Lingvokursoj/Instruado 

11 - 20 (56)
 
 

Unu lerneja leciono pri Esperanto

2016-12-13

Aktuale en la retlisto "Informado" okazas diskuto pri teksto por "Unu leciono pri Esperanto" por ĉiuj lernantoj surtere. Oni planas, ke la teksto estu samtempe alvoko al instruistoj prezenti tian lecionon kaj ankaŭ peticio al edukaj instancoj instigi siajn instruistojn prezenti tiajn lecionojn.

La aktuala versio (2016-12-13) estas havebla en diversaj formatoj -
pdf (Acrobat Reader),
odt (LibreOffice/OpenOffice),
doc (Word) kaj
doĉ (Word).

(Jen la versio de antaŭ kelkaj tagoj, inkluzive de la diskutataj eroj:
pdf (Acrobat Reader),
odt (LibreOffice/OpenOffice) kaj
doc (Word). Tiu antaŭlasta versio troviĝas ankaŭ ĉi-sube.)

La demando al la ĝenerala publiko, do ankaŭ al vi, karaj legantoj, estas, ĉu tia peticio trovos subskribantojn - ne nur en Esperanto-rondoj, sed ankaŭ (post traduko) ĉe homoj ekster Esperantujo, kiuj iom simpatias kun Esperanto. (Eble uzu nian forumon por diskuti tion.)

Kial tiu alvoko kaj peticio?

Multaj homoj havas erarajn informojn pri Esperanto - ekz. ke neniu parolus la lingvon, ke ne ekzistus Esperanto-literaturo, ke la parolantaro malkreskus... Per la kampanjo kaj per la ebla posta traktado de Esperanto en lerneja instruado eblos iom kontribui al ĝusta informado pri Esperanto.

Bedaŭrinde ni mem ne havos la homojn por instrui la lernantojn - sed ni povas peti la helpon de la instruistoj.

Kiel oni povos uzi tian peticion?

* Peti instruistojn rekte (ekz. ĉe standoj) kaj pere de instruistaj asocioj kaj ties gazetoj
* Peti subskribojn de vizitantoj ĉe standoj
* Se la peticio atingos multajn subskribojn, ni havos argumenton, ke homoj interesiĝas pri Esperanto

Broŝuroj por instruistoj

Por subteni la preparadon de lecionoj pri Esperanto Klaus Friese el Hamburgo kun aliaj pretigis 8-paĝan broŝuron, kiu ekzistas jam en kelkaj lingvoj:
* Esperanto ( broŝuro)
* germana ( Broschüre)
* angla ( booklet)

Spertoj kun propono de la projekto


En Hamburgo Klaus Friese ofertadis nian broŝuron al lernejoj - jen lia raporto.


Versio ĝis 2016-12-12; pli aktuala versio supre en dosieroj

(Alvoko por meti ekz. al avaaz.org kaj por sendi flanke de UEA kaj Landaj Asocioj al la ministerioj pri edukado)

(Kiam estos iu konsiderinda kvanto de subskriboj, ni kompreneble sendu ankaŭ rekte al instruistoj kaj asocioj de instruistoj.)

Al la ministerioj pri edukado en ĉiuj ŝtatoj
Al ĉiuj instruistoj en ĉiuj landoj de la mondo


Unu lerneja leciono pri Esperanto
por ĉiuj lernantoj surtere!

La internacia lingvo Esperanto estas parolata ekde pli ol 125 jaroj. Formiĝis internacia lingvo-komunumo en cento da landoj kun kelkaj centmil regulaj parolantoj kaj eĉ milo da Esperanto-denaskuloj. Ekzistas dekmilo da Esperanto-libroj, miloj da kantoj, Esperanto-vikipedio kaj vigla internacia uzado de Esperanto.

Ni alvokas ĉiujn ministeriojn pri edukado survojigi regulan lernejan instruadon pri Esperanto kaj pri ties hodiaŭa uzado, konforme kun la koncerna Unesko-rezolucio [de 1985]. Ni alvokas ĉiujn instruistojn instrui ĉiujn siajn lernantojn dum almenaŭ unu lerneja leciono pri Esperanto kaj la tutmonda Esperanto-komunumo.

Ĉiu lernanto sciu, kio hodiaŭ estas Esperanto kaj kiel ĝi estas uzata, por povi memstare decidi, ĉu lerni kaj paroli tiun internacian lingvon.

[Eble ĉi tie finiĝu la subskribenda parto – la resto estu klariga aldono.]

Unu lerneja leciono pri Esperanto
por ĉiuj lernantoj surtere!

En la jaro 1887 Ludoviko Zamenhof publikigis la unuan lernolibron de la internacia lingvo Esperanto.

[Aldonpropono de Lu: "Li proponis Esperanton kiel lingvon aldonan al la gepatra lingvo, por permesi internacian komunikadon." (Sekve de atentigo de Zsófia, ke multaj havas eraran imagon pri tio.)]

Hodiaŭ, pli ol 125 jarojn poste, ekzistas laŭ taksoj kelkaj centmil homoj surtere, kiuj regule parolas Esperanton, kelkaj milionoj lernis la bazon de Esperanto kaj proksimume mil lernis la lingvon hejme kaj parolas Esperanton kiel denaskan lingvon. La Universala Esperanto-Asocio havas membro-asociojn en 70 ŝtatoj de la mondo kaj en 120 landoj surtere troviĝas Esperanto-parolantoj. Esperanto pli kaj pli disvastiĝas - dum la lastaj jaroj ankaŭ danke al multaj interretaj lingvokursoj kaj paĝaroj kiel la Esperanto-vikipedio.

Dek mil Esperanto-libroj

Esperanto fariĝis vigla kulturlingvo. Ĝis nun aperis proksimume dek mil Esperanto-libroj - romanoj, rakontoj, poemoj, fakaj tekstoj - multo tradukita el la lingvoj de la mondo, aliaj libroj verkitaj originale en Esperanto. Proksimume 3000 Esperanto-kantoj
[Ŝanĝopropono de Lu: Kelkaj miloj da Esperanto-kantoj]
estas troveblaj en la interreto. La Esperanto-kulturo ligas la kulturojn de la mondo kaj aldonas proprajn impulsojn el la Esperanta lingvokomunumo.
[Zsófia skribis: "10 mil libroj - prefere sen la nombro, skribi, ke ekzistas abunda beletro kaj fakliteraturo, eldonaĵoj, Vikipedio, ktp. (En la ICH-katalogo ni nun havas pli ol 8700 librojn - sen jarlibroj, kongreslibroj, k.s. - mondvaste 10 mil ne tro imponas, konvinkas). Same prefere sen nombri kantojn, sed iel tiel: muzikon, youtube-filmojn ĉiuj trovas laŭ propra ŝato, interesiĝo"

Kion vi aliaj opinias? Mi mem tendencus skribi eble kiel titoleto "Dekmilo da Esperanto-libroj". Eĉ se dek mil ne tro imponas, mi preferas honestan nombron al nedonado de konkreta nombro. Ĉiukaze dek mil libroj sufiĉas por estigi literaturon - kaj la kutima misinformo estas, ke _tute ne_ ekzistus parolantoj nek literaturo.  Lu]

Pli kaj pli rekonita

[Aŭ "agnoskita", laŭ propono de Ronaldo N.
Mi neniel insistas - kion aliaj opinias?  Lu]
Esperanto kaj la Esperanta lingvokomunumo estas respektataj en pli kaj pli da landoj. En Hungario Esperanto estas rekonita kiel vivanta lingvo kaj allasita
[same: rekonita -> agnoskita]
[Aldonpropono de Lu: ekzemple]
por pruvi konon de fremdlingvo ĉe altlernejoj
[Aldonpropono de Lu: kaj por la abiturienta ekzameno;]
[Mi ne enmetis doktoriĝon el la propono de Zsófia, ĉar ĉe doktoriĝoj kutime multo estas permesata.]
ekde 2001 tie okazis pli ol 35.000 ŝtate rekonitaj Esperanto-ekzamenoj
[agnoskitaj]
[Aldonpropono: laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro.]
Ĉinujo ĉiutage publikigas novaĵojn en Esperanto ĉe esperanto.china.org.cn. La Vatikano jam en 1995 akceptis Esperanton kiel eklezian lingvon. La PEN-centro estas membro de PEN Internacia.

Relative rapide lernebla

Multaj lernejaj eksperimentoj konfirmis, ke eblas lerni Esperanton en proksimume triono ĝis kvinono de la tempo, kiu necesas por aliaj fremdlingvoj. Per tio rezultiĝas ankaŭ, ke oni per la sama lernotempo atingas en Esperanto signife pli bonan lingvoregadon.
[Zsófia komentis: "Relative rapide lernebla - ne vere taŭga argumento: en sama lingvofamilio oni povas relative rapide lerni alian. Prefere aludi al mezurita rapideco aŭ tempo- kaj/aŭ monŝparado ĉe lingvolernado."

Ĉu laŭ vi, karaj aliaj listanoj, indas ŝanĝi la vortumon? Kiel?]

Neŭtrala lingvo

Esperanto estas neŭtrala lingvo - neniu unuopa nacio havas apartan avantaĝon el la elekto de Esperanto. Ekde jarcentoj okazas konfliktoj pri la elekto de internacia lingvo, neniu nacio volas cedi kaj doni al aliaj nacioj avantaĝojn el la elekto de ilia lingvo. Esperanto evitas tiun problemon - homoj el la plej diversaj lingvoj faras paŝon unu al la alia.

Zamenhof-Jaro 2017:
Unu lerneja leciono pri Esperanto

En la jaro 2017 estos la centa datreveno de la mortotago de Ludoviko Zamenhof. Unesko akceptis la tagon en sian oficialan liston de memortagoj.

Okaze de la Zamenhof-Jaro 2017 ni petas al la ministerioj pri edukado de ĉiuj landoj enkonduki en la oficialaj lernoprogramoj ankaŭ lecionon pri Esperanto kaj pri la internacia lingvokomunumo de Esperanto. Tio estas konkretigo de rezolucio de Unesko, kies Ĝenerala Konferenco jam en 1985 invitis la membro-ŝtatojn subteni la enkondukon de "studo-programo pri la lingvo-problemo kaj Esperanto en siaj lernejoj kaj institucioj de supera edukado".

Ni petas ankaŭ ĉiujn instruistojn en la tuta mondo fari por siaj lernantoj lernejan lecionon pri Esperanto kaj pri la internacia lingvokomunumo de Esperanto - per prezento de la instruisto aŭ per referaĵoj de lernantoj aŭ de aliaj. Ni opinias, ke ĉiu lernanto kaj ĉiu lernantino estu informita pri Esperanto kaj pri la hodiaŭa tutmonda lingvokomunumo de Esperanto. Nur tiam ĉiu povas fari sian propran decidon, ĉu lerni Esperanton.

Ni jam nun dankas al vi.

Esperanto-parolantoj el dekoj da landoj

 

Prezenti Esperanton en lernejoj

2015-09-20

auf deutsch

Esperanto estas ankoraŭ tro malmulte konata afero. Por ŝanĝi tion estus bone, se lernantoj jam en lernejo aŭdus ion pri Esperanto. Tiel kreiĝis la projekto "Unu lerneja leciono pri Esperanto", kiun survojigas Klaus Friese el Hamburgo kun helpo de multaj homoj.

En kunlaboro kun Lu Wunsch-Rolshoven de la asocio EsperantoLand Klaus Friese eldonis broŝuron por instruado en germanaj lernejoj. La germana titolo
estas „Eine Schulstunde über Esperanto“. (En Esperanto: Unu lerneja leciono pri Esperanto, angle: A lesson about Esperanto.)

(Tute sube troviĝas ligiloj al pliaj versioj por presi broŝurojn. Ni kompreneble ĝojos pri viaj komentoj.)

Unu instruhoro pri Esperanto

La ideo estas, ke ĉiu lernanto estu atentigata pri Esperanto minimume dum unu instruhoro en lernejo; la lernantoj ankaŭ iom eklernu la lingvon. Tio povas okazi ekzemple en anstataŭa instruado, en la fremdlingvaj klasoj, ĉe la instruado de la gepatra lingvo aŭ de historio. Fakte eĉ en matematiko, ĉar la sperto montras, ke Esperanto ofte lernas ĝuste matematikistoj. Ja la lingvo estas regule konstruita kaj ĝi bezonas malpli da lernado ol aliaj lingvoj.

En la fremdlingva instruado oni povas eliri de artikoloj pri Esperanto; la ligilo gvidas al kolekto en diversaj lingvoj. (Volonte ni plivastigas tion per tekstoj kaj ankaŭ radiaj aŭ televidaj elsendoj rete troveblaj.)

La koncepto, priskribata sur ok paĝoj, ofertas skizojn por du instruhoroj, kiuj taŭgas por la enkonduko de Esperanto, eĉ se la instruisto mem ne konas Esperanton. La Esperanto-klubo de Hamburgo, kiu ĉi-jare festas sian 111-a jubileon, subtenas tiun projekton. La prezidanto de Esperanto Hamburg, Jürgen Wulff, aldonis akompanan leteron kun mallonga klarigo. Sekvas la raporto:

Raporto pri la disvastigo de broŝuro


Klaus Friese, Hamburgo

En junio 2015 mi komencis la distribuadon de la broŝuro, kiun mi metis kun la akompana letero en blankan koverton. Mi ne dissendis la broŝuron per poŝto, ĉar mi timis, ke verŝajne la plimulto estus forĵetita tuj post alveno. Mi volis nur persone donaci la broŝuron plejeble al lernejestro kaptante la okazon rekte varbi por la broŝuro kaj kompreneble ankaŭ por Esperanto.

29 lernejoj vizititaj

Dum nur du semajnoj en junio mi bicikle atingis 29, do preskaŭ ĉiujn lernejojn en mia urbokvartalo „Hamburg-Bergedorf“. Nur en unu gimnazio mi ne havis sukceson. La sekretarino postulis antaŭan avizon ĉar alikaze neniu havus tempon akcepti mian koverton. Do, mi tuj skribis retmesaĝon al la lernejestro kaj ĝojis, ke li tre rapide respondis. Sed bedaŭrinde li esperigis min nur pri la venonta lerneja jaro.

Ĉu veni sen antaŭanonco?

Mi devas rimarki, ke normale ne estas kutimo kontakti iun en lernejo sen avizo. Kompreneble ĉiu instruisto kaj speciale la lernejestro estas tro okupita por eĉ intertempe aŭskulti klarigojn de iu stranga Esperantisto. Sed feliĉe mi mem ja estas instruisto, kvankam nun pensiulo. Tial mi riskis senhonte eniri la sekretariejojn. Tie mi rapide prezentis min kaj ĝentile petis kontakti iun kolegon de la lernejestra teamo. Kelkfoje mi tuj rimarkis, ke mi aperis en malbona situacio ĉar nur ĥaoso regis la kampon. Unu sekretarino bone komprenigis tian situacion per la bildo „Hodiaŭ urso furiozas!“

Sed 20-foje mi sukcese kontaktis membron de la lernejestraro sen antaŭa avizo. Se ne eblis, mi donis mian koverton al la sekretarino. Mi rakontis, ke la Esperanto-Klubo en Hamburgo nun festas sian 111-a jubileon kaj pro tio mi volas transdoni etan broŝuron kun akompana letero. Kelkfoje jam nun estis la ŝanco paroli iomete pri Esperanto kaj plejofte la adresatoj estis tre malfermitaj kaj ĝentilaj, speciale se mi bonŝance alvenis dum trankvila tempo, kiu ankaŭ en lernejoj troveblas. Sed tia situacio bedaŭrinde ne estas planebla.

Matenaj kaj posttagmezaj vizitoj


Kelkfoje estis bona ideo alveni en baza lernejo tuj post la oka horo (en Germanio kutime la instruhoroj komenciĝas je la oka). Ofte ĝuste tiumomente ne estis tro multe da vigleco, la lernejestro ankoraŭ estis en sia ĉambro kaj la sekretariino rekte gvidis min tien. Sed ankaŭ momentoj kun multe da maltrankvilo povis esti sukcesaj. Neniu sciis pri la restadejo de iu membro de la lernejestraro. Tiam mi vagis tra la koridoroj kaj helpemaj kolegoj alparolis min. Poste mi estis prezentata al la lernejestro, kiu hazarde preteriris per varmega kafotaso en sia mano. Eĉ en la fino de la instrutago mi trovis favorajn ŝancojn. La plejmulto de la kolegaro jam ne plu estis en la lernejo, sed ie iu ankoraŭ sidis antaŭ sia komputilo. Li ne povis ĝui sian laborfino,n ĉar la komputilo antaŭe devas esti bonorde adiaŭata. Ĝuste en tia momento mi aperis! Mi ĝentile pardonpetis kaj riskis lanĉi mian demandon.

Plejparte bonvolema akcepto

Tre ofte la alparolatoj bonvoleme akceptis mian etan projekton. Du lernejestrinoj spontane demandis, ĉu mi pretas gvidi regulan kurson dum posttagmezoj. Honeste dirite mi iomete retenis min, ĉar tio dependas ja de la distanco inter la lernejo kaj mia loĝdomo. Sed ĉiam mi povis promesi gvidi kelkajn unuopajn instruhorojn, se tio estus dezirata. Unu lernejestrino tuj fiksis unu tagon en aŭgusto, kiam mi povos enkonduki Esperanton dum tri instruhoroj en tri diversaj klasoj. Normale tiutempe estas la someraj ferioj, sed tiu lernejo ofertas prizorgadon de la infanoj, kiuj ne povas forvojaĝi, ĉar la gepatroj devas labori. Estas mia impreso, ke speciale en lernejoj kun tuttaga instruado vere kuŝas ŝanco por ni Esperantistoj! En unu lernejo oni rakontis al mi pri instruhoroj, kiuj estis ofertataj per la turka ambasadejo, kiu volas subteni la lernadon de la turka lingo kaj la lernejo estas tre dankema ...

(Raporto de Klaus Friese, 5-a aŭgusto 2015, friese CHE esperanto-hamburg PUNKTO de)


Versioj por presi kiel broŝuron

[Klaus Friese]

 

250 Esperanto-kursoj en Seulo

2012-11-17

En la 3-a de nov. seulaj esperantistoj amasiĝis en Seula Junulara Gastejo por gratuli la feston nome "Memore al la 250-a kurso de Seula Esperanto-kulturcentro (SEK)". SEK komencis kursi Esperanton por civitanoj antaŭ 21 jaroj en la 1-a de sep. 1991.

Sume 1643 kursanoj

De tiam Esperanto-kursoj daŭris senpaŭze ĉiumonate nome de SEK kaj tra 250 fojaj kursoj 1643 civitanoj lernis Esperanton sub la gvido de s-ro LEE Jungkee.

SEK en ĉiu kvara jaro havas regulan feston cikle por 50 kursoj, por kiuj bezonas ĉ. 4 jarojn.

Eksterlandaj gastoj

En tiu ĉi festo kolektiĝis ĉ. 120 esperantistoj, el kiuj troviĝis ne nur koreoj sed ankau nekoreoj. La geedzoj Michel Fontaine el Francio kaj Neĝeta el Ĉinio, s-ino Margreet Peschier, s-ro Ramsey Cardwell el Usono, s-ro Michal Mocarski el Pollando kaj s-ro MATUMOTO Akira el Japanio gratulis la feston kaj oni ĝuis sufiĉe internacian etoson kun eksterlandaj gastoj.

Simpozio "Kiel utiligi Esperanton?"

La festo komenciĝis kun la simpozia temo "Kiel utiligi Esperanton?", kies simpozianoj estis s-ro Michel Fontaine kiel eksa lernejestro pri edukado, s-ro MATUMOTO Akira kiel Oomotano pri religio kaj s-ro PARK Yongseung (koreo) kiel entreprenisto pri komerca kampo. Tri esperantistoj serioze kaj sincere diskutis pri la temo nur en Esperanto kaj ili konkludis, ke Esperanto devas esti enkondukota en ĉiuj kampoj.

Kreskigu novajn Esperanto-parolantojn!

Post la simpozio okazis ceremonio por gratuli la memorindan feston. LEE Jungkee kiel organizanto de la festo akcentis, ke por prosperigi Esperanto-movadon ni, ĉiuj esperantistoj, devas klopodi kreskigi novajn esperantistojn - se ne, nia movado stagnos kaj fine malaperos sur la terglobo citante diraĵon de Zamenhof (kiam centoj de kunbatalantaj amikoj premos al mi la manon kaj promesos al mi, ke ili neniam ĉesos laboradi por nia afero, tio ĉi estos por mi rekompenco tute sufiĉa).

Fabeloj de la fratoj GRIMM - korea versio

Dume SEK nove eldonis la kompletan libron kun korea versio nome, "Fabeloj de la fratoj GRIMM" memore al la festo, por kiu 22 koreaj esperantistoj engaĝiĝis.

Honorigoj

Kaj SEK donis dankesprimilon al du s-inoj CHO Myongja kaj HWANG Jiyeon, kiuj brile kontribuis por Esperanto-movado kiel fervora esperantisto.

Venonta granda festo en 2016

Post kvin-hora festo, oni disiĝis promesante, ke post 4 jaroj oni rekolektiĝos por festi "Memore al la 300-a kurso de SEK" en la 1-a de okt. 2016 en la sama loko.

[Landa agado]

 

Ĉu duono de la Esperanto-parolantoj ekuzas nian lingvon post 20 horoj aŭ malpli?

2012-06-02

Tion oni povas supozi post enketo ĉe Facebook. Kaj sume du trionoj (33 homoj) de la entute ĝis nun 49 respondintoj informis, ke ili ekuzis Esperanton post malpli ol 30 lecionhoroj.

La enketo troviĝas sur la EsperantoLand-paĝo ĉe Facebook (enmetita la 22-an de marto). La kompleta demando estis:

"Kiom longe vi lernis Esperanton antaŭ la ekuzado? Dum kiom da "lecionhoroj" (45 minutoj) vi lernis Esperanton en kurso kaj mem studante, antaŭ ol vi komencis uzi la lingvon en "normalaj" situacioj (tekstolegado, konversacio, retumado...)?"

Nur 9 homoj (18 %) informis, ke ili ekuzis Esperanton post 80 aŭ pli da lecionhoroj - parte, ĉar ili ne sciis, kie eblas uzi nian lingvon. Jen vidu la tutan rezulton kaj dekon da komentoj.

Certe tiu rezulto ne estas scienca eltrovaĵo. Ĝi tamen similas al du antaŭaj malgrandaj enketoj, kiujn mi faris. Verŝajne oni do povas supozi, ke duono de la Esperanto-lernantoj (aŭ pli precize: de la postaj faktaj Esperanto-uzantoj) ekuzas la lingvon post lerntempo de unu intensa semajnfino. Kaj du trionoj ŝajne ekuzas nian lingvon post la lerntempo de du semajnfinoj.

Ĉu eble ankaŭ vi ŝatos partopreni la enketon? Eble invitu ankaŭ aliajn partopreni la enketon.

 

2310 homoj ekzameniĝis pri Esperanto en Hungario

2011-08-28

En la jaro 2010 entute 2310 homoj sukcese trapasis ekzamenon pri Esperanto ĉe la hungara lingvo-eduka kaj ekzamena centro (Nyelvvizsgáztatási Akkreditációs Központ); tion raportas la ofte vizitata hungarlingva novaĵretejo [origo].

Per la nombro de ekzamensukcesintoj Esperanto atingis ankaŭ pasintjare la trian rangon pri ekzamenoj, post la angla (70 485 sukcesaj ekzamenoj) kaj la germana (22 758) kaj antaŭ la franca (2 108), rusa (1 424) kaj hispana (1 243). Kompare kun la nombro de ĉiuj lingvoekzamenoj (102 923) Esperanto atingis 2,2 procentojn. (En la statistika paĝo 'sikeres' indikas la sukcesajn ekzamenojn, 'sikertelen' la malsukcesajn kaj 'összesen' la sumon.)

La Centro ekzamenas grandparte studentojn, kiu bezonas ateston pri lingvokono por povi fini siajn studojn; en Hungario por tio oni bezonas - depende de la universitato aŭ altlernejo - konfirmon pri scio en unu aŭ du lingvoj. La nombroj do ne inkluzivas ekzemple la abiturientajn ekzamenojn pri lingvoj. Tie Esperanto en 2011 atingis la 15-an rangon kun nur 8 ekzamenitoj. Se oni sumigas ambaŭ vicojn de nombrojn - kvankam temas pri malsamaj jaroj - oni povas supozi, ke Esperanto sume havas la kvaran lokon pri lingvoekzamenoj, post la franca.

La nombroj de ekzamenitoj ĉe la centro similas al tiuj en la antaŭaj jaroj. Inter 2001 kaj 2009 ĉiujare inter 2000 kaj 3700 homoj sukcesas tie en lingvoekzameno pri Esperanto.

Oni povas konstati, ke la nombro de sukcesintoj laŭ la statistiko estas relative malalta, ĉ. 42 %, kio vekis viglan diskuton en la retlisto esp-en-hung. Eble la ekzameniĝantoj trotaksas la facilecon de Esperanto kaj sekve tro frue aliĝas al la ekzameno.

 

Esperanto-lernejoj ĉe Langwhich.com

2011-01-20

Ĵus aperis artikolo pri Esperanto ĉe la retejo langwhich.com, kiu informas pri lingvolernejoj kaj lingvovojaĝoj. La artikolo ligas al kelkaj germanaj ofertantoj de Esperanto-kursoj, ekzemple en Hamburgo, Nürnberg kaj Stuttgart, kiuj jam metis siajn kursofertojn tien.

Oni povas senkoste registriĝi kiel ofertanto de lingvokursoj ĉe langwhich.com; por Esperanto-ofertantoj estas specialaj kondiĉoj.

 

Esperanto en la universitato de Mulhouse en Francio

2009-10-03

Ekde septembro 2009 Esperanto estas instruata en la universitato de Mulhouse en Alzaco, kiel informis la franca novaĵagentejo AFP. Laŭ informoj de la docento, Edmond Ludwig, Esperanto jam dum kelkaj jaroj estis prezentita en budo dum la ĉiujara Tago de Malfermaj Pordoj, sekvante peton de la dekano Yann Kerdiles de la fakultato pri beletro, lingvoj kaj homaj sciencoj.

Post kiam la dekano studis Esperanton per memlernado, li decidis proponi la oferton de lingvokurso.

Esperanto estas instruata dum du horoj semajne. Edmond Ludwig raportis al la novaĵagentejo AFP, ke li mem jam post trimonata lernado de Esperanto povis diskuti en tiu lingvo. "Ni volas montri, ke la lernado de tiu lingvo estas efika kaj ke oni rapide lernas komuniki", li informis.

En la kurso partoprenas naŭ studentinoj, kiuj studas lingvistikon kaj historion.

[e-ins, universitato]

 

La estonto de eŭropaj lingvoj estas minacata

2005-09-12

La 25-nacia Eŭropa Unio devas agi decide, se ĝi deziras garantii la estontan vivipovon de siaj 21 oficialaj lingvoj, laŭ internacia renkontiĝo de ekspertoj en Vilno, Litovio.

La averton oni publikigis la 22-an de aŭgusto 2005 nome de la pli ol sepdek partoprenintoj en la Kvara Nitobe-Simpozio, inter ili universitatanoj, politikistoj, registaraj funkciuloj, kaj lingvaj aktivuloj.

"Oni multe maltrankviliĝas pri la estonteco de la pli malgrandaj naciaj lingvoj, inkluzive la plimulton de la lingvoj de la novaj ŝtatoj-membroj de EU", diris d-ro Humphrey Tonkin, profesoro pri humanecaj studoj en la Universitato de Hartford, Usono, kaj unu el la kunvokintoj de la simpozio.

"Multaj decidoj estas nun farataj cele al fortigo de eŭropa unueco, sed sen konsidero de iliaj lingvaj implicoj", aldonis d-ro Tonkin.

Inter la partoprenantoj en la simpozio, kiu okazis en la litova parlamentejo de 30 julio ĝis 1 aŭgusto, estis parlamentanoj el Latvio, Litovio, Pollando, Slovakio kaj Slovenio. Ili ĉiuj konsentis, ke iliaj naciaj lingvoj riskas diversmaniere flankenŝoviĝi ene de EU.

"Estis pli ol 500 eraroj en la latva traduko de la Konstitucia Traktato", notis la latva ministro pri edukado kaj kulturo, d-rino Ina Druviete. "Kiel entute havi sencoplenan politikan debaton en tiaj kondiĉoj?"

D-ro Franc,ois Grin, profesoro pri ekonomiko en la Universitato de Ĝenevo, liveris pritakson de la ekonomiaj avantaĝoj al Britio de la vasta uzo de la angla kontraste al pli larĝa lingvomikso en Eŭropa Unio.

"Eĉ laŭ plej sobra kalkulo, tiuj transpagoj al Britio sumas je pli ol 10 miliardoj da eŭroj jare", diris d-ro Grin. "Pli aktiva multlingva politiko kostus similan sumon sed distribuus la kostojn kaj avantaĝojn multe pli egale.

La Simpozio aŭdis ankaŭ pledantojn por pli granda rolo por la internacia planlingvo Esperanto ene de EU.

"Ĝi estas la sola solvo samtempe justa kaj efika", pretendis d-ro Sean O'Riain, irlanda diplomato, kiu aktuale prezidas Eŭropan Esperanto-Union.

La konkluda dokumento de la Simpozio, redaktita de unu el la organizantoj de la Simpozio, d-ro Mark Fettes, profesoro pri edukado en Universitato Simon Fraser, Kanado, alvokas la ŝtatojn-membrojn de EU al kunlaboro pri evoluigo de komuna lingva kadro, kiu ekvilibrigu, unuflanke, protekton kaj pozitivan agnoskon de lingva diverseco, kaj, aliflanke, la bezonon de efika, altkvalita komunikado inter ĉiuj civitanoj de EU.

La Simpozion organizis Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvo-Problemoj, en kunlaboro kun la Universitato de Vilno kaj la Litova Akademio de Sciencoj, kun subteno de Esperantic Studies Foundation.

[gazetaraj komunikoj de UEA]

 

168 lernis Esperanton en Burundio

2005-09-11

Enkadre de la kampanjo "Lingvo de Paco" de Universala Esperanto-Asocio 168 personoj lernis Esperanton en la afrika lando, Burundio. El inter la lernantoj 94 estis komencantoj kaj 38 progresantoj. Dum la kursoj 31 personoj atingis la instrukapablon de la internacia lingvo.

[landa-agado]

 

345 studentoj lernas Esperanton en Koreio

2005-09-05

En Suda Koreio entute 345 studentoj registriĝis al la Esperanto-kursoj de 3 koreiaj universitatoj por la aŭtuna semestro. La kursanoj uzos retajn voĉmesaĝilojn por komuniki kun la mondo per la internacia lingvo.

[nun]

 

© EsperantoLand