Lingvopolitiko 

11 - 20 (34)
 
 

Demando pri Esperanto en la franca nacia parlamento

2010-04-29

auf deutsch

La franca ministro pri nacia edukado, Luc Chatel, en sia respondo al parlamenta demando de Olivier Jardé (Somme) malakceptis la ĝeneralan allason de Esperanto en la franca lerneja sistemo; por komparo: En Francio por la abiturienta ekzameno 2009 oni povis elekti entute 57 lingvojn (kp. Le baccalauréat 2009: "22 langues vivantes étrangères" (vivantaj fremdlingvoj, 24 aliaj lingvoj, 11 regionaj lingvoj).

La respondo de la ministerio entenas plurajn pozitivajn informojn pri Esperanto - oni elstarigas la Esperanto-idealojn de frateco (fraternité) kaj neŭtraleco kaj oni mencias la propran kulturon de Esperanto. Krome oni mencias, ke Esperanto estas parolata de kelkaj milionoj da parolantoj en la tuta mondo.

Laŭ la respondo ne estus obstaklo instrui Esperanton kadre de lokaj ĉirkaŭ-edukaj aktivecoj.

Kaŭzoj de la malakcepto

La ministerio mencias plurajn kaŭzojn, kial Esperanto laŭ ĝia opinio ne plenumus la necesajn kondiĉojn por esti institucie instruata en la lernejo:

  • Esperanto nuntempe ne povus konkurenci kun la grandaj internaciaj lingvoj kiel la angla, la araba, la hispana, la rusa kaj la franca. La ministerio atentigas, ke Esperanto hodiaŭ ne estas rekonita kiel laborlingvo en la grandaj internaciaj organizoj.
  • La ministerio asertas, ke Esperanto ankoraŭ ne estus gepatra lingvo.
  • La propra kulturo de Esperanto laŭ la ministerio estas ankoraŭ tre juna.

Laborlingvo

La edukministerio argumentas ĉi tie kun la grandaj internaciaj lingvoj, kiuj estas uzataj ankaŭ kiel laborlingvoj, dum samtempe por la franca abiturienta ekzameno estas permesitaj 57 lingvoj, kiuj plejparte ludas nur malgrandan internacian rolon.

Denaska lingvo ekde cent jaroj

La aserto, ke Esperanto ne estus denaska lingvo, estas malĝusta - Esperanto jam ekde 1904 estas denaska lingvo. En "The Encyclopedia of Language and Linguistics" de 1994 legeblas, ke eĉ ekzistas denaskaj parolantoj de la dua kaj tria generacio (do unu el la geavoj jam parolis Esperanton kiel denaskan lingvon). Oni taksas la nombron de Esperanto-denaskuloj je pluraj mil.

Skriba Esperanto-kulturo ekde 1887

Ankaŭ la atentigo, ke la kulturo de Esperanto estas ankoraŭ tre juna, ne estas facile akceptebla kadre de eduka politiko - neniu malakceptas la instruadon de informadiko kun la argumento, ke tiu fako estas ankoraŭ tre juna. Cetere estas notinde, ke Esperanto havas tradicion de skriba literaturo ekde 1887 - pli longe ol kelkaj el la lingvoj allasataj al la franca abiturienta ekzameno. Nuntempe jare aperas ĉ. 120 Esperanto-libroj; tio superas la nombron de ĉiujaraj novaj libroj en pluraj el la menciitaj lingvoj.

Kriterioj de akcepto

La respondo krome mencias kelkajn kriteriojn por la akcepto kiel instrufako:

  • Esperanto devus esti sufiĉe disvastigita en la mondo por permesi efikan kaj praktikan uzadon.
  • Esperanto devus havi oficialan statuson.
  • Ĝi devus esti portanto de kulturo kaj de riĉa kaj vivanta kultura heredaĵo. La lernanto devus povi kompari sian propran kulturon kun tiu de aliaj por kompreni, kio konsistigas ĉiun el ili en ilia malsameco.
  • Temus ankaŭ pri tio sentemigi la lernanton pri la lingvistikaj variaĵoj kiel akĉento, dialekto kaj lingvoregistro, kiuj estus laŭ la ministerio la "spico" de la lingvo ("le 'sel' de la langue").
  • Estus laŭ la ministerio la aliro al la komplekseco de kulturo kaj al la interna riĉeco de lingvo, kiu igas la lernadon aparte motiviga por la lernantoj.
Tiuj kriterioj ne povas esti kaŭzoj por la malakcepto allasi Esperanton kiel ordinaran lernejan fakon en francaj lernejoj - kaj per tio la malakcepto de la samrajteco kun 57 aliaj lingvoj:
  • Praktika uzado: La ministerio mem mencias, ke kelkaj milionoj da homoj en la tuta mondo parolas Esperanton; jam tio montras, ke praktika uzado de Esperanto ne prezentas problemon. Ekzemploj de la aplikado de Esperanto estas la Vikipedio kun nuntempe 128.000 artikoloj (loko 22 kompare kun aliaj lingvoj), la informaj paĝoj de la ĉina registaro (Esperanto tie estas unu el dek lingvoj), la paĝoj de Google aŭ komputilaj programoj kiel Firefox.
  • Oficiala statuso: En Hungario Esperanto estas akceptata ekde jardekoj kiel lerneja fako; en Brazilo nuntempe okazas leĝofara proceduro pri Esperanto en publikaj lernejoj.

    Per la akcepto de la Esperanto-PEN-centro en PEN International la lingvo Esperanto en 1993 estis rekonita kiel literatura lingvo.

    Jam en 1985 Unesko invitis siajn membroŝtatojn "subteni la enkondukon de studprogramo pri la lingvoproblemo kaj Esperanto en siaj lernejoj kaj superaj edukaj institucioj" ( protokolo de la ĝenerala konferenco en Sofia, 1985).

  • Komparo de kulturoj: Estas surprizo ke lige al Esperanto oni dubas pri la ebleco kompari kulturojn. Unuflanke Esperanto havas kulturon, kie kuniĝas propraj kreaĵoj kun verkoj el la naciaj kulturoj de la Esperanto-parolantoj. Aliflanke la internacia komunumo de la Esperanto-parolantoj ĉiutage donas eblecon rilatigi la propran kulturon kun tiu de la aliaj.
  • Akĉento, dialekto kaj lingva registro: Ankaŭ en Esperanto la parolantoj de diversaj regionoj havas pli aŭ malpli rimarkeblan akĉenton. Tutcerte ankaŭ en Esperanto oratoro uzas alian lingvostilon ol muzikisto, verkisto aŭ junulo. Fortajn dialektojn Esperanto hodiaŭ ne havas - sed ĉu vere ĝuste ministerio pri edukado konsideras dialektojn kiel esencaĵon por la allaso kiel lerneja lingvo? Kutime dialektoj ne troviĝas centre de lerneja instruado...
  • Komplekseco de kulturo kaj interna riĉeco de lingvo: Ne estas facile doni kriteriojn por la komplekseco de kulturo kaj la interna riĉeco de lingvo. Tamen eblas konstati ke la multfaceta Esperanto-kulturo kun literaturo, teatro, muziko, internaciaj renkontiĝoj ktp. certe estas alloga por multaj homoj, kiuj lernas Esperanton kaj ekzemple kontribuas al la plua kreskado de la Esperanto-vikipedio.

    Rilate al - por komparo - la angla, estas pridubinde, ĉu estas unuavice la interna riĉeco de tiu lingvo, kiu motivigas al lernado, aŭ pli la timo esti ekskludita de kleriĝo kaj multo alia kaj per tio havi malpli bonan aliron al ekstera riĉeco...

Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand

 

Gazeta raporto pri la lingvokonkursa malakcepto

2009-12-07

La gazeto "Generalanzeiger" el Bonn publikigis sur la unua paĝo de sia (papera) semajnfina eldono artikolon pri la malakcepto de Esperanto en la lingvokonkurso "Bundeswettbewerb Fremdsprachen". La titolo estas "Welt-, aber keine Fremdsprache" (monda, sed ne fremdlingvo).
La artikolo estas sufiĉe favora pri Esperanto kaj kritikema pri la decido de la konkurso. Ĝi citas, ke laŭ la organizantoj Esperanto estas tro "artefarita". La aŭtoro Wolfgang Pichler prezentas nian kulturon:

"Fakte ili havas ĉion, kio necesas por vera lingvokulturo: Traduko de la biblio, rokmuzikaj grupoj, gazetoj, interretaj paĝoj, nacia himno. En la universitatoj en Hungario Esperanto intertempe estas rekonita kiel dua lingvo; ĉ. 5000 studentoj tie ekzameniĝas en ĝi. Do ne eblas paroli pri 'artefarita, ĉar ne vivanta' - kontraste al la latina ekzemple, kiu estas permesita en la lingvokonkurso."

Interesa estas ideo pri la "nelandeco" de Esperanto, la neaparteno al difinita lando. Tion la aŭtoro prezentas komence kaj fine:

"'La kono de lingvo de alia lando ebligas veran interkompreniĝon', skribas la federacia prezidento Horst Köhler (...) Malfaciliĝas, kiam lingvo havas parolantojn en 120 landoj, sed ne estas la 'lingvo de unu alia lando'."

Kaj en la fino:

"Pli da ŝancoj la Esperantanoj eble havus, se ili farus el sia lingvo la 'lingvon de unu lando' - se ili do kunvenus en unu loko kaj deklarus tiun sendependa. Plia granda ol la Vatikano ĝi certe estus. Rimarkinde, ke oni ĉiam unue devas meti limon inter si kaj aliaj por esti serioze traktata."

La artikolo estas bona paŝo antaŭen por subteni la akcepton de Esperanto en la lingvokonkurso. Tre afablaj leteroj de legantoj al Generalanzeiger povas eble subteni la efikon de la artikolo.

Se vi ŝatas publike montri vian subtenon al la afero (kaj membras en Facebook), vi povos aliĝi al la tiea peticio: "Für Esperanto beim Bundeswettbewerb Fremdsprachen". Por Esperanto ĉe la germana "Federacia konkurso pri fremdlingvoj"! Intertempe kolektiĝis pli ol ducent subtenantoj tie.

 

Lingvokonkurso en Germanio ne akceptas Esperanton

2009-11-13

auf deutsch

La germana "Federacia Konkurso pri Fremdlingvoj" ("Bundeswettbewerb Fremdsprachen") ne akceptas Esperanton. Pri tio informis la oficejo de la konkurso. La malakcepto de Esperanto kontraŭas la rete publikigitajn kondiĉojn de la konkurso, laŭ kiuj en la branĉo pri eseoj (" EW Kreativ") povas "partopreni gelernantoj de la klasoj 7 - 10 per mem verkita historio en fremdlingvo laŭ propra elekto". La limdato por aliĝoj estas la 6-a de decembro 2009.

La "Federacia Konkurso pri Fremdlingvoj" estas unu el la projektoj de la asocio "Kleriĝo kaj talento" ("Bildung und Begabung e.V."), kiun funkciigas la "Asocio de Donacantoj por la Germana Scienco" ("Stifterverband für die Deutsche Wissenschaft"). Laŭ la retpaĝo la projektojn subvencias la germana ministerio pri kleriĝo kaj esplorado.

Malakcepta decido de la konsilantaro

En lundo la oficeja gvidanto, Bernhard Sicking, detaligis la decidon al la gvidanto de la berlina asocio EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven: La malakcepto de Esperanto baziĝas je decido de la konsilantaro de la konkurso ne akcepti "artefaritajn lingvojn". Ne haveblis klarigo pri la kaŭzoj.

"Le Monde Diplomatique" en Esperanto

La asocio EsperantoLand sendis al la konkursa oficejo peton pri ŝanĝo de la decido kaj akcepto de Esperanto. En tio EsperantoLand atentigis, ke Esperanto servas al la internacia kultura interŝanĝo, konforme kun la celoj de la lingvokonkurso. Krome la hodiaŭa situacio de Esperanto estis prezentita - informante ekzemple pri la esperantlingvaj paĝoj de Vikipedio, de la ĉina registaro kaj de la gazeto Le Monde Diplomatique.

Esperanto estis dufoje malpermesita en Germanio

La letero demandas ankaŭ pri la kaŭzoj por la malakcepto de Esperanto, atentigante pri tio, ke en Germanio Esperanto estis dufoje subpremita kaj malpermesita - unue en la nazia Germanio de 1933 ĝis 1945, poste en GDR ekde 1949 ĝis al la sesdekaj jaroj. Hitlero jam en la dudekaj jaroj esprimis kontraŭon al Esperanto en sia libro "Mein Kampf" (Mia batalo).

Ĉu diskriminacio kontraŭ lernantoj, kiuj lernas Esperanton?

Plue tekstas en la letero al la konkursa oficejo: "Mi petas ankaŭ kontroli, ĉu kaj kiugrade lernantoj, kiuj lernis Esperanton kaj volas partopreni per Esperanto en la konkurso, estas diskriminaciataj kompare kun aliaj lernantoj."

Akceptita de la kulturministra konferenco

Jam ekde la kvindekaj jaroj Esperanto estas lerneja lingvo akceptata de la germana federacia konferenco de la kulturministroj; oni instruas kaj esploras ĝin ankaŭ en kelkaj universitatoj. En Hungario ĉiujare okazas ĉ. 5000 oficialaj ekzamenoj pri Esperanto.

La muro ĉirkaŭ la fremdlingva konkurso devas fali!

La letero finiĝas per la vortoj: "La berlina muro falis antaŭ dudek jaroj. Estas tempo, ke nun falu ankaŭ la muro, kiun la Federacia Konkurso pri Fremdlingvoj konstruis kontraŭ Esperanto antaŭ tridek jaroj!"

 

Esperanto en politikaj programoj por la eŭropaj elektoj

2009-05-24

En sia elektoprogramo por la eŭropaj elektoj la germana partio "Unuiĝo 90/La verduloj" mencias Esperanton. En ĉapitro 8 "Kulturo, edukado kaj esplorado" tekstas: "La bazo kaj la esprimo de la kultura plureco estas la lingvoj de Eŭropo; ne nur la lingvoj de la sociaj plimultoj, sed ankaŭ de la malplimultoj same kiel Esperanto kiel internacia lingvo de la interkompreniĝo de la popoloj."

"Ĉarto de la Tutmondaj Verduloj" en Esperanto

La nuna mencio de Esperanto por la verduloj estas evidente pli ol unufoja afero - sur la germana paĝo "Dokumente & Publikationen" (dokumentoj kaj publikaĵoj) troviĝas ligilo al la Esperanto-versio de la "Ĉarto de la Tutmondaj Verduloj" en Esperanto; per tio oni venas al la retejo de la Esperanto-verduloj (AVE).

Eŭropo - Demokratio - Esperanto

Ĉe la ĉi-jaraj elektoj por la EU-parlamento kandidatas ankaŭ la politika unuiĝo "Eŭropo - Demokratio - Esperanto" (EDE), por kiu Esperanto estas jam en la nomo grava afero. Laŭ la mallonga versio de la programo por la EU-elektoj 2009 EDE volas interalie, ke la "temo de la lingvoj en Eŭropo ricevu pli grandan atenton". EDE proponas Esperanton kiel komunan lingvon por Eŭropo. Ĉe tio Esperanto "ne forpuŝu la aliajn lingvojn, sed kontraste kontribuu al ties fortigo kaj konservado".

 

Kiom da homoj parolas Esperanton?

2009-05-17

Dum longa tempo oni povis nur malfacile kaj kun granda necerteco respondi al tiu ĉi demando. Sed antaŭ kelkaj jaroj okazis popolnombradoj en Litovio kaj Hungario, ĉe kiuj oni demandis ankaŭ pri la kono de fremdaj lingvoj.

Esperanto-konoj en Eŭropa Unio kaj tutmonde

Se oni surbaze de la rezultoj faras takson por la tuta Eŭropa Unio, oni venas al proksimume 80.000 bis 150.000 personoj en EU, kiuj parolas Esperanton. Por la tuta mondo rezultiĝas la duoblo, ĉ. 160.000 bis 300.000 Esperanto-parolantoj. La takso baziĝas je la laŭlanda distribuo de la membraro de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) en 2001. La malpli alta nombro venas el la litova popolnombrado, la pli alta el la hungara.

La nomitaj nombroj estas takso por la kvanto de tiuj personoj, kiuj ĉe popolnombrada demando pri kono de fremdaj lingvoj nomus ankaŭ Esperanton, kiun ili scias "paroli kaj/aŭ skribi" (tio estis la formulado pri lingvokonoj en Litovio). Personoj, kiuj lernis kaj parolis Esperanton kelkajn jarojn aŭ jardekojn antaŭe, sed ne plu uzas ĝin, verŝajne nur malofte indikos, ke ili scias paroli kaj skribi Esperanton.

Ĉu 200.000 aŭ 2 milionoj?

Estas bone imageble, ke tutmonde 100.000 ĝis 200.000 homoj flue kaj regule parolas Esperanton - dum ekzistas eble dekfoje tiom da homoj, kiuj uzis Esperanton laste antaŭ multaj jaroj aŭ eĉ jardekoj kaj kiuj parolas ĝin nur heziteme. Sidney S. Culbert taksis ĉirkaŭ la jaro 1988 la nombron de tiu dua grupo surbaze de regionaj pridemandadoj je du milionoj; liajn informojn transprenis interalie "The World Almanac" kaj ethnologue.com.

4565 Esperanto-parolantoj en Hungario

Dum la popolnombrado 2001 en Hungario entute 4565 personoj indikis Esperanton kiel regatan fremdlingvon. Per tio Esperanto havis lokon 18 inter ĉiuj fremdlingvoj, kiujn oni regas en Hungario. Se oni komparas nur kun la 23 oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio, tiam Esperanto atingas lokon 12 - malantaŭ la pola kaj ĉeĥa (8626 kaj 4702), sed antaŭ la skandinavaj lingvoj (sume 4502), la greka (3238), la bulgara (2214) aŭ la portugala (1681). La tri baltajn lingvojn (estona, latva kaj litova) parolas sume 153 personoj en Hungario. Inter 100.000 hungaroj ĉ. 45 personoj indikis scipovon de Esperanto.

Laŭ la rezultoj de la popolnombrado la germana estas la plej multe regata fremdlingvo en Hungario kun 1.007.012 personoj. La angla havas kun 997.908 personoj praktike la saman pozicion. Sekvas la hungara (ĉe minoritatoj, 630.849), la rusa (194.449) kaj la franca (115.881). Entute oni kalkulis en Hungario 10.198.315 loĝantojn.

Loko 16 por Esperanto en Litovio

En 2001 en Litovio 844 personoj informis, ke ili scias paroli kaj/aŭ skribi Esperanton. Nia lingvo per tio atingis lokon 16 de la fremdlingvoj; se oni konsideras nur la 23 oficialajn EU-lingvojn, tiam Esperanto ankaŭ en Litovio prenas lokon 12. Tuj antaŭ Esperanto troviĝas la ĉeĥa (947) kaj la dana (858). Poste sekvas ekzemple la norvega (662), la estona (508), la finna (381), la portugala (281), la hungara (246) kaj la rumana (166). Inter 100.000 litovoj 24 personoj informis pri scipovo de Esperanto.

Ĝis 1991 Litovio apartenis al Soveta Unio. Do ne surprizas, ke la duono de la loĝantaro regas la rusan, 2.099.928 personoj. Poste sekvas la angla (589.553), la litova (ĉe naciaj malplimultoj, 355.846), la pola (307.678), la germana (284.896) kaj la franca (67.520). Entute oni kalkulis en Litovio 3.483.972 personojn.

Komunikado inter Hungario kaj Litovio

Surbaze de la nombroj eblas trakti la demandon, kiel litovoj kaj hungaroj povas interparoli. 246 litovoj parolas la hungaran kaj pvas rekte paroli tiulingve kun hungaroj. Inverse ne precize konata nombro de hungaraj civitanoj parolas la litovan; ĉar por la tri baltaj lingvoj oni informis pri entute 153 parolantoj, tiu nombro pri la litova supozeble troviĝas ne tro for de 100 personoj.

Kiu ne apartenas al tiuj lingvosciantoj - kaj ankaŭ ne havas la bonŝancon, ke la interparola partnero lernis la propran lingvon - tiu eble povas fidi je unu de la internacie uzataj lingvoj. Ekzemple 60 % de la litovoj povas paroli kun 2 % de la hungaroj en la rusa, 17 % de la litovoj povas interparoli kun 10 % de la hungaroj en la angla kaj 8 % de la litovoj, kiuj parolas la germanan, trovas en Hungario ĉe 10 % de la loĝantaro partneron por interparoli. Per la franca jam estas multe malpli facile - nur 2 % de la litovoj parolas ĝin kaj nur 1 % de la hungaroj; la hispanan en ambaŭ landoj parolas malpli ol kvarona elcento de la loĝantaro. Oni do povas supozi, ke en la komunikado de la du landoj oni uzas grandparte la anglan kaj iom malpli ofte la germanan.

EU-komisionano pri plurlingveco Orban kontraŭ "Lingua Franca" (ĝenerala komuniklingvo)

Kiel Leonard Orban, komisionano por plurlingveco de la Eŭropa Unio, supozeble komentus tiujn nombrojn? Li varbas por la lernado de fremdaj lingvoj kaj klare kontraŭas unusolan komuniklingvon de EU. En lia forumo pri multlingveco legeblas, ke li "ne havas favoran opinion pri Lingua Franca, estu ĝi Esperanto, la latina aŭ la angla".

Ŝajnas, ke la engaĝiĝo de sinjoro Orban kontraŭ "Lingua Franca" ne estas aparte favorata de la civitanoj: Kiu lernas fremdan lingvon, tiu lernas unuavice tiujn, kiujn li aŭ ŝi povas uzi internacie kiel komunikan lingvon; krome oni lernas ankaŭ la lingvon de najbaroj, kiel montras la du statistikoj. Cetere ankaŭ en la EU-institucioj kiel ekzemple en la Komisiono la angla estas fakte la plej ofte uzata "Lingua Franca" - sendepende de la preferoj de sinjoro Orban.

Esperanto-parolantoj: Mezume 3,3 fremdlingvoj

La plej multaj Esperanto-parolantoj lernas tiun lingvon kiel aldonan lingvon; certe ne tre mirigas, ke laŭ statistikoj el pluraj landoj la Esperanto-parolantoj mezume parolas pli ol tri fremdlingvojn - do aldone al Esperanto temas pri proksimume du internaciaj aŭ najbaraj lingvoj. Laŭ statistiko de la finna edukministerio jam en 1983 nur 14 % de la pridemanditaj Esperanto-parolantoj parolis neniun plian lingvon. Supozeble ekde tiam la kono de fremdlingvoj kreskis.

Ofte pri Esperanto interesiĝas homoj, kiuj jam parolas unu aŭ du fremdlingvojn. Krome Esperanto per la multaj internaciaj kontaktoj favoras la lernadon de pliaj lingvoj. Sekve ne estas vera surprizo, ke la Esperanto-parolantoj kun siaj mezume 3,3 fremdlingvoj verŝajne formas la solan lingvokomunumon, kiu jam delonge trapasis la deklaritan EU-celon, ke ĉiu regu du fremdlingvojn.

Mankas kompareblaj nombroj pri aliaj landoj

Certe estus interese havi similan materialon ankaŭ pri aliaj landoj. Ŝajne Esperanto aperas aldone al la nomitaj landoj nur en la popolnombrado 2006 en Novzelando. Tie oni nombris 123 personojn kiel Esperanto-parolantojn. Sed necesas konsideri, ke la koncerna demando ne faris diferencon inter gepatra kaj fremda lingvoj. Pro tio supozeble multaj demanditoj aldone al sia gepatra lingvo apenaŭ nomis fremdlingvojn.

Eble ankaŭ en aliaj landoj oni demandis pri fremdlingvoj, sed ne publikigis la respondojn rilate al Esperanto; ankaŭ la rezultojn de la litova popolnombrado pri lingvokonoj oni publikigis nur rilate al kelkaj lingvoj en la interreto.

La federacia oficejo pri statistiko de Germanio ne havas similajn datumojn pri la lingvokono de la germana loĝantaro. Ankaŭ demando ĉe Roger Nunn, gazetara respondeculo ĉe la EU-komisionano pri plurlingveco, Leonard Orban, ne liveris pliajn informojn pri la Esperanto-scipovo de la EU-civitanoj.

Aliaj statistikoj pri lingvoj

La datumoj de la du popolnombradoj en EU-landoj komparas Esperanton kun aliaj fremdaj lingvoj, do lernitaj lingvoj. Sekve rezultas iom pli favora pozicio por Esperanto ol ĉe aliaj statistikoj, ekzemple pri la grandeco de la Esperanto-vikipedio, ĝia uzado aŭ la lingvoj en la interreto entute. Ĉe tiuj komparoj oni kunkalkulas la uzadon fare de gepatraj parolantoj kaj lernintoj kune - kaj pro tio Esperanto havas iom pli malfavoran lokon, ĉar ekzistas nur ĉ. 200 bis 2000 Esperanto-denaskuloj, malpli ol 1 % de la Esperanto-parolantoj.

Esperanto-Vikipedio

Nuntempe Esperanto kun siaj ĉ. 114.000 artikeloj havas lokon 22 kompare kun la aliaj vikipedio-versioj. Laŭ la ofteco de la paĝouzado Esperanto havas iomete malpli favoran pozicion, nome proksimume lokon 35. (La superrigardo montras proksimume lokon 50 por "eo.wikipedia", ĉar ĝi listigas ankaŭ projektojn kiel Wikimedia.)

Esperanto-tekstoj en la interreto

Laŭ esploro el la jaro 2000 de Gregory Grefenstette kaj Julien Nioche Esperanto tiutempe en la interreto laŭ la tekstokvanto havis lokon 27 de la lingvoj kun latina skribo; kompare kun ĉiuj lingvoj tio verŝajne signifas proksimume lokon 40.

Impresa progreso de Esperanto dum 122 jaroj

Kelkfoje oni konsideras Esperanton kiel nesukcesan projekton - ĝi "ne akceptiĝis", oni diras. Se oni rigardas la pozicion de Esperanto kompare kun aliaj lingvoj dum la unuaj 122 jaroj post la publikigo de la unua lernolibro en 1887, montriĝas iom alia bildo. Tiam ekzistis nur unu Esperanto-parolanto, Ludoviko Zamenhof mem, kaj Esperanto do estis la plej malgranda inter tiutempe ĉ. 8000 lingvoj. En la daŭro de nur unu jarcento Esperanto atingis - depende de la statistiko - unu el la unuaj 50 lokoj de la internacie uzataj lingvoj de la mondo.

Verŝajne simila progreso de lingvo ne jam okazis en la historio de la homaro. La angla ekzemple kreiĝis antaŭ proksimume 1500 jaroj; 1000 jarojn post sia ekesto ĝi ankoraŭ ne sukcesis forlasi la britajn insulojn.

Esperanto havas econ, kiun ĝi ne devas dividi kun iu ajn alia lingvo: Oni lernis kaj lernas ĝin jam pro la ideo mem kaj pro ĝia brile simpla konstruado. La fakto, ke hodiaŭ en 120 landoj de la mondo troveblas Esperanto-parolantoj, kaj la kreskanta uzado de nia lingvo en la interreto kaj en la muziko, ĉe internaciaj renkontiĝoj kaj en ekstereŭropaj landoj - ĉio ĉi kontribuas al ĝia plua disvastiĝo.

Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand

 

Esperanto-instruado en brazilaj lernejoj

2009-02-23

Eble Esperanto fariĝos libervola instrufako en brazilaj lernejoj. Nuntempe en la brazila senato okazas leĝofara proceduro pri tio; laŭ la propono la enkondukon oni planas post tri jaroj.

La proponon faris en februaro 2008 la senatano Cristovam Buarque, iama kulturministro kaj iama rektoro de la universitato de Braziljo. (Originala propono kun motivigo (pdf))

Lingvo por la paco

En sia motivigo senatano Buarque substrekas la signifon de lerneja instruado por la paco. Li priskribas la Esperanto-komunumon kiel iniciaton por la paco kaj por la kunkreskado de la mondo per komuna lingvo. Kvankam laŭ la senatano la angla lingvo kaj komputilaj tradukoj estos la iloj por la lingva integriĝo de la mondo, Esperanto estas uzata de milionoj da homoj tutmonde, kiuj konsistigas grandegan pacmovadon. Se la lernejo volas engaĝiĝi por la paco, la libervola instruado de Esperanto povas esti grava faktoro, ne nur pro la lingvo, sed ankaŭ pro la paca spirito, kiun ĝi simboligas.

Pozitiva raporto en la kultura komisiono

La leĝopropono enhavas la enmeton de mallonga alineo en la brazilan leĝon pri gvidlinioj kaj bazoj de la edukado. La propono estas aktuale traktata en la komisiono pri edukado, kulturo kaj sporto de la brazila senato. La raportanto, senatano Marcelo Crivella rekomendis en sia raporto la akcepton de la leĝoprojekto kaj per tio la plusendadon al la plenkunsido de la senato.

La leĝoŝanĝo laŭvorte

La brazila leĝo pri gvidlinioj kaj bazoj de la edukado ( leĝo n-ro 9.394 de la 20-a de decembro 1996) difinas en artikolo 26, paragrafo 5:

"En la varia parto de la instruado inkluziviĝos, ekde la kvina jaro kiel devo, la instruado de almenaŭ unu moderna fremdlingvo, kies elekton faras la lerneja komunumo, laŭ la eblecoj de la instrua institucio."

La nova paragrafo 6 aldonas:

"Esperanto konsistigos laŭvolan lernobjekton en la mezlernejo kaj ĝia instruado estos deviga, se la petoj pravigos tion."

Se la leĝo akceptiĝos, oni povos peti en Brazilo la instruadon de Esperanto ekde proksimume la kvina lerneja jaro. La brazilaj Esperanto-asocioj jam pripensas, kiel eventuale zorgi pri sufiĉa kvanto de Esperanto-instruistoj.

 

Svisa regiona parlamento petas subtenon por Esperanto

2009-02-19

La parlamento de la svisa kantono Neuchâtel ( Neŭŝatelo) - la tiel nomata Granda Konsilio - petis la registaron de la kantono esplori eblecojn por subteni la agadojn de la regionaj Esperanto-parolantoj. La decido menciis aparte la internacie konatan kulturan Esperanto-Centron (KCE) en La-Chaux-de-Fonds kaj la Centron de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI).

Tion raportis la regiona radio RTN en artikolo pri la decidoj de la Granda Konsilio de Neuchâtel (traduko de la rezolucio).

La propono de Alain Bringolf (Partio de la Laboro), kiun subskribis aldone 27 parlamentanoj, akceptiĝis en la Granda Konsilio per 60 kontraŭ 41 voĉoj. Pri la plua traktado de la iniciato devos zorgi Sylvie Perrinjaquet de la Liberal-Demokrata Partio kaj la departamento pri edukado, kulturo kaj sporto de la "Ŝtata Konsilio", la registaro de Neuchâtel.

 

"Kiu ne volas lerni Esperanton, tiu devos lerni la ĉinan"

2007-12-12

Tio estis la komentario de Renato Corsetti, ĝis antaŭ nelonge prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, rilate al novaĵo el Panamo: En la nacia parlamento de Panamo oni diskutas la devigan enkondukon de la ĉina lingvo en ĉiuj lernejoj de la lando. La unua voĉdono pri la leĝo ricevis kondiĉan konsenton. Tion raportis la brita radio- kaj televidentrepreno BBC.

El la Popola Respubliko Ĉinio nuntempe venas pli da ŝipoj en la panama kanalo ol el ĉiu alia lando. Pli da kono de la ĉina lingvo do plibonigus la konkurenckapablon de Panamo.

La porparolantoj de la leĝo rekonas la rolon de la angla lingvo kiel internacia lingvo de la ekonomio. Sed ili konsideras, ke la ĉina (mandarena) lingvo estas nepra pro la kreskanta ekonomia signifo de Ĉinio. La komerco inter Panamo kaj Ĉinio nuntempe ampleksas unu miliardon da dolaroj.

[Landa Agado]

 

Grin en svisa gazeto: Esperanto estus "ekonomie avantaĝa"

2007-07-11

Laŭ la ĝeneva profesoro kaj fakulo pri ekonomio de lingvoj, profesoro François Grin, estus "ekonomie avantaĝe, se Esperanto fariĝus plia oficiala lingvo" en la Eŭropa Unio. Tion Grin diris en intervjuo kun la svisa "Coopzeitung" okaze de la publikigo de la "Svisa enciklopedio planlingva" de Andreas Künzli. Laŭ redemando de Grin la titolo de la intervjuo estas "Kiu lingvo do estas natura?"

Studo "La instruado de lingvoj kiel politiko"

Antaŭ du jaroj profesoro Grin prezentis por la franca "Alta Konsilio pri la prijuĝo de la lernejo" ampleksan studon pri la estonteco de la lingvoinstruado en Eŭropo. La raporto "La instruado de lingvoj kiel politiko" ("L’enseignement des langues comme politique publique", franca originalo) traktas tri eblajn scenarojn

1. La angla kiel sola lingvo
2. Plurlingveco
3. Elekto de Esperanto kiel interna laborlingvo de la EU-institucioj

Eblus ŝpari 25 miliardojn da eŭroj jare

Laŭ la studo Britujo havas jaran gajnon de proksimume 17 miliardoj da eŭroj el la avantaĝa pozicio de la angla; tiun sumon pagas la loĝantoj de la aliaj landoj. La enkonduko de Esperanto povus ŝpari al tuta Eŭropo (inkluzive de Britujo kaj Irlando) jaran sumon de 25 miliardoj da eŭroj.

Antaŭjuĝoj pri Esperanto: "Simpla nescio"

Laŭ la studo de profesoro Grin la antaŭjuĝoj pri Esperanto, kiujn oni devus superi antaŭ pli granda disvastigo de Esperanto, ĝenerale baziĝas je "simpla nescio" ("simple ignorance").

 

Propono de lernejanoj: Esperanto kiel unua fremdlingvo

2006-03-22

Grupo de lernejanoj en la sudgermana urbo Pforzheim ellaboris tiun proponon por la Eŭropa Junulara Parlamento, kiu kunvenis fine de marto sur la atlantika insulo Madeira. Entute sur la tagordo estis sesdek rezolucioj de lernejanoj el 23 landoj.

Interalie troviĝis ankaŭ la propono instali devigan fakon pri fremdaj kulturoj por malgrandigi antaŭjuĝojn, raportis la regiona germana gazeto Pforzheimer Zeitung.

 

© EsperantoLand