Esperanto en Azio 

21 - 30 (32)
 
 

La Revolucia Asocio de la Virinoj de Afganio pri la 11a de septembro

2002-09-11

La deklaro de la Revolucia Asocio de la Virinoj de Afganio pri la teroratencoj en Usono de la 11a de septembro 2001 estas nun legebla ankaŭ en Esperanto. Oni planas traduki pliajn dokumentojn de tiu afgana virina asocio en Esperanton.

"Barbara agadaĉo de perforto kaj teruro"

Sub la titolo "La popolo de Afganio havas nenion komunan kun Osama kaj liaj kunkulpuloj" la asocio konsentas kun la tutmonda malakcepto de tiu "barbara agadaĉo de perforto kaj teruro". Oni kritike prijuĝas la pli fruan subtenon de Jehadi kaj Taliban fare de Usono - la Revolucia Asocio de la Virinoj de Afganio substrekas, ke ĝi jam antaŭ la atencoj avertis pri la danĝeroj de tia subteno.

[ret-info]

 

"Pacoazo" en Israelo uzas Esperanton

2002-08-14

Sur la interretaj paĝoj de la vilaĝo "Pacoazo" (Neve Shalom/Wahat as-Salam), en kiu kunvivas judoj kaj palestinanoj, troviĝas ankaŭ kelkpaĝa priskribo en Esperanto. Nuntempe proksimume 50 familioj loĝas en la kooperativa vilaĝo fondita en la 70aj jaroj, kiu troviĝas meze inter Jerusalemo kaj Tel-Avivo/Jaffa.

Komuna infanejo por judoj kaj palestinanoj

La vilaĝo funkciigas infanejon kaj bazan lernejon, Porpacan Lernejon, Gastocentron kaj Centron por Spirita Plureco por meditado kaj preĝoj. En la infanejo kaj la baza lernejo oni prizorgas 250 infanojn, 90procente el la ĉirkaŭaj arabaj kaj judaj komunumoj. La dulingva edukado - la araba kaj la novhebrea estas egalrajtaj - celas la reciprokan respekton de la du kulturoj kaj pacan kunvivadon. La infanprizorgadon, la instruadon kaj la administradon faras samrajte judoj kaj palestinanoj.

Porpaca Lernejo por lerni solvi konfliktojn

La porpaca lernejo ofertas programojn por junuloj kaj plenkreskuloj, dum kiuj judoj kaj palestinanoj kune lernas solvi konfliktojn. ĝis nun ĉirkaŭ 25.000 junuloj partoprenis la programojn, 300 plenkreskuloj ricevis la koncernan trejnadon - multaj el ili nun aktivas en aliaj organizoj. De 1999 en la "Pacoazo" ekzistas esplorcentro, kiu akompanas la laboron de la Porpaca Lernejo kaj esploras la jud-arabajn rilatojn. Oni planas la instaladon de postdiploma studado pri konfliktoj kaj paco. La Porpaca Lernejo ricevis lokan kaj internacian renomon pro siaj atingoj kaj ankaŭ prestiĝajn premiojn.

"Domo de Silento"

La "Domo de Silento" sur apuda montetpinto estas loko de meditado aŭ preĝado por homoj de diversaj kredoj. Tie okazas ankaŭ seminarioj kaj studotagoj pri la rolo de etikaj valoroj en edukado kaj en la antaŭenigo de paco.

Por la partoprenantoj de la edukaj programoj kaj por interesitaj turistoj disponeblas gastocentro kun komfortaj ĉambroj.

Internacia rekono

Sian rekonon pri la laboro de la vilaĝo "Pacoazo" esprimis inter aliaj Shimon Peres, Hillary Clinton, Faisal al-Husseini, Elie Wiesel kaj Chaim Herzog.

En deko da landoj ekzistas Asocioj de Amikoj de la "Pacoazo", kiuj raportas pri la vilaĝo kaj helpas akiri monon por la vastigo de la laboro.

[tejo-aktuale, Pacoazo]

 

© EsperantoLand