| |
| |
Esperanto defendas gepatrajn lingvojn
|
2005-02-24
Laŭ afiŝo de Universala Esperanto-Asocio Esperanto estas ilo por gardi plurlingvismon kaj tiel gepatrajn lingvojn. La afiŝon verkis UEA okaze de la Tago de la gepatra lingvo, kiu okazis la 21-an de februaro.
[libera-folio]
|
|
|
|
| |
Esperanto-parolantino en la Eŭropa Parlamento
|
2004-06-17
En la ĵus elektitan parlamenton de la Eŭropa Unio eniros ankaŭ virino, kiu parolas Esperanton de dudek jaroj: Malgorzata Handzlik el Pollando. Sinjorino Handzlik ricevis pli ol 30.000 voĉojn. Per tio ŝi sukcesis atingi lokon en la Eŭropa Parlamento ekde la tria loko de sia politika listo "Platforma Obywatelska" (Civitana Platformo) en Silezio. Entreprenistino kun privataj lernejoj kaj radiostaciojSinjorino Handzlik studis geografion en Katowice kaj poste kromstudis interalie ĵurnalismon, ekonomikon kaj entreprengvidadon. Ŝi estas entreprenistino kaj kun sia edzo gvidas eldonejon por polaj kaj Esperanto-libroj (KLEKS), klerigan centron por instruistoj, lingvolernejon kaj studumon por ĵurnalistoj kaj eldonistoj. Krome la geedzoj Handzlik funkciigas du radiostaciojn, Radio Bielsko kaj Radio Mega en Silezio. Entute la entreprenoj havas pli ol cent kunlaborantojn. Krom en la profesia laboro sinjorino Handzlik engaĝiĝas ankaŭ en la socio: La radiostacioj subtenas karitatajn instituciojn kaj Margareta Handzlik estas estrarano de la regiona Komerca kaj Industria Ĉambro en Bielsko-Biala kaj kunlaboras en la asocio por la evoluigo de humanisma-teknika Akademio en Bielsko-Biala. La tuta familio parolas EsperantonSame kiel sinjorino Handzlik ankaŭ ŝia edzo Georgo kaj la du filinoj Monika kaj Dominika parolas Esperanton. Ili kune gastis jam en multaj Esperanto-renkontiĝoj, interalie en Montpeliero, Berlino kaj en PSI; ili vizitis ankaŭ la Esperanto-infanejon "Bona Espero" en Brazilo. Georgo Handzlik: "Bardo sen barbo"La edzo de la nova eŭropa parlamentanino, Georgo Handzlik, estas konata ĉe multaj Esperantoparolantoj - li kantas konatajn kaj ŝatatajn kantojn en Esperanto. En 1999 aperis lia lumdisko "Ni tostu la verdan fortunon", recenzo ĉe ikso.net. Ŝerce oni donas al li kelkfoje la kromnomon "bardo sen barbo". Aldono 2004-06-20En la Eŭropa Parlamento sinjorino Handzlik agos en la plej granda frakcio EPP, Eŭropa Popola Partio.
|
|
|
|
| |
Nova epoko de parlamenta agado por Esperanto
|
2004-05-04
Por havi bone organizitan, seriozan parlamentan agadon, kiu konsistos ĉefe el varbado por la valoroj de Esperanto, grupo de esperantistoj starigis retan dissendoliston pri parlamenta agado. Virtuala renkontejo La retlisto ĉe yahoogroups nomiĝas parlamenta-agado. Oni povas tie plani novajn projektojn kaj interŝanĝi, analizi kaj prilabori la spertojn pri kunlaboro kun politikistoj.
|
|
|
|
| |
Verduloj en la verda lingvo
|
2004-04-30
Antaŭ la EP-elektoj en junio la Verda Partio varbas voĉdonantojn ankaŭ en Esperanto. La partio akceptis la ideon ne pro la kolora simileco, sed pro signifa nombro de simpatiantoj de la internacia lingvo.
Esperanto - la signifa amasetoOni ne povas kalkuli kiom da homoj parolas Esperanton en Eŭropo. Same kiel ankaŭ ne eblas scii, kiom da homoj simpatias al la ideo de neŭtrala, internacia lingvo. Per la esperantlingva kampanjo la verda partio celas ĝuste tiujn homojn. Konkurso por Esperantistaj voĉdonojLa Verda Partio ne estas la unusola partio, kiu serĉas sian bazon ankaŭ inter esperantistoj. "Eŭropo-Demokratio-Esperanto" same varbas ankaŭ inter esperanto-parolantoj kaj -simpatiantoj por pligrandigi sian signifon en Eŭropo.
[landa-agado]
|
|
|
|
| |
Politika partio por Esperanto
|
2004-01-13
En Francio esperanto-parolantoj kaj aliaj prepariĝas por la Eŭropuniaj balotoj 2004 sub la nomo "Eŭropo-Demokratio-Esperanto". Laŭ la interreta prezento en Esperanto, la franca kaj la germana ili deziras, ke estu "Eŭropo por agordo, Esperanto por dialogo". En la programo troviĝas la eroj
- Por demokratio efika en Eŭropo
- Por la subteno de la lingva kaj kultura diverseco
- Por Eŭropo sendependa de la influo de Usono, ĝia lingvo kaj ĝia kulturo
- Por Eŭropo pli energia por serĉado, monda komerco, diplomata influo.
- Por Eŭropo, kiu kontrolu sian teknokration
- Por la uzado de la internacia lingvo Esperanto, simpla kaj efika, kiu donas esprimeblon al ĉiuj civitanoj en internacia debato
- Por ke Eŭropo iĝu ekzemplo por solidareco inter popoloj
- Por ke Eŭropo iĝu ekzemplo por kunligo de kultura heredaĵo kaj moderneco
Krom tiu nova partio ankaŭ la partio de la - ĉefe - italaj radikaluloj kaj - en kelkaj rezolucioj de siaj eŭropaj kunvenoj - la verduloj pledas por Esperanto aŭ almenaŭ mencias ĝin.
|
|
|
|
| |
Korea Esperanto-Asocio kontraŭ la iraka milito
|
2003-03-30
La Korea Esperanto-Asocio nomis la atakon de Usono al Irako "nek justa nek pravigebla pro tio, ke la atako ne estis agnoskita laŭ la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj". Oni atentigas, ke la esperanto-parolantoj tra 116 jaroj "persiste sekvis la vojon, kiu kondukas nin al mondo-paco". La Korea Esperanto-Asocio, kies deklaron voĉdonis ties estraro, "forte postulas ĉesi la atakon fare de Usono". Esperanto-Asocioj tradicie politike neŭtralajLa deklaro prezentas specialaĵon pro tio, ke la Universala Esperanto-Asocio (UEA), kies landa asocio estas Korea Esperanto-Asocio, komprenas sin esti politike neŭtrala. Pro tio oni ne komentas politikajn demandojn. Ĝis nun la Korea Esperanto-Asocio estas la sola membroasocio de UEA, kiu prenis oficialan pozicion pri la iraka milito. Sed ja du asocioj sendependaj de UEA faris deklarojn kontraŭ la iraka milito: la politike maldekstra Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj la "Esperanta Civito". Protesto de junaj Esperanto-parolantojKiel la prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio (KEA), LEE Jung-kee, informis al "EsperantoLand", "kiel pacamantaj esperantistoj, ni ne povis silenti plu konscience. Plie, laste koreaj junaj esperantistoj forte protestis al KEA pro silento al sociaj kaj nejustaj aferoj, kiuj okazis enlande kaj internacie." Originala teksto: Deklaro de Korea Esperanto-Asocio rilate al la milito fare de Usono
Okaze de la atako de Usono al Irako, nome de KEA ni, pacamantaj koreaj esperantistoj deklaras, ke la atako estas nek justa nek pravigebla pro tio, ke la atako ne estis agnoskita laŭ la Ĉarto de UN-oj. Tra 116 jaroj, ni esperantistoj persiste sekvis la vojon, kiu kondukas nin al mondo-paco. Surbaze de la idealo de D-ro Zamenhof kaj la interna ideo de Esperanto, Korea Esperanto-Asocio forte postulas ĉesi la atakon fare de Usono, kaj esperas ke la mondo estu regata de paco kaj egaleco. Protestante kontraŭ ia ajn milito sur terglobo, la 21-an de Marto 2003 Korea Esperanto-Asocio
|
|
|
|
| |
Esperanta Civito kontraŭ la nuna iraka milito
|
2003-03-25
La Esperanta Civito, ligo de kelkaj esperantlingvaj asocioj, institucioj
kaj unuopuloj, verkis deklaron pri la nuna iraka milito.
Paca kunvivado kaj respekto por etnolingvaj minoritatoj
En la deklaro, kiun subskribis prof. Walter Zelazny, la "Konsulo" de la
Esperanta Civito, oni komparas la danĝerecon de la
reĝimo de Sadam Husejn por la libereco de la popoloj kun pli fruaj totalismaj
reĝimoj. Zelazny substrekas, ke tia reĝimo malamike kontraŭstaras al
komunumo kiel la Esperantlingva kun ties "valoroj de libera komunikado,
paca kunekzistado kaj respekto por la etnolingvaj minoritatoj". Plue oni
emfazas, ke "milito estas eksa rimedo" por la solvo de politikaj problemoj.
Delegitimigo de la Ligo de Nacioj antaŭ la Dua Mondmilito
La Esperanta Civito konstatas, ke la politika malakcepto de la Ligo de
la Nacioj fare de pluraj totalismaj ŝtatoj kiel Germanio, Japanio, Italio
kaj Soveta Unio antaŭis la Duan Mondmiliton. Laŭ la Esperanta Civito sama
proceso de mallegitimigo startis nun kontraŭ la Unuiĝintaj Nacioj, "eĉ
fare de potencoj kun longa demokratia tradicio, nome la anglosaksaj".
Por la dialogo de la popoloj
La Esperanta Civito invitas "ĉiun Esperantianon reaserti sian kosmopolitan
identecon, super la falsaj patriotismoj". La organizo rekomendas al la
Esperanto-parolantoj servi je la "interpopola dialogo, kontraŭ la etna kaj religia
maltolero, por disvastigo de kulturo de paco".
Originala teksto
La Esperanta Civito,
kiel politika subjekto esprimita de la Esperantlingva komunumo,
rememorinte,
ke la hodiaŭaj totalismaj reĝimoj, kiel tiu de Sadam Husejn, estas
tiel danĝeraj kiel la hieraŭaj, ekzemple tiuj de Hitler aŭ Stalin, kontraŭ
la libero kaj la feliĉo de la popoloj, kaj ke ili estas nature malamikaj
al komunumo kiel la Esperantlingva, portanta la valorojn de libera komunikado,
paca kunekzistado, respekto por la etnolingvaj minoritatoj kaj por la Homa
digno;
emfazinte,
ke milito estas eksa rimedo, kiu solvas la problemojn de politiko tiel
malbone kiel sklavismo povus solvi la problemojn de ekonomiko, kaj ke samtempe
pacifismo estas sterila rimedo, se ĝi ne taksas prioritata la respekton
por la rajtoj de la popoloj kaj de la Homo;
konstantinte
ke la politika delegitimigo de Ligo de Nacioj, fare de la agresa strategio
de pluraj totalismaj potencoj (nome Germanio, Japanio, Italio kaj Sovetunio
en la 1930aj), preludis al la dua mondmilito;
zorgante
pro la fakto ke la sama procezo de delegitimigo startis kontraŭ UN,
eĉ fare de potencoj kun longa demokratia tradicio, nome la anglosaksaj;
invitas
ĉiun Esperantianon reaserti sian kosmopolitan identecon, super la
falsaj patriotismoj kaj trans la novaj geopolitikaj dividoj, kiuj povus
esti aparte doloraj kaj nocaj al la rilatoj inter diversaj civilizoj;
rekomendas
al ĉiu Esperantiano mobilizi siajn energiojn je la servo de la interpopola
dialogo, kontraŭ la etna kaj religia maltolero, por la disvastigo de kulturo
de paco.
La Konsulo
Prof. Dr. Walter Zelazny,
nome de la Senato
de la Esperanta Civito
2003 03 18
|
|
|
|
| |
La ĉina pozicio pri la iraka milito
|
2003-03-24
La pozicion de la ĉina registaro pri la aktuala iraka milito oni povas legi sur la esperantlingvaj paĝoj de la Ĉina Interreta Informa Centro.
Laŭ la raporto
Ĉinio avertas, ke "milito alportos katastrofon al la popolo kaj influos la sekurecon, stabilecon kaj disvolviĝon de la regiono
kaj la mondo". Ĉinio alvokas la rilatajn landojn "ĉesigi la militajn operaciojn kaj solvi la problemon laŭ politikaj principoj".
Malferma letero de la Ĉina Islama Asocio
Sur la ĉinaj Esperanto-paĝoj legeblas ankaŭ raporto pri Malferma Letero kontraŭ la aktuala iraka milito de Usono, kiun la Ĉina Islama
Asocio direktis al la islamanoj de Ĉinio. Laŭ la raporto la
Malferma Letero kritikas, ke "spite la unuvoĉan oponon de la internacia socio kaj sen aprobo de UN,
Usono kaj ĝiaj koalicianoj arbitre lanĉis militan agadon kontraŭ Irako". La letero montras "grandan simpation al la iraka popolo, kiu multe suferas de la milito".
|
|
|
|
| |
Ne al milito en Irako!
|
2003-02-13
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), tradicia politika asocio de
Esperanto-parolantoj, per deklaro
"Ne
al militoj!" vortigis sian kontraŭstaron al ebla milito en Irako.
SAT deklaris "denove sian kontraŭon al ĉiuj militoj kaj al tiu
antaŭvidita en Irako".
Subskriboj en Interreto
La deklaron, kiu estas tradukita ĝis nun en sep lingvojn,
unuopuloj povas subskribi sur interreta formularo kaj samtempe meti
aldonojn en ajna lingvo. La konsenton oni
publikigas - se tion deziras
la konsentanto - sur plia interreta paĝo.
La kontraŭmilita deklaro de la Sennacieca
Asocio Tutmonda (SAT) publikiĝis en pluraj esperantlingvaj
retlistoj. Intertempe rete subskribis jam kelkaj konataj
Esperanto-parolantoj kiel privatuloj, interalie Renato Corsetti, la
prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA). SAT planas poste
sendi la deklaron kun la retaj subskriboj al diversaj organizoj.
Kontraŭmilita tradicio de la Esperanto-komunumo
Ekde la publikigo de Esperanto en 1887 multaj Esperanto-parolantoj
kontraŭstaris militojn - ja la iniciatinto de Esperanto, Ludoviko
Zamenhof, kreis la lingvon antaŭ ĉio por subteni la internacian
interkomprenon kaj la pacon. Jam en 1905 fondiĝis "Internacia Societo
Esperantista por la Paco". Ĝis nun multaj Esperanto-parolantoj
malakceptas militon kiel rimedon por solvi internaciajn konfliktojn.
La Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda
DEKLARAS denove sian kontraŭon al ĉiuj militoj kaj
al tiu antaŭvidita en Irako, kiu povus provoki mondan
konflikton;
MEMORIGAS la opozicion de nia Asocio al ĉiuj
hegemonioj, fare de iu ŝtato, popolo, grupo aŭ
individuo kontraŭ la aliaj, en ĉiuj niveloj: politikaj,
ekonomiaj, financaj, armeaj kaj kulturaj (inkluzive
lingvaj), kontraŭaj al la Homaj Rajtoj kaj al la simpla
racio;
SUBTENAS la Mondajn Forumojn pensante ke alia
Mondo eblas;
INVITAS la membrojn de U.N., parlamentanojn de
ĉiuj landoj, respondeculojn de ŝtatoj, partioj,
sindikatoj, asocioj, religiaj kaj filozofiaj movadoj,
haltigi la memdetruan frenezecon de tiuj bolantaj
cerboj kiuj ne kapablas pensi pri vivebla estonteco
kaj estontaj generacioj.
La Plenum-Komitato de S.A.T.
[SAT]
|
|
|
|
| |
© EsperantoLand
|
|
|