvaj sonbendoj por ke la lernantoj de la internacia lingvo en Afriku ne nur skribu sed ankaŭ parolu la lingvon. Esperanto en fora Afriko Pere de sonbendoj la voĉo de Esperanto povas atingi ankaŭ homojn, en kies proksimeco tute ne vivas Esperanto-parolantoj. Por la Afrika Oficejo mankas ankaŭ informiloj, kiujn ili povas uzi por diskonigi pri la internacia lingvo kaj varbi novajn studentojn.
[landa-agado]
|
|
|
|
|
Esperanto venkis turniron
|
2005-02-08
La piedpilkteamo ESPERANTO SA venkis la turniron "Nonda Shabani Nosha" en Demokratia Kongolando. Esperanto en la ĉampionludoj Pere de la venko la teamo ESPERANTO SA fariĝis membro de la Ĉampionludo de Demokratia Respubliko de Kongolando.
[informado]
|
|
|
|
|
Esperanto-librojn en la plej grandan librotekon de Afriko
|
2005-01-25
En Magrebo, Maroko nuntempe pretiĝas la plej granda biblioteko de tuta Afriko. La librejo pretas akcepti ankaŭ Esperanto-lernolibrojn. Oni serĉas prefere arablingvajn lernilojn kaj instrulibrojn por junuloj. La libroteko emas servi ankaŭ kiel kulturbazo kaj instruejo de estontaj esperantistoj en Maroko.
[landa-agado]
|
|
|
|
|
200 lernantoj ĉe Instituto Zamenhof
|
2004-10-22
Ekde septembro 2004 200 personoj lernas ĉe Instituto Zamenhof en Togolando, Afriko. 200 internaciuloj Lernantoj de la instituto estas edukitaj laŭ la ordinara togolanda instruplano kaj krome ili lernas Esperanton. La lernantoj volas uzi la internacian lingvon por havi eksterlandajn kontaktojn kiel rimedon de kariero en Togolando.
[individuaj membroj]
|
|
|
|
|
Premiotago kaj Interkulturo
|
2004-08-08
En Benino fine de la lernojaro lernantoj rivecas etajn premiojn pro siaj aktivecoj. En la lernejo Aguidahoue ankaŭ la projekto Interkulturo disdonis premiojn. 3 kontinentoj helpis La premiotagon en la benina vilaĝo subtenis esperantistoj el 3 kontinentoj de la mondo, Ameriko, Eŭropo kaj Aŭstralio.
[esper-inform]
|
|
|
|
|
Esperanto-vilaĝo 15 jaraĝa
|
2004-08-03
Orodo, la niĝeria Esperanto-vilaĝo estas 15 jaraĝa. Okaze de tiu datreveno gravan gaston akceptis la komunumo. Festo kaj diplomiĝo Princo Henrico Oguinye, la prezidanto de Esperanto Federacio de Niĝerio partoprenis la feston dum kiu okazas ankaŭ la diplomiĝa ceremonio de 26 lernantoj de la loka altlernejo, "Mgum School of Bilingual & Management Technology Orodo", kiuj finis sian sesjaran studadon ĉi-jare. Vivo per Esperanto La rilatoj inter la Esperanto-vilaĝo Orodo kaj Esperanto Federacio de Niĝerio estas fortaj, ĉar la federacio grave subtenas la vilaĝon.
[landa-agado]
|
|
|
|
|
© EsperantoLand
|