2010-02-24
En oktobro 2008 Antanas GRINCEVICIUS, esperantisto el la litovia ĉefurbo Vilnius, iniciatis retan taglibron (tiel nomatan "blogon") pri interesaj kaj aktualaj eventoj en Litovio. Esperanto-temoj tie ankaŭ ne estas fremdaj. Efektive, tiu taglibro estas altnivela retgazeto pri Litovio kun la titolo
"Barelo".
Historio, kulturo, politiko, ...
“Barelo” estas imitinda ekzemplo de praktika utiligo de Esperanto. Eble ĝi estas unika en la mondo - apenaŭ ekzistas io simila en aliaj landoj. La retgazeto estas profesie farita. Ĉiu artikolo estas bele kaj trafe ilustrita. En la retgazeto eblas legi interesajn kaj aktualajn artikolojn pri historio, kulturo, naturo, arto, ekologio, ekonomiko, politiko, energetiko, festoj, folkloro, fotografio, lingvo, literaturo, muziko, scienco, sporto k.s. de Litovio – entute estas 51 ŝlosilvortoj, el ili 5 estas Esperanto-rilataj. Ĉiuj artikoloj estas verkitaj de la aŭtoro en bona Esperanto. Estas bona ekvilibro de diversaj temoj. Do, la retgazeto ne estas pri Esperanto, sed simile kiel la revuoj "Monato" au "Kontakto" pri diversaj temoj en Esperanto.
84 artikoloj ĝis nun
Ekde la lanĉo de la retgazeto la 10-an de oktobro 2008 ĝis hodiaŭ (la 18-an de februaro 2010) en ĝi estas publikigitaj 84 artikoloj, el ili 12 estas ligitaj kun Esperanto. La retgazeto havas ligojn al aliaj retejoj pri fotoj, tradukado, lingvaj problemoj, diversaj TTT-ejoj, esperantistoj, literaturo, tekstoj, gazetaro, E-radioj k.s.
Ĉu vi ŝatos ĉerpi el la "barelo"?
La retgazeto meritas multe pli da atento ol ĝi havis ĝis nun, ĉar pro la modesteco de la aŭtoro (retpoŝte: grinanta ĈE gmail.com) ĝi ne estis sufiĉe reklamita.
Slogano
La slogano de la retgazeto estas: "Por eldiri la opinion ne serĉu barelon sur bazara placo...".
[Povilas JEGOROVAS, redakcio]