Scienco/Interlingvistiko 

11 - 12 (12)
 
 

Anglalingva libro pri Zamenhof, Esperanto kaj ties nuntempo

2016-12-08

En oktobro aperis nova, anglalingva libro pri Zamenhof, la historio de Esperanto kaj la spertoj de la aŭtorino en la nuntempa Esperantujo. La verkistino, Esther Schor, estas profesorino pri la angla lingvo en Princeton. Ŝi jam publikigis kelkajn librojn - poemojn, eseojn kaj fakajn verkojn.

"Ponto el vortoj donas novan bildon de Esperantujo"

Jen prezento esperantlingva ĉe Libera Folio.

Detale en Esperanto ĉe esper.us.

Jen prezento anglalingva ĉe amazon.com kun kelkaj recenzoj de legantoj.

Recenzoj de legantoj ĉe Goodreads.

Recenzo-listo troviĝas ĉe Esperantic Studies Foundation (ESF), plejparte anglaj, unu franca. Estas imprese, ke la libro estas vaste kaj longe recenzita, ekz. en Washington Times kaj The New Yorker.

Prezento ĉe la eldonejo Macmillan.

Intervjuoj en radio-elsendoj teksasa kaj israela.

Vi certe imagas, ke la aŭtorino ĝojos, se vi post eventuala legado de la libro verkos recenzon de leganto ekz. ĉe Amazon aŭ Goodreads aŭ aliloke... Kaj certe ne nur ŝi ĝojos.

 

Fruaj lernantoj en pintaj postenoj
Rimarkoj pri informado kaj celgrupoj

2012-06-24

La plej multaj konataj esperantistoj en pintaj movadaj postenoj eklernis la lingvon tre frue. Probal Dasgupta, la prezidanto de UEA, jam kiel 17-jara gimnaziano korespondis kun Kolomano Kalocsay pri la tradukado de Tagore kaj pri la ata-ita-problemo. En la aĝo de 16 jaroj eklernis Esperanton John Wells, la prezidanto de la Akademio de Esperanto. Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, eklernis en la aĝo de 15 jaroj. La ĝenerala sekretario de la asocio Barbara Pietrzak eĉ pli frue, en la aĝo de 14 jaroj. Lu Wunsch-Rolshoven esploris la tendencon kaj pripensas, ĉu ne la informado pri Esperanto devus esti koncentrita al la plej taŭgaj aĝogrupoj. Mem li eklernis Esperanton en la aĝo de 21 jaroj.

Taŭgaj celgrupoj por Esperanto-informado

Dum la lastaj jaroj mi demandas min kiel plibonigi nian informadon kaj la surmerkatigon de Esperanto. Unu el la bazaj demandoj estas tiu pri la plej taŭga celgrupo. Kompreneble ni ŝatus, ke "ĉiu sciu pri Esperanto". Bedaŭrinde nura ekscio ne sufiĉas - necesas transdoni multajn informojn pri Esperanto, por ke la homoj povu vere fari bone bazitan decidon, ĉu eklerni nian lingvon.

Prefere dek kontaktoj kun anoj de celgrupo

Merkatikistoj ĝenerale rekomendas celi dek kontaktojn kun la plej multaj anoj de la celgrupo por atingi efikecan informadon. El tio sekvas, ke apero de artikolo jen en unu gazeto, jen en alia ne jam donas grandan rezulton. Pli efike estas elekti relative malgrandan celgrupon, kies anojn oni kapablas informi kaj reinformadi.

Tiu tasko estas (provizore) finita nur, kiam la plimulto de la celgrupaj anoj dekfoje ricevis informeton pri Esperanto - kaj sekve scias ekzemple, ke Esperanto estas rapide eklernebla lingvo hodiaŭ uzata en interreto, libroj, renkontiĝoj, muziko ktp. Mi skribas "provizore" finita, ĉar la anoj de celgrupoj kutime ŝanĝiĝas - se vi sukcesis informi ĉiujn studentojn en iu universitata instituto, post unu jaro tie estos novaj studentoj kaj jen indas daŭrigi la taskon... (Kiu cetere estos pli facila, ĉar la aliaj studentoj jam havas bazan scion kaj tio iom helpos en la tasko de informado.)

Multlingvuloj, matematikistoj, sociscienculoj

Oni povas eltrovi bonajn celgrupojn laŭ diversaj kriterioj. Unu el ili estas la lingvo-scio - ŝajnas ke plurlingvuloj multe pli emas aldone lerni Esperanton ol unulingvuloj. Alia estas la fako - ŝajnas ke inter matematikistoj, informadikistoj kaj studentoj/studintoj pri sociaj sciencoj troviĝas relative multaj parolantoj de Esperanto.

Kiun aĝgrupon elekti?

Eble eĉ pli grave estas trovi la ĝustan aĝogrupon. Almenaŭ indas demandi al si, en kiu aĝo la homoj, kiuj poste iĝas aktivaj kontribuantoj al la movado kaj komunumo, efektive mem eklernas Esperanton.

Kiam eklernis la Akademianoj de Esperanto?

Antaŭ multaj jaroj en la Aktoj de la Akademio de Esperanto 1968 - 1974 publikiĝis la naskiĝjaroj kaj la "jaroj de esperantistiĝo" de la tiamaj 40 akademianoj. Se oni el tio elkalkulas la proksimuman aĝon de eklerno (iom krude per simpla subtraho), oni konstatas, ke duono de la akademianoj eklernis Esperanton ĝis inkluzive la 17-a vivojaro; tio do estas la statistika mediano. Entute 27 el 40, do 68 %, eklernis Esperanton inter la 13-a kaj la 19-a vivojaro. Neniu el la tiamaj akademianoj eklernis Esperanton pli malfrue ol en la aĝo de 31 jaroj.

Pri la relative juna eklernaĝo de akademianoj miris sendepende unu de la alia Harri Laine kaj mi antaŭ jardekoj; dankon al li pro la disponigo de la precizaj datumoj. Li publikigis la rezulton en reteja komento en 2007.

Por kompari la tiaman situacion kun la aktuala, Libera Folio kolektis publike haveblajn informojn pri la nunaj akademianoj laŭ la stato de 2010 kaj provis ricevi kompletigajn respondojn rekte de la koncernaj personoj, kiam mankis publikaj informoj. Entute temas pri 44 homoj. Ni ĝis nun sukcesis havigi informojn pri la lernoaĝo de 42 el ili. Du el tiuj eklernis Esperanton denaske.

Unu malfrua eklerno

Do, el la akademianoj de hodiaŭ duono eklernis Esperanton ĝis inkluzive la 19-a vivojaro (do jen la mediano), duono estis pli aĝa. La mediano inter la nunaj akademianoj estas iomete pli alta ol antaŭ 40 jaroj. La plej alta eklernaĝo ĉi-foje estas 41 jaroj - sed temas pri unu sola homo, Christer Kiselman. Neniu el la nunaj akademianoj eklernis pli maljune ol li.

- Jes, mi imagis tion, komentas Christer Kiselman mem.

Li tamen aldonas, ke eĉ se li eklernis Esperanton en tute plenkreska aĝo, lia ĝenerala interesiĝo pri lingvoj vekiĝis tre frue, kaj dum la lernejaj jaroj estis fortigita de elstaraj instruistoj pri lingvoj.

- Alia grava fakto estas ke mi vivis po unu jaron en Usono kaj Francio kaj iom spertis la sorton de enmigrintoj. Notu ke mi estis elektita membro de AdE nur 9 jarojn post mia eklerno. Verŝajne ne multaj estis elektitaj post tiom mallonga tempo.

Spertoj en lingva minoritato

Pli tipa kazo inter la nunaj akademianoj estas Katalin Kováts.

- Mi aldonu ke mi kreskis kiel minoritata hungara infano en slovaka vilaĝo, en Hungario. Estis eble kvin hungaraj familioj inter dudek slovakaj, do mi spertis lingvajn problemojn. Mi fakte ekstudis Esperanton en kurso en la Pedagogia Altlernejo en Szombathely, kiam mi studis la rusan. Verŝajne por akiri la simpation de nia profesoro Blazio Wacha, mi aliĝis al lia frumatena Esperanto-kurso, kiun mi tamen pro la tro frua komenchoro eltenis nur dum unu semajno.

Katalin Kováts jen rakontas pri sia definitiva eklerno:

- Kiam mi estis 24, kaj graveda kun mia unua filo, mi kuŝis en hospitalo dum sep monatoj. En la lasta monato mi ekmemoris mian promeson lerni Esperanton, donitan al Blazio. Mia edzo aĉetis kaj kunportis al mi la libron "30 nap alatt eszperantóul" (En tridek tagoj esperante), verkitan de Jozefo Horváth. Post du monatoj mi jam instruis Esperanton en la baza lernejo, kie mi instruis ankaŭ la rusan. Ekde tiam mi neniam forlasis la lingvon.

Eklernado ĉefe ĝis 17 jaroj, kun 19 jaroj kaj kun ĉ. 25 jaroj

En ambaŭ enketoj pri akademianoj oni havas la impreson, ke estas pluraj pintoj: Unue la aĝoj de 12-13 ĝis 16-17 jaroj (en ĉiu jaro ĉ. 2 ĝis 5 eklernantoj). Poste nur 1 aŭ 2 homoj eklernis kiel 18-jarulo, sed 4 respektive 5 kiel 19-jarulo. La postaj jaroj estas malfortaj (neniu aŭ unu eklernanto) kaj ŝajnas, ke estas plia pinteto ĉirkaŭ la 25-a vivojaro. Eble tio estas hazardo, sed eble ĝi spegulas la kutiman edukadon: Antaŭ la abiturienta ekzameno oni ne emas lerni novan lingvon, sed tuj poste jes. Kaj eble en simila maniero baldaŭ post la universitataj studoj oni pli facile pretas ekokupiĝi pri Esperanto.

Enketo ĉe Facebook

Mi revenis al tiu konstato pri akademianoj antaŭnelonge, ĉar mi faris propran enketon ĉe Facebook pri la eklerno-aĝo de Esperanto-parolantoj. Intertempe pli ol 300 homoj respondis, el kiuj duono eklernis ĝis inkluzive la 18-a vivojaro (do la mediano). Plia triono eklernis inter 19 kaj 29 jaroj kaj nur unu sesono ekde 30 jaroj. Kompreneble la rezulto estas influita de la fakto, ke multaj Facebook-anoj estas relative junaj - sed tie estas ankaŭ multaj homoj de 50 aŭ 60 jaroj, kiuj eklernis frue, kiel eblas vidi, ĉar la enketo ne estas anonima.

Certe interesa estas la proksimuma divido laŭ unuopaj jaroj: Ĝis nun entute 110 homoj informis pri eklerno inter 14 kaj 18 jaroj, do mezume 22 en ĉiu jaro. Inter 19 kaj 29 jaroj eklernis 107 homoj, do ĉ. 10 en ĉiu jaro, signife malpli. Inter 30 kaj 49 jaroj eklernis 46 homoj, nur 2 en ĉiu jaro. 8 homoj informis, ke ili eklernis inter 8 kaj 11 jaroj (ĉ. 2 en ĉiu jaro) kaj 22 komunikis, ke ili estis sub 13 jaroj (oni rajtis mem aldoni elekteblecon...). Partoprenis 17 denaskuloj, do ĉ. 5 %, kio estas eble pli ol oni ĝenerale supozas.

En kiu aĝo varbi?

La Facebook-enketo kompreneble povas servi nur kiel indiko pri tendenco. La enketo pri la akademianoj tamen kondukas nin al la jenaj provizoraj supozoj (certe plustudindaj): La ŝanco krei bonegan parolanton de Esperanto estas du- ĝis kvaroble pli granda, se oni varbas inter junuloj de 12 - 19, ol se oni varbas inter junaj plenkreskuloj de 20 - 29 jaroj. La ŝanco ĉe varbado inter homoj de 20 ĝis 25 jaroj estas proksimume duoble pli granda ol inter homoj de 26 ĝis 29 jaroj. Super 30 jaroj oni havas tre malgrandan ŝancon.

Informado taŭga por junuloj

En la diskuto de la temaro Harri Laine aldonis (en la retlisto "esphist") ke laŭ lia supozo "la statistiko diras ion signifan pri la aĝo, en kiu oni emocie forte ligiĝas al la lingvo. En certaj fruaj jaroj naskiĝas la ĝisostuloj." Kaj li daŭrigas pri nia informado: "Kion konjekti, por nia praktiko? Ni klopodu plej intense trovi tiaaĝulojn por niaj kursoj, kaj nia informado estu alloga precipe al ili, ĉu ne?"

Tion mi plene subtenas. Verŝajne indas ekinformi jam al la 12-jaruloj aŭ pli frue. (Du el la akademianoj eklernis jam kiel 10-jaruloj.) Ĉiukaze la homoj inter 12 kaj 19 jaroj estas "celgrupo numero unu". Kaj verŝajne la junuloj inter 20 kaj 25 aŭ 30 jaroj, ĉefe studentoj, estas la due plej grava laŭaĝa celgrupo.

Ankaŭ Martin Schäffer, ĝenerala sekretario de Germana Esperanto-Asocio (GEA) kaj prezidanto de 'Esperanto Internacia' opinias, ke "ĉefa sociologia celgrupo estas la aĝogrupo 12 - 25. Estas malverŝajne konvinki maljunulojn pri Esperanto." Li tamen atentigas, ke en GEA estas "sufiĉe multaj homoj, kiuj lernas Esperanton post la 30-a vivojaro kaj fariĝas membroj de GEA", specife homoj ekde 50 jaroj. Ankaŭ Renato Corsetti, prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, atentigas, ke "en italaj lokaj grupoj estas almenaŭ duono", kiuj lernis en aĝo de proksimume 60 jaroj.

Eklernoaĝo en Katalunio

Estas interese kompari la suprajn nombrojn kun la eklernaĝo de aliaj Esperanto-aktivuloj. Hèctor Alòs i Font en 2007 publikigis enketon inter 98 katalunaj Esperanto-parolantoj. 19 % el ili estas funkciuloj. El ili 58 % eklernis Esperanton inter 15 kaj 19 jaroj, nur 16 % ekde 30 jaroj; la mediano ĉe ili estas ĉ. 18 jaroj. La mediano ĉe la homoj kun malalta, meza kaj alta lingvonivelo estas inter 19 kaj 22 jaroj. Kontraste, ĉe tiuj kun tre malalta nivelo la mediano estas signife pli alta, ĉ. 30 jaroj. Homoj, kiuj eklernis ĝis 1988 kaj do parolis la lingvon dum almenaŭ dudeko da jaroj, havas medianan eklernoaĝon de 21 jaroj.

Pli altan eklernoaĝon raportas Frank Stocker el germana enketo en 1992; en sia sociologia verko pri la esperantistoj, La rondo familia, Nikola Rašić prezentas la rezulton de Stocker, ke "averaĝa membro de GEA lernis Esperanton en la aĝo de 32 jaroj" (p. 94). Laŭ esploro en Finnlando el 1983 la eklernaĝa mediano tie estas ĉ. 36 jaroj, iom pli alta ĉe bonedukitaj personoj (37 jaroj) kaj iom malpli alta ĉe elementa eduknivelo (34 jaroj; p. 63).

Kiam eklernas la postaj aktivuloj?

Oni povas supozi, ke same kiel ĉe akademianoj kaj katalunoj, ankaŭ en aliaj grupoj la estraranoj kaj funkciuloj de Esperanto-asocioj, la organizantoj de Esperanto-kursoj kaj renkontiĝoj, la redaktoroj de gazetoj kaj la verkantoj de libroj, la muzikistoj kaj tiel plu eklernis Esperanton tre grandparte antaŭ la 30-a vivojaro. Certe kun esceptoj - sed kun relative malmultaj.

Frue lerni - frue perfektiĝi

Sendube estas pluraj kaŭzoj por tio. Unu supozeble estas, ke lingvolernado bezonas tempon - se oni frue komencas, oni perfektiĝas pli frue kaj kapablas ekaktivi. Eblas esprimi tion ankaŭ jene: Varbi junulojn signifas levi longperspektive la lingvan nivelon de Esperantujo. Kaj la nivelon de aktiveco.

Fruaj internaciaj spertoj kaj amikecoj

Alia ebla kaŭzo estas ke ĝuste en la aĝo de 12 ĝis 18 jaroj oni ekkonatiĝas kun la ekstera mondo, eliras el la limoj de familio kaj lernejo. Esperanto helpas iri eĉ ĝis foraj landoj kaj homoj. Kaj tion en momento, kiam aliaj fremdlingvoj ne jam povas plenumi tiun funkcion, ĉar oni bezonas pluroble tiom da tempo por eklerni ilin, do daŭras plurajn jarojn ĝis uzebla nivelo. Iusence Esperanto pro tio ofte estas kvazaŭ senkonkurenca oferto por junuloj de ĉ. 12 ĝis 15 jaroj. Oni povas supozi, ke la ligiĝo al Esperanto fariĝas tre forta, ĉar ĝuste Esperanto estis la ilo por konatiĝi kun aliaj landoj, kulturoj kaj la homoj tie - kaj ĉar kreiĝis personaj amikoj kaj bonaj konatoj.

Bazaj konvinkoj formiĝas frue

Tria kaŭzo eble estas, ke homoj formas siajn bazajn konvinkojn plej ofte ĝis la dudekkvina aŭ trideka vivojaro. Se ĝis tiam Esperanto ne logis ilin, ili ankaŭ poste kutime ne ŝanĝos sian opinion kaj ne lernos.

Gravas la aĝo - kaj la cetero...

En respondo al demando de Libera Folio, akademiano Katalin Kováts, kiu mem havis la unuan kontakton kun Esperanto jam en la aĝo de ses aŭ sep jaroj, tamen esprimis dubon pri la decida signifo de la aĝo de eklerno:

- Mi ne certas pri la graveco de la aĝo, multe pli kredas en tio, ke influa estas la momento, la cirkonstanco kaj la unuaj impresoj kaj homoj, kiuj peras al ni Esperanton. Tial gravus ke la informado pri Esperanto okazu inde, bele, agrable, ne altrude, por ke ĝi lasu tre pozitivajn memoraĵojn, kiuj iam, en la taŭga momento, ekaktivigas en la homo la deziron, gvidas al decido kaj ekstudo.

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

(La artikolo aperas ankaŭ ĉe Libera Folio)

 

Esperanto instruota al lernejanoj en Italio

2004-07-13

Okazis unua kunsido inter la itala Ministerio pri Klerigado kaj la "Esperanto" Radikala Asocio (ERA) pri eksperimenta instruado de Esperanto al lernejanoj.

La kunveno de la 18a de junio okazis post interkonsento de la ministerio kaj ERA pri la lanĉo de eŭropa eksperimentado pri la internacia lingvo.

Lernu lingvojn pli facile per Esperanto

La eksperimentado celas pruvi la propedeŭtikan rolon de Esperanto. Oni intencas evidentigi, ke la internacia lingvo helpas kaj antaŭhelpas la lernadon de ajna fremda lingvo.

Instruado en bazlernejoj

La projekto koncentriĝos al la unuagradaj lernejoj. Tie al infanoj inter 6 kaj 14 estos instruata Esperanto. Ne nur la lernantoj, sed ankaŭ la instruistoj partoprenos specialan trejnadon, kiu preparas ilin por la instruado.

Projekto gvidata de Esperantistoj

La ĉefa kunordiganto de la projekto estas "Esperanto" Radikala Asocio, kiu zorgos pri la plej multaj kondiĉoj.

 

Esperanto kiel scienca lingvo

2004-07-04

En la ĉeha urbo Dobřichovice apud Prago grupo de Esperanto-parolantoj el diversaj landoj kaj kontinentoj diskutos en novembro pri novaj rezultoj kaj bezonoj de Esperanto en la sciencoj.

La du ĉefaj temoj de la Esperanto-renkontigho konferenco pri "Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko" (AEST) estos "Fake pri Esperanto" kaj "Esperante pri sciencoj". Jam kelkfoje en la antaŭaj konferencoj formiĝis novaj grupetoj pri la ellaboro de vortaro de iu fako aŭ scienco en Esperanto.

[kava-pech]

 

Libera Eŭropa Universitato en Esperanto

2004-05-30

Fine de aŭgusto en Komarno, Slovakio oni inaŭguros Liberan Eŭropian Universitaton Kelemantia - privatan institucion, kiu komence konsistos el kvar fakultatoj; oni instruos en la germana kaj en Esperanto.

La universitato aktive okupiĝos pri internacia kaj interkultura komunikado. La Akademio Internacia de la Sciencoj, AIS San-Marino estos grava organizanto de la nova institucio; la rektora triopo konsistos el la AIS-profesoroj Eva Poláková, Helmar Frank kaj Reinhard Selten, nobelpremiulo pri ekonomiko.

Universitato festas per sesioj

Por festi la inaŭguron okazos du sinsekvaj Someraj Universitataj Semajnoj de la 25-a de aŭgusto ĝis la 8-a de septembro 2004. En tiu tempo okazos kultura programo, gvidataj ekskursoj al la regiono kaj al la proksimaj eŭropaj ĉefurboj, lingvokursoj kaj kerne la scienca programo de SUS 27, la ĉi-jara Sanmarineca Universitata Sesio de AIS.

Laŭ la jamaj aliĝoj SUS 27 estos unu el la plej grandaj aranĝoj de AIS ĝis nun. Pro la riĉa kadra programo ĝi estos interesa ne nur por sciencistoj kaj science interesitaj homoj - AIS invitas ĉeesti tiun eventon kaj konatiĝi kun bela regiono en la koro de Eŭropo.

 

Volapük 125-jariĝas

2004-03-31

Fora parenco de Esperanto, la lingvo Volapük, festas sian 125-jariĝon la 31-an de marto 2004.

Volapük estas lingvo kreita de Johann Martin Schleyer en la 19-a jarcento kaj publikigita en 1879. La uzado de la lingvo jam malkreskis antaŭ la apero de Esperanto en 1887 pro la malfacileco de ĝia uzado. Hodiaŭ nur malmultegaj homoj regas ĝin - oni studas ĝin pro historia interlingvistika intereso.

[NUN]

 

70 titoloj pri la Esperanto-historio de GDR

2004-03-15

Grupo en orienta Germanio kolektis memoraĵojn kaj kreis grandan verkaron pri la Esperanto-historio de la Germana Demokratia Respubliko kaj de la sama regiono antaŭ 1945.

La kolekto konsistas el 70 titoloj de libroj, lumdiskoj kaj videokasedoj. Dum pli ol kvin jaroj kunlaboris entute 35 homoj per unuopaj verkoj. Ralf Kuse ricevis eĉ premion ĉe la konkurso "Belartaj Konkursoj" de la tutmonda Esperanto-asocio, UEA.

[Verda Informilo]

 

Surloka esplorado pri la internacia fenomeno de Esperanto

2004-03-12

Du studentojn sendos la Universitato de Amsterdamo (UVA) ĉi-somere por surloka esplorado pri la internacia fenomeno de Esperanto. La medio de la esplorado estos la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto en Pekino, Ĉinio, kien la studentoj vojaĝos.

La studentoj gajnis la vojaĝon en konkurso. Ili ricevos kreditpoentojn laŭ la kutimaj universitataj reguloj por la esploro.

[NUN]

 

70 partoprenantoj ĉe interlingvistika simpozio

2003-12-12

Danke al subvencioj de la Internacia Esperanto-Instituto (IEI) kaj de la Esperanto Studies Foundation (ESF) la Amsterdama katedro pri interlingvistiko kaj Esperanto organizos sian duan interlingvistikan simpozion en la 16a de decembro. La prelegoj, kiuj okazos en la sidejo de la Instituto Meertens de la Akademio de Sciencoj, estos dediĉitaj ĉefe al aspektoj de natureco de la nederlanda, al la jida kompare kun la nov-hebrea kaj al Esperanto. Ĉi konferencoj kunvenigas profesiulojn, sed estas malfermitaj al ĉiu interesito. Ĉi-jare aliĝis 70 personoj.

Ĉefe pri Esperanto en decembro 2004

Estas planate okazigi la trian, iom jubilean simpozion je la Zamenhofa Tago en 2004 (15. 12.) kaj prioritate trakti Esperantan temon.

 

Esperanto ĉe la universitato Amsterdamo

2003-10-17

Ankaŭ ĉi-semestre en la universitato de Amsterdamo estas kurso pri interlingvistiko kaj Esperanto; la aranĝo estis rekomencita antaŭ unu jaro kaj ĝuas kreskantan intereson ĉe la studentoj. La kurso estas elektofako en la subfakultato pri teoria lingvistiko kaj ĝia partopreno oficiale kalkuliĝas por la studado. Krome la subfakultato proponas staĝostipendion al studento kun lingvoscienca esplortasko dum la UK 2004 en Pekino.

2a Amsterdama Interlingvistika Simpozio

Por la 16a de decembro 2003 oni planas kunlabore kun la Instituto Meertens la duan Amsterdaman Interlingvistikan Simpozion. Nederlandlingve temos pri "Kiel natura estas lingvo?" Pliajn informojn donas Wim Jansen, w.h.jansenuva.nl .

[[NUN, lingvo]

 

© EsperantoLand