2010-04-16
La esperanto-asocio en Sainte Foy la Grande (Francio, apud Bordozo), unuafoje organizas konkurson por filmetoj, por reliefigi tiun arton en Esperanto tra la mondo. Limdato por kandidatiĝo estas la 10a de majo 2010.
Kondiĉoj
La filmetoj nepre en Esperanto (originale aŭ tradukite) povas daŭri 1 ĝis 15 minutojn.
La bildkvalito devas esti sufiĉa por larĝa ekrano (filmado per poŝtelefono ĝenerale ne tre bone taŭgas). Ili povas aparteni al unu aŭ pluraj jenaj kategorioj: aktualaĵoj, biografio, dokumenta filmo, dublado (por ĉiu kategorio), fikcio, intervjuo, muziko, porinfana filmo, teatraĵo, movbildoj (ĉiaspecaj: desegnita aŭ/kaj komputila filmo, ktp.), varbado, ktp.
Estos pritaksataj: filmado, scenaro, dialogoj, lingvo, prononcado, scenigo, aktorado, muziko, kreemo, ktp.
La filmojn la aŭtoroj sendu per KD aŭ per la interreto. Filmojn la ĵurio povas ankaŭ elekti sur la interreto per Ipernity, la
Farbskatolo, Wideo, Youtube, Dailymotion, ktp.
Prezento okazos la 15an de majo 2010.
La rezultojn oni anoncos sur la interreto kaj per gazetoj. La premioj estos ĉefe simbolaj.
Por kandidatiĝi, necesas sendi filmon antaŭ la 10a de majo, kun siaj kompletaj poŝtadreso, retadreso, nomo, aĝo, kaj mallonga biografio (maksimume unu paĝo longa, kun cirkonstancoj de la filmo, nomo de la partoprenintoj, ktp.).
Enskribiĝoj kaj informoj ankaŭ eblas sur la paĝo de
IKoFo
La adreso de la ĵurio estas: Filmeta konkurso, co/ MH Desert, 13 les goulards, 33220 St. Avit-St. Nazaire, Francio, tel. 33 (0) 557 462 891, retadreso: ikofo ĉe orange.fr