2009-02-23
Eble Esperanto fariĝos libervola instrufako en brazilaj lernejoj. Nuntempe en la brazila senato okazas leĝofara proceduro pri tio; laŭ la propono la enkondukon oni planas post tri jaroj.
La proponon faris en februaro 2008 la senatano
Cristovam Buarque, iama kulturministro kaj iama rektoro de la universitato de Braziljo. (Originala
propono kun motivigo (pdf))
Lingvo por la paco
En sia motivigo senatano Buarque substrekas la signifon de lerneja instruado por la paco. Li priskribas la Esperanto-komunumon kiel iniciaton por la paco kaj por la kunkreskado de la mondo per komuna lingvo. Kvankam laŭ la senatano la angla lingvo kaj komputilaj tradukoj estos la iloj por la lingva integriĝo de la mondo, Esperanto estas uzata de milionoj da homoj tutmonde, kiuj konsistigas grandegan pacmovadon. Se la lernejo volas engaĝiĝi por la paco, la libervola instruado de Esperanto povas esti grava faktoro, ne nur pro la lingvo, sed ankaŭ pro la paca spirito, kiun ĝi simboligas.
Pozitiva raporto en la kultura komisiono
La leĝopropono enhavas la enmeton de mallonga alineo en la brazilan leĝon pri gvidlinioj kaj bazoj de la edukado. La propono estas aktuale traktata en la komisiono pri edukado, kulturo kaj sporto de la brazila senato. La raportanto, senatano Marcelo Crivella rekomendis en sia
raporto la akcepton de la leĝoprojekto kaj per tio la plusendadon al la plenkunsido de la senato.
La leĝoŝanĝo laŭvorte
La brazila leĝo pri gvidlinioj kaj bazoj de la edukado (
leĝo n-ro 9.394 de la 20-a de decembro 1996) difinas en artikolo 26, paragrafo 5:
"En la varia parto de la instruado inkluziviĝos, ekde la kvina jaro kiel devo, la instruado de almenaŭ unu moderna fremdlingvo, kies elekton faras la lerneja komunumo, laŭ la eblecoj de la instrua institucio."
La nova paragrafo 6 aldonas:
"Esperanto konsistigos laŭvolan lernobjekton en la mezlernejo kaj ĝia instruado estos deviga, se la petoj pravigos tion."
Se la leĝo akceptiĝos, oni povos peti en Brazilo la instruadon de Esperanto ekde proksimume la kvina lerneja jaro. La brazilaj Esperanto-asocioj jam pripensas, kiel eventuale zorgi pri sufiĉa kvanto de Esperanto-instruistoj.