Diversajhoj 

1 - 10 | 21 - 30 (62)
 
 

Esperanto-muzeo prenas novan vestaĵon

2005-06-02

Ekde la 1-a de junio Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno estas malfermita por ke ĝi povu ricevi novan, pli modernan kaj pli belan aspekton en la Palaco Mollard, kiu troviĝas en Herrengasse 9.

La remalfermo de la muzeo okazos plej verŝajne iam fine de septembro 2005, kiam oni denove povos rigardi grandan kolekton de esperantaĵoj, sed jam en pli agrabla medio.

[landa-agado]

 

Revuo Esperanto 100 jara

2005-06-01

La numero junio 2005 de la oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), revuo Esperanto, estas jubilea eldono - per ĝi kompletiĝas la unuaj cent jaroj de la revuo. La reta gazeto Libera Folio dediĉas artikolon de la islandano Baldur Ragnarsson al la jubileo.

[nun]

 

Junaj oratoroj konkursos en Vilno

2005-05-23

Ankaŭ dum la jubilea, 90-a Universala Kongreso en Vilno, Litovio okazos oratora konkurso al kiu estas atendataj kandidatiĝoj de junaj oratoroj.

La konkursantoj povas elekti el inter 4 kategorioj, pri kiu la konkursanto devas libere paroli uzante nur memorigajn notojn.

[gazetaraj komunikoj de UEA]

 

Aktivigo de junuloj ekstereŭrope pere de kongreso

2005-05-01

Tutmonda Esperanto Junulara Organizo, TEJO volas aktivigi junulojn kaj junularajn asociojn pere de partopreno en la ĉi jara Internacia Junulara Kongreso en Zakopane, Pollando.

Malferma konkurso por eblaj partoprenantoj

TEJO atendas sinproponon de junuloj, kiuj emas kaj volas labori por la interncia lingvo en sia lando kaj medio por partopreni pere de monsubteno en la IJK.

Donacemuloj serĉataj

Samtepe la asocio serĉas volontulojn, kiuj pere de mondonaco helpas plialtigi la nombron de subtenotaj junuloj.

[tejo-aktuale]

 

De Vieno biciklas junuloj al la kongreso

2005-04-18

Kiel kutime ankaŭ ĉi jare estas aranĝita bicikla karavano al la Internacia Junulara Kongreso. Junuloj biciklas de la aŭstria ĉefurbo, Vieno al la pola urbo Zakopane, kie okazas la internacia aranĝo. La karavano daŭros dum 6 tagoj kaj oni povas bicikla ĉ. 500 kilometrojn kune.

[tejo]

 

Ĝisdataj informoj pri Ĉilio en Esperanto

2005-04-07

Estis lanĉita sendependa, reta revuo en Ĉilio, kiu informas interesiĝantojn pri Ĉilio en Esperanto. En la revuo oni povas oni povas legi plej diversajn informojn pri la lando.

[nun]

 

100 jaroj post la unua Universala-Kongreso

2005-04-05

100 jarojn post la unua Universala-Kongreso serio de jubileaj aranĝoj okazis, okazas kaj okazos en la franca urbeto Boulogne-sur-Mer. La aranĝojn ĉirkaŭas granda intereso.

En Boulogne-sur-Mer okazis la unua Universala Kongreso en 1905. La aranĝo estis granda paŝo por Esperanto, ĉar ankaŭ tie evidentiĝis, ke la internacia lingvo estas vere bone uzebla.

[pluraj kanaloj]

 

Atingoj de la jaro 2004

2005-04-01

Rusia Esperanto Unuiĝo anoncis konkurson por premii la "atingojn" de la jaro 2004. REU disdonas premiojn en 5 kategorioj. Estos premiotaj la esperantisto, esperantaĵo, kantisto, poeto kaj aranĝo de la jaro 2004.

[landa-agado]

 

Esperanto-mondo jam de 1 jaro konsultas la katalogon

2005-03-31

La reta katologo de la Universala Esperanto-Asocio festas sian unuan jubileon. En la katalogo oni povas konsulti multajn eldonaĵojn de Esperantio.

Esperanto - reta libro-mondo

Ne nur UEA havas retan katalogon sed ankaŭ aliaj grandaj servoj en Esperantio, kiel ekz. EsperantoLand.

[pluraj kanaloj]

 

Poŝtkartoj ligu universitatanojn al Esperanto!

2005-03-10

Gvidanto de Esperanto-kurso en la nacia universitato de Kostariko petas parolantojn de Esperanto sendi bildkartojn al la studentoj, ke ili estu iom pli ligitaj ankaŭ persone al la medio de la internacia lingvo. La bildkartoj estos disdonitaj fine de la kurso, tiel ĉiu povos teni personan memoron pri la internacia lingvo.

[landa-agado]

 

© EsperantoLand