Esperanto en Ameriko 

1 - 10 (14)
 
 

13 volas malfermi al si la mondon per Esperanto

2004-05-05

Ĉi-jare 13 studentoj enskribiĝis por la Esperanto-kurso en la Universitato de Kosta Riko. Ili volas envolviĝi en la vivon de la tuta mondo per la internacia lingvo.

La studentoj komencis la lernadon en la unua semajno de marto kaj ili finos ĝin la trian semajnon de junio. La studentoj certas, ke post la kurso ili havos sufiĉe da lingvokono por ekhavi internaciajn rilatojn.

 

Muziko kaj ludoj dum instruado de Esperanto

2004-03-13

Jam la 9-an fojon la brazila "Esperanta Kunfratiĝo de Okcidenta Regiono" (EKOR) okazigas trejnadon por Esperanto-instruistoj.

La trejnado okazos la 25-an de aprilo 2004 en Rio de Janeiro, Brazilo. Dum la aranĝo oni enfokusigos ĉefe la instruajn teknikojn por junuloj kaj infanoj. Aparte estos pritaktotaj muziko kaj ludoj kiel rimedoj por la instruado de Esperanto.

 

Esperanto-kurso en brazila revuo

2003-09-18

La brazila revuo "Curso de Idiomas Learning Especial" pri lingvokursoj disvastigas en aldonita lumdisko (kompakta disko) interalie Esperanto-kurson. Temas pri la brazila "Curso de Esperanto", kiun oni povas akiri ankaŭ senpage el la interreto; la elŝutata programaro entenas dudekon da lingvoversioj.

esper-inform

 

"Avo Frosto" lernis Esperanton

2002-09-24

Ekde la nuna jaro "Avo Frosto" en Kanado respondos ankaŭ al esperantlingvaj leteroj.

Tradicie la kanada poŝto zorgas pri tio, ke en la kristnaska periodo leteroj de infanoj al "Avo Frosto" ricevas respondon - ne nur en la landaj lingvoj franca kaj angla, sed ankaŭ en dudeko de pliaj lingvoj. La Esperanto-Societo Kebekia nun atingis, ke oni respondos ankaŭ leterojn en Esperanto. Tio certe ĝojigos tutmonde en esperantlingvaj familioj la chirkaŭ 500 infanojn, kiuj uzas Esperanton hejme kiel gepatran lingvon, kaj pliajn infanojn, kiuj lernis la lingvon en la lernejo, en la libertempo aŭ dum la ferioj.

Manskribitaj leteroj

La kanada poŝto invitas infanojn (kaj junanimulojn) el la tuta mondo. La leteron oni skribu mane, ankaŭ la etuloj, kiuj ankoraŭ lernas skribi; la leteroj direktiĝu al:

AVO FROSTO
NORDA POLUSO
HOH OHO
KANADO - CANADA

Pliajn informojn liveras Avo Frosto, avofrosto@yahoo.ca, kie oni ankaŭ petu respondon, kaze ke perdiĝis letero.

[esper-inform]

 

© EsperantoLand