Radio 

11 - 16 (16)
 
 

Muzaiko - retradio en Esperanto

2011-10-05

auf deutsch

Ĉu vi ŝatas aŭskulti Esperanto-muzikon? Ĉu same kiel en normala radio, simple unu pecon post la alia, sen devi okupiĝi pri elekto? Nu, la retradio Muzaiko ofertas tion kaj eĉ iom pli: Mondajn novaĵojn je la plena horo, intervjuojn kaj raportojn pri la Esperanto-vivo kaj la ekstera mondo inter la muzikpecoj.

Intervjuo en 'Libera Folio'

Ankoraŭ Muzaiko estas en komenca fazo. Do la taga programo konsistas el trihoraj blokoj, kiuj estas sinsekve ripetataj. Sed oni havas multajn planojn, pri kiuj la Muzaiko-teamo parolis en intervjuo kun Libera Folio.

Ĉu vi volas kunkrei la radion Muzaiko?

Grava temo kompreneble estas la akiro de pliaj kunlaborantoj - Muzaiko bonvenigas ĉian helpon. Ekzemple oni serĉas redaktantojn kaj laŭtlegantojn de novaĵoj, intervjuantojn kaj raportantojn.

 

"Esperanto kaj lingvoj" en germana radio

2007-05-12

En sabato, la 12a de majo, la mezgermana radiostacio MDR Sputnik aŭdigis kvarhoran sendaĵon pri lingvoj. Oni intervjuis interalie la prezidanton de la asocio EsperantoLand, Louis F. v. Wunsch-Rolshoven.

Germanlingva raporto pri la sendaĵo legeblas ĉe MDR Sputnik. La intervjuo pri Esperanto elŝuteblas kiel mp3-datumaro.

 

Serĉebla arkivo ĉe Radioarkivo

2004-08-27

Radioarkivo de rete akireblaj Esperanto-elsendoj havas ampleksan kolekton de sondosieroj. Ekde nun la elsendoj estas serĉeblaj laŭ gasto, temo, ktp.

La Radioarkivo jam enhavas multajn horojn da elsendo el la tuta mondo.

[www.radioarkivo.org]

 

Radioarkivo - 16 gigabajtoj dum unu monato

2004-07-09

En junio 2004 la konsumantoj de rete atingeblaj Esperanto-radioelsendoj elŝutis 16 gigabajtojn da sono de la servilo de "Radioarkivo"; tio signifas proksimume 40 horojn.

Aldonaj 75 minutoj

La aktivuloj pri Esperanto-radioj siavice enmetis dum junio en la "Radioarkivon" pliajn 112 elsendojn, kiuj daŭras 75 minutojn; tiu pasintmonate alŝutita materialo ampleksas 540 megabajtojn.

[per-esperanto-radio]

 

Malkovru Ĉinion per Esperanto

2004-04-27

Ĉinio invitas al malkovro per Esperanto jam de 35 jaroj: Ĉina Radio Internacia dissendas informojn pri Ĉinio kaj pri la mondo per la okuloj de Ĉinio ankaŭ en Esperanto jam de pli ol tri jardekoj.

Pri Ĉinio en 43 lingvoj

Ĉina Radio Internacia elsendas sian programon en 43 lingvoj kaj dialektoj de la ĉina. Inter la elsendoj ankaŭ la Esperanto-programo ricevas duonhoron ĉiutage.

La programo havas semajnan ritmon, pri kiu informas la Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia.

 

Radio Polonia dissendas en Esperanto jam de 40 jaroj

2004-04-18

Antaŭ 40 jaroj Pola Radio komencis dissendi sian internacian programon ankaŭ en Esperanto. En la elsendoj la aŭskultantoj povas aŭdi diversajn novaĵojn de Pollando, de la mondo kaj el Esperantujo.

Esperanto-elsendoj aŭskulteblaj tutmonde

La elsendoj de Pola Radio estas aŭskulteblaj en meza Eŭropo kaj per satelito kaj per interreto en la tuta mondo. Por aŭskulti la elsendojn de Pola Radio oni devas viziti la retpaĝaron de Radio Polonia. Precizaj detaloj pri la frekvencoj troviĝas ĉe la Amikaro de Esperanto en Radio (AERA).

 

Arkivo de esperantlingvaj radio-elsendoj

2004-03-22

En la retejo Radioarkivo troviĝas jam pli ol 236 horoj da sono de Esperanto-elsendoj. La arkivo konsistas el ĉirkaŭ 400 elsendaĵoj.

Radio el Ĉinio, Aŭstralio kaj Kanado

Oni registras Esperanto-programojn de entute 16 radiostacioj - de tradiciaj kiel Ĉina Radio Internacia kaj Radio Polonia aŭ de pli junaj kiel Radio Verda el Kanado, de la korea Esperanto-Radio Interreta kaj Radio 3ZZZ el Aŭstralio.

Ĉiuj vizitantoj povas ricevi la elsendon per simpla klako aŭ per mendo ĉe la administranto. La radio-arkivon prizorgas Scott Redd el la urbo Omaha en la ŝtato Nebrasko en Usono.

 

2003 - denove la jaro de Esperanto ĉe Pola Radio

2004-03-14

Pola Radio Internacia dissendas programojn en diversaj lingvoj. Fine de la jaro oni faras statistikojn pri la alvenintaj leteroj dum la jaro.

60 % de la leteroj por la Esperanto-redakcio

Kiel kutime, ankaŭ pasintjare la statistikon de alvenintaj leteroj de aŭskultantoj gajnis la Esperanto-Redakcio de Pola Radio. Esperantistoj sendis pli ol 60 procentojn (3636) de la entute alvenintaj leteroj (5885). Oni sendis kvinoble pli da leteroj al la Esperanto-redakcio ol al tiu en la dua loko, la germana redakcio, kiu ricevis 629 leterojn.

[Retradio]

 

Rapida kurso de la ĉina - per Esperanto

2004-03-11

De la 5a de marto 2004 la Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio ofertas al la aŭskultantoj lecionojn de la ĉina lingvo.

La ekspresa kurso havas lokon en la programo "Socia Vivo" de la Ĉina Radio en ĉiu vendredo. La kurso ĉiam estas ripetata dimanĉe kaj merkrede.

 

Ĉina Radio sendas el Albanio

2004-03-03

Ekde la 1a de marto la programo de Ĉina Radio Internacia estas elsendata ĉiutage per mezondo el Albanio. La tiea radio-stacio de Ĉina Radio Internacia elsendas ĉiutage de la 18a ĝis la 19a horo laŭ albana tempo (mezeŭropa tempo kun somera tempo) sur la frekvenco de 1215 kilohercoj.

Raportu kaj gajnu premion!

Ĉina Radio Internacia premios la unuajn kvindek aŭskultantojn, kiuj eĥos al la elsendo.

 

© EsperantoLand