Muziko 

11 - 20 (23)
 
 

Koncerto de EspoDespo en Hamburgo (15-a de marto)

2014-03-03

La muzika grupo EspoDespo (Esperanto Desperado) koncertos en Hamburgo en sabato, 15-a de marto, je la 20-a horo, en la KulturLaden St. Georg, Alexanderstr. 16, 20099 Hamburg; enirprezo 7 € (reduktite 5 €). La koncerton organizas Esperanto Hamburg .

EspoDespo prezentas "afrik-eŭropan mondmuzikon kun elementoj de etna, popa, regea, roka kaj ĵaza muziko". Laŭ la anonco la muziko okazos "forte" kaj "kuraĝe"...

Ludas en la muzika grupo Amir Hadziahmetovic (gitaro kaj kanto), Karl Maybach (aranĝo) kaj Birte Knutzen (frapinstrumentoj).

[Esperanto Hamburg]

 

Muzaiko - retradio en Esperanto

2011-10-05

auf deutsch

Ĉu vi ŝatas aŭskulti Esperanto-muzikon? Ĉu same kiel en normala radio, simple unu pecon post la alia, sen devi okupiĝi pri elekto? Nu, la retradio Muzaiko ofertas tion kaj eĉ iom pli: Mondajn novaĵojn je la plena horo, intervjuojn kaj raportojn pri la Esperanto-vivo kaj la ekstera mondo inter la muzikpecoj.

Intervjuo en 'Libera Folio'

Ankoraŭ Muzaiko estas en komenca fazo. Do la taga programo konsistas el trihoraj blokoj, kiuj estas sinsekve ripetataj. Sed oni havas multajn planojn, pri kiuj la Muzaiko-teamo parolis en intervjuo kun Libera Folio.

Ĉu vi volas kunkrei la radion Muzaiko?

Grava temo kompreneble estas la akiro de pliaj kunlaborantoj - Muzaiko bonvenigas ĉian helpon. Ekzemple oni serĉas redaktantojn kaj laŭtlegantojn de novaĵoj, intervjuantojn kaj raportantojn.

 

Ĵomart kaj Nataŝa kantas pri NR

2007-07-04

Jam dufoje la konata kantista paro "Ĵomart kaj Nataŝa" gastis ĉe la Novjara Renkontiĝo de EsperantoLand. El ilia entuziasmo fontis kanto pri NR elŝutebla nun ĉe ni.

Krome sur la retpaĝoj de Ĵomart kaj Nataŝa troveblas ilia raporto pri NR.

 

En Germanio fondiĝis muzikmarko "Nesola"

2006-04-24

Max Herre, kiu pli frue membris en la muzikgrupo "Freundeskreis" (Amikaro), fondis kun aliaj muzikmarkon "Nesola". Li akcentis, ke Nesola "ne estas soleca afero".

La muzikgrupo "Freundeskreis" (Amikaro) iom konatiĝis en Esperanto-rondoj, kiam en 1999 ili publikigis lumdiskon kun la titolo "Esperanto" kaj ankaŭ nomis turneon tiel. (Fakte nur en unu el la kantoj enestis iom da Esperanto-teksto.)

 

Asorti eldonis novan diskon

2005-09-10

Okaze de la jubilea, 90-a Universala Kongreso en Vilnius eldonis novan kompaktdiskon la litova, muzika teamo Asorti. En la disko "Lernejaj amikoj" troveblas 18 kantoj, kiujn verkis la teamanoj mem.

[landa-agado]

 

Esperanto Desperado ne plu!

2005-08-21

La muzika teamo Esperanto Desperado estis malfondita post 9-jara muzikumado. La lasta koncerto de la teamo okazis dum la Internacia Junulara Kongreso en Polio ĉi-jare.

La teamo komencis sian karieron dum la Kultura Esperanto-Festivalo en Kopenhago en 1996. Tiam la grupo havis la nomon "Brokantaĵo". Post unu jaro la muzikistoj ŝanĝis la nomon. Dum la 9 jaroj la teamo havis kaj ŝanĝis plurajn membrojn kaj eldonis 2 albumojn.

[landa-agado]

 

Esperanto-duopo 7-foje en Francio

2004-11-06

La esperantista kantista duopo "Ĵomart kaj Nataŝa" koncertas 7 foje en Francio inter la 27-a de oktobro kaj 5-a de novembro.

7 koncertoj, 7 urboj

La duopo ĉikraŭvagadas Francion muzikante. Ili vizitas la urbojn Bourges, Limoges, Toulouse, Ceret, Bordeaŭ, Nantes. La lasta koncerot okazos en Parizo.

[esperanto-france.org]

 

MusicExpress en Esperanto

2004-10-18

La konata, brazila, muzika retpaĝara MusicExpress ekde antaŭ ne longe aperas ankaŭ en Esperanto.

Larĝa informaro rilata al muziko

En la retpaĝaro de target="_blank">MusicExpress oni povas informiĝi pri diversaj novaĵoj rilataj al muziko, pri artistoj kaj muzikaĵoj. En la retpaĝaro funkcias ankaŭ anoncejo.

[nova]

 

Trovu koncertorganizanton per Esperanto!

2004-08-24

La projekto "Artista Datenbazo" de Tutmonda Esperanto-Junulara Organizo daŭre kreskas. Ĝi ekde nun entenas ankaŭ informojn pri organizantoj de koncertoj.

La datenaro de organizantoj de koncertoj estas uzeblaj en kaj ekster Esperantio per la internacia lingvo.

[tejo]

 

En Verda Ĝardeno

2004-07-27

Antaŭ ne longe aperis la unua MP3-kompaktdisko en Esperantio. Ĝi estas la albumo "En Verda Ĝardeno" de Mikaelo Bronŝtein. La disko enhavas 102 kantojn de la fama artisto.

[e-rus-info]

 

© EsperantoLand