Diversajhoj 

21 - 30 | 41 - 50 (62)
 
 

"Volapüg′!" primokas Esperantion

2004-10-31

Ekde antaŭ ne longe estis lanĉita nova interreta, humura gazeto "Volapüg'!", kiu primokas Esperantion. "Volapüg'!" aperas en la reto, oni povas ĝin legi en ĝia retpaĝaro aŭ mendi ĝin senkoste.

 

Premio "Ada Sikorska Fighiera" aljuĝita

2004-10-27

Augusto Casquero el Valencio, Hispanio ricevis la unuan premion "Ada Sikorska Fighiera", kiun ekde ĉi jaro ricevas ĉiam esperantisto, kiu multe kaj jam de longaj jaroj laboras por la disvastigo de la internacia lingvo.

La premio estas disdonita honore al Ada Sikorska Fighiera, kiu laboris dum 35 jaroj en Esperantio. La ricevanto, Augusto Casquero estas elstara kursgvidanto, kiu jam de longaj jaroj instruas sukcese Esperanton. La premio estis transdonita dum la 12-a Internacia E-Semajno de Kulturo kaj Turismo.

[nova sento]

 

Esperanto-placo ne gardis alkon

2004-10-26

Estis mortpafita alko en la Esperanto-placo (Esperantoplatsen) en Gotenburgo, Svedio. La besto eniris en la urbocentron kaj policistoj ne sukcesis ĝin redirektigi al la arbaro. Post longtempa senrezulta provado oni decidis mortpafi la alkon ĝuste sur la Esperanto-placo.

[nun]

 

Junulara volontulo serĉata

2004-10-25

Tutmonda Esperanto-Junulara Organizo serĉas volontulon, kiu emas labori en la Centra Oficoejo de la asocio en Roterdamo.

Volontulo - laborforto por TEJO

La volontula sistemo estas daŭra solvo por bezonata laborforto de TEJO. La volontula servo kutime daŭras dum 8-18 monatoj. La nova volontulo eklaboros en novembro aŭ decembro 2004 en Roterdamo. Tasko de la laboranto estas priservi ĉiutagajn bezonojn de la asocio kaj solvi aktualajn problemojn.

[tejo-aktuale]

 

Kunvenejo de foto-ŝatantoj ankaŭ en Esperanto

2004-10-20

Usona firmao ekde antaŭ ne longe ofertas siajn servojn ankaŭ en Esperanto. Temas pri kunvenejo de homoj, kiuj tre volonte fotas kaj filmas.

La retpaĝaro ofertas al siaj membroj eblon por krei fotoalbumon, lokon por videofilmoj, forumon kaj diversajn aliajn servojn, kiuj amuzigas kaj kunigas personojn, kiuj ŝatas krei fotaĵojn kaj filemtojn. Servoj de la paĝaro estas senkostaj.

[diversaj kanaloj]

 

Katalogo de UEA iĝis internacia referenco pri Esperanto-eldonaĵoj

2004-10-17

La kutimo de vizitantoj de la Katalogo de UEA aldonis plian funkcion al la simpla registrejo de vendeblaj eldonaĵoj de la asocio. Oni uzas la Katalogon kiel referencon por Esperanto-eldonaĵoj.

La nova, kej ne antaŭkalkulita kutimo igas la prizorgantojn ĉe la Universala Esperanto Asocio aldoni novajn enhavojn kaj novajn pli ampleksajn funkcioj al la Katalogo.

[nun]

 

10-jara jubileo de Malferma Tego

2004-10-14

Malferma Tago de Universala Esperanto-Asocio estas tago, kiam esperantistoj povas persone konatiĝi kun la laboro de la mondskala asocio.

Malferma Tago estas organizita la unuan fojon en 1994 en la Centra Oficejo.

En novembro la vizitantoj povos renkonti du renomajn nuntempajn
Esperanto-verkistojn. La hispano Jorge Camacho prezentos du poemarojn el
sia plumo. Lia rusa kolego Mikaelo Bronŝtejn priparolos sian novan
romanon.

[Gazetaraj Komunikoj de UEA]

 

Esperantisto reprezentas Litovion en Nederlando

2004-10-06

Ambasadoro de Litovio en Nederlando estas malnova, litova esperantisto, Romualdas Kalonaitis.

La novam ambasadoro estas tre fama persono en litovio kaj en Esperanto-medio kaj en diplomatio. Li estis dum longa tempo ambasadoro en Svedio kaj ĉe la Eŭropa Unio.

[landa-agado]

 

A. S. Esperanto denove en stadiono

2004-10-05

Nun komenciĝas la ĉampionludoj "Ngiri-Ngiri" en Kongolando. La futbalteamo "A. S. Esperanto" ludas sian unuan ludon kontraŭ "Arsenal".

[landa-agado]

 

Ago-Semajno

2004-10-01

La pola junulara grupo Varsovia Vento tre forte festas la t.n. Ago-Tagon, kiu okazas kutime dum la unua semajno de oktobro.

Polaj junuloj eĉ planas aktivecon ne nur dum unu tago sed dum tuta semajno en la kadroj de la Ago-Semajno, kiun ili organizas ĉi jare en fama turisma loko, Zakopane.

Junuloj planas informi lokulojn kaj turistojn pri la graveco, beleco kaj utileco de la internacia lingvo.

[nun]

 

© EsperantoLand