Esperanto en Europo 

1 - 10 | 21 - 30 (78)
 
 

Sukcesa 4-a Zamenhofa Matentagmanĝo en Berlino

2012-12-18

auf deutsch

En dimanĉo, 9-a de decembro, kunvenis entute 33 homoj por komune matentagmanĝi en la gastejo "Al Hamra" en la berlina kvartalo "Prenzlauer Berg". Ĉ. dek gastoj estis eksterlandanoj, inkluzive de paro el Finnlando, kiu dum kelkaj tagoj vizitis Berlinon. Ĉeestis ankaŭ pluraj neparolantoj de Esperanto, ĉefe familianoj.

Regis agrabla etoso, dum oni povis ĝui la arab-stilan matentagmanĝan bufedon de la kafejeca gastejo. La kunveno daŭris de la deka horo matene ĝis post la kvara posttagmeze - kelkaj homoj venis frue, aliaj nur malfrue...

La Zamenhofa Matentagmanĝo estas aldono al la tradicia berlina Zamenhofa Festo, kiu ĉi-jare okazos en sabato, 15-a de decembro. La matentagmanĝon organizas la asocio EsperantoLand, nun jam la kvaran fojon.

 

"Pri kio vere temas la voĉdonado en Katalunio?"

2012-11-15

Jen la titolo de teksto, en kiu oni klarigas la fonon de la kataluna manifestacio en la 11-a de septembro kaj de la venontaj elektoj en la 25-a de novembro. Nun haveblas Esperanto-traduko.


La kialoj malantaŭ la baloto de la 25a de novembro kaj ĝia signifo por Katalunio kaj aliloke.


La katalunoj estas vokitaj por voĉdoni la 25an de novembro kaj elekti novan regionan parlamenton, sed tiu baloto ne estas simpla loka evento. Multo dependos de la rezulto kaj ne nur por Katalunio. Kion ajn la katalunoj decidos, tio povas havi longdaŭran efikon por la estonta strukturo de la hispana ŝtato aŭ eĉ por ĝia vivodaŭro. Kaj ankaŭ eblas ne banalaj kromefikoj por la eŭropa projekto.

La internaciaj amaskomunikiloj postsekvas la okazaĵojn en Katalunio kun kreskanta intereso, ĉefe post la manifestacio por sendependiĝo la pasintan 11an de septembro. Tiun tagon 1,5 milionoj da personoj marŝis en Barcelono por elmontri nacian dignon kaj civitan respondecon – oni raportis eĉ ne unu misokazaĵon kaj neniu vitraĵo estis rompita – kaj la mondo subite ekonsciis pri konflikto ne perforta aŭ terorisma sed gvidata de la trankvila forto de malnova nacio.

Jen daŭrigo de la teksto.

 

Forpasis Wim de Smet

2012-03-19

La 10-an de marto en Kalmthout (Belgio) forpasis Wim de Smet, biologo, konata Esperanto-parolanto, aŭtoro kaj redaktoro de kelkaj libroj. Li partoprenis kaj prelegis en pluraj el la unuaj Novjaraj Renkontiĝoj (NR) - en Fürstenberg, Tecklenburg, Frankfurt/Main kaj Trier.

Wim M.A. de Smet naskiĝis en 1932 en Antverpeno. Li studis zoologion, interalie en Italio, Svedio kaj Skotlando, kaj specialiĝis pri cetacoj (balenoj kaj delfenoj). Pri tiuj maraj mamuloj li verkis libron en Esperanto. En la okdekaj kaj naŭdekaj jaroj li estis profesoro en Ruando, Paramaribo, Surinamo kaj Gabono.

Kiel eblas legi en vikipedio pri li, Wim de Smet ellaboris projekton pri "Nova Biologia Nomenklaturo" (NBN), per kiu li celis ordigi la iom kaosan nomenklaturon precipe de zoologio. Verko lia pri NBN ricevis la Premion Pirlot de 1999.

Wim de Smet verkis ankaŭ lernolibron de Esperanto por memlernantoj ("Esperanto snel assimileren") kaj kontribuis al la libro "Universala Esperanto-Asocio en la periodo 1970 - 1980", por kiu li verkis ankaŭ studon.

Li estis afabla kaj malferma homo, kies memoron ni gardos.

[Vikipedio k.a.]

 

Eksperimento pri varbado: Helpu akiri 1000 eŭrojn!

2011-11-04

Germana Esperanto-Asocio (GEA) deziras fariĝi unu el la "mil plej ŝatataj asocioj de Germanio", en interreta voĉdonado. Se tio sukcesos, GEA ricevos 1000 eŭrojn, kiujn ĝi planas doni kiel subvenciojn al orienteŭropanoj por partopreno en internacia Esperanto-renkontiĝo. Tiel oni povas ebligi la subvenciadon de partopreno en Esperanto-renkontiĝo, pere de kelkaj klakoj.

Jen kion necesas fari:

1) Iru al la paĝo de la kampanjo.
2) Klaku al "Stimme abgeben" (doni voĉon).
3) Malfermiĝos nova paĝo! Enmetu vian retpoŝtadreson kaj la kodon, kiun vi vidas! Klaku "Absenden" (Sendu!)
4) Nun vi ricevos retmesaĝon ("Bitte bestätigen") al la retpoŝtadreso, kiun vi enmetis.
En la retmesaĝo aperas du ligiloj. Klaku la unuan kaj vi denove venos al paĝo, kie aperas la butono "Abstimmen". Klaku sur la butonon!
5) Nun la kalkulilo de la voĉoj devus altiĝi je unu. Brile! Multan dankon pro via helpo!

Eblas trifoje voĉdoni!

Por doni pliajn voĉojn al la kampanjo ripetu la tutan aferon. Eblas doni entute 3 voĉojn, de ĉiu retpoŝtuzanto el la tuta mondo (aparte favoraj kondiĉoj por ni Esperanto-parolantoj, ĉu ne?). Iru al la dua ligilo en la retmesaĝo, kiun vi ricevis, kaj ripetu la proceduron. Kaj: Bv. instigi viajn amikojn, konatojn, familianojn. Ĉiu retuzanto de la tuta mondo rajtas voĉdoni, eĉ trifoje! Kaj ne forgesu plusendi tiun ĉi mesaĝon al ĉiuj retlistoj, en kiuj vi membras.

Prefere tuj agu!

Ni havas tempon ĝis la 15-a de novembro 2011, sed prefere ni tuj agu. (Vi ja scias, la plej bona tempo por planti arbon estis antaŭ dudek jaroj; la due plej bona tempo estas nun. Do ne hezitu, sed tuj klaku al la paĝo de la kampanjo!) Mi certas, ke ni sukcesos, se ni ĉiuj streĉos niajn fortojn! Intertempe ankaŭ Libera Folio publikigis raporton pri la temo.

Ĉu ni sukcesos?

(Kial mi estas relative certa, ke ni sukcesos? Nu, ĝis nun GEA ricevis 1981 voĉojn kaj atingis rangon 1256. Jam tre bela rezulto! Por iri de la nuna rango al la rango 1000 necesas ricevi ĉ. 400 voĉojn, vidu la asocion, kiu aktuale havas rangon 1000; ĝi havas nun 2374 voĉojn. Por teni la rangon necesas laŭ la spertoj de la pasintaj tagoj ĉiutage ĉ. 150 voĉoj. Do verŝajne sufiĉos ĉ. 700 voĉoj ĝis la dimanĉa vespero por sukcesi havi rangon mil. Tio signifas, ke en la tuta mondo ni devas kolekti ĉ. 250 homojn, kiuj trifoje voĉdonas; farebla tasko laŭ mi, se ni fortege varbas.)

Eksperimento pri varbado:
Ĉu ripetado helpas?

Kial mi skribis pri "eksperimento pri varbado"? Nu, laŭ mia opinio kaj laŭ tio, kion mi legis en multaj libroj pri varbado, varbado antaŭ ĉio bezonas ripetadon. Mi kredas, ke eblas atingi grandajn sukcesojn, se en la varbado oni ne limiĝas je unu sola alvoko, sed se oni ripetas kaj ripetadas la informon kaj alvokon multfoje, prefere per aldono de ĉiam iomete ŝanĝiĝantaj kaj novaj informoj. Mi ŝatas nun testi tion. Mi proponas, ke ni eksciu, kio okazos, se ni vere forte varbas pri unu difinita celo. Unu avantaĝo en la nuna kampanjo estas, ke ĉiumomente oni povas vidi la jaman rezulton sur paĝo de la kampanjo, kie oni povas tuj voĉdoni. Dua avantaĝo: Per tio ni ĉiuj kune perlaboros subvencion por gastoj en internacia Esperanto-renkontiĝo.

Ripete por Esperanto!

Mi supozas, ke ankaŭ en la kazo de Esperanto tre grava punkto estas la ripetado. Se ni difinas relative malgrandajn celgrupojn, eble dek mil studentoj de universitato, kaj sukcesas informi ilin multfoje, eble dekfoje, pri Esperanto, kun ĉiam novaj argumentoj, ni povas sukcesi varbi kelkajn el ili al Esperanto-kurso. Eble dek el dekmil, ne brile, sed pli multe ol sen forta varbado. Ĉu la temo interesas vin? Nu, eble ĵetu rigardon al mia skizo de varbokampanjo aŭ al la folioj de prelego, kiun mi prezentis antaŭ kelkaj semajnoj en la internacia renkontiĝo Arkones ( jen la pdf-versio).

Sukceson en la nuna kampanjo por akiri mil eŭrojn da subvencio!
Kaj sukceson en via informado kaj varbado por Esperanto-kursoj!
(Kaj, pardonu, ke ripete: Varbado bezonas ripetadon! :-)

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

 

English Forum Switzerland:Cenzuro kontraŭ Esperanto

2011-10-10

auf deutsch

La anglalingva interretejo "English Forum Switzerland" forigis foruman demandon pri Esperanto kaj jam antaŭe komentojn de almenaŭ ses personoj. La koncernaj uzantoj estis daŭre forigitaj.

"Ĉu mi povas uzi Esperanton en Svislando?"

En mardo, 4-a de oktobro, la uzanto nickmcanada demandis: "I am wondering if I can use Esperanto in Switzerland? Is the number of people who speak Esperanto growing?" (Mi demandas min, ĉu mi povas uzi Esperanton en Svislando? Ĉu kreskas la nombro de homoj, kiuj parolas Esperanton?) Sekve venis almenaŭ 25 respondoj, parte kritikaj kontraŭ Esperanto, parte informaj aŭ pozitivaj.

Komentoj kaj diskutfadeno forigitaj

Komentoj de almenaŭ ses uzantoj dum la sekvaj tagoj estis senkomente forigitaj. Por la uzanto ĉiam aperis nur la komuniko "You have been banned for the following reason: Posting unwanted spam. Date the ban will be lifted: Never". (Vi estis forigita pro la sekva kaŭzo: Sendado de nedezirata trudvarvado. Dato, kiam finiĝas la forigo: Neniam.) Dimanĉe nokte la tuta diskutfadeno estis forigita; ĝi nuntempe ankoraŭ troviĝas ĉe Google (serĉo ekzemple: "site:englishforum.ch esperanto language corner").

Anglalingva interreta gazeto "The Local"

La "English Forum Switzerland" funkcias kunlabore kun la interreta gazeto "The Local". Tiu anglalingva gazeto havas naciajn eldonojn por Svedio, Francio, Svislando kaj Germanio; ĝin eldonas la entrepreno "The Local Europe".

Ŝajne oni komprenas Esperanton kiel minacan konkurencon al la angla, la bazo de la komerca modelo de "The Local". Demando pri Esperanto kaj kritikaj komentoj pri ĝi estis ankoraŭ permesataj - informoj kaj pozitivaj komentoj kontraste estis forigitaj.

 

Naĝejo, promenoj kaj multa babilado

2010-05-14

Dekduo da Esperanto-parolantoj el Germanio kaj Belgio partoprenis en la unua renkontiĝo PRINTEMPE, kiu okazis de la 1-a ĝis la 6-a de aprilo rande de la eta vilaĝo Baasem en la Eifel-regiono, sude de Kolonjo.

Fakte nur dek unu homoj vere parolis Esperanton - ĉeestis kvar infanoj, el kiuj la du beboj ĉefe "suĉis Esperante". La tempo agrable pasis per multa babilado, ofta vizitado de la endoma naĝejo, pluraj promenoj kaj ekskurseto al la apuda Kronenburg. Prezentiĝis pluraj prelegoj kun diskuto, interalie pri la glosaro de Karol Piĉ', pri Esperanto en Eŭropa Unio kaj pri Kelmis/Moresnet kaj ĝia historio. Kvankam la renkontiĝo estis relative malgranda, la partoprenantoj multe ĝuis ĝin kaj esperas reveni sekvajare.

La venontjara PRINTEMPE okazos verŝajne en la sama regiono, proksime de Belgio kaj Nederlando, dum pasko kaj ĉirkaŭaj tagoj - supozeble de la 18-a ĝis la 25-a de aprilo 2011.

 

Lingvokonkurso en Germanio ne akceptas Esperanton

2009-11-13

auf deutsch

La germana "Federacia Konkurso pri Fremdlingvoj" ("Bundeswettbewerb Fremdsprachen") ne akceptas Esperanton. Pri tio informis la oficejo de la konkurso. La malakcepto de Esperanto kontraŭas la rete publikigitajn kondiĉojn de la konkurso, laŭ kiuj en la branĉo pri eseoj (" EW Kreativ") povas "partopreni gelernantoj de la klasoj 7 - 10 per mem verkita historio en fremdlingvo laŭ propra elekto". La limdato por aliĝoj estas la 6-a de decembro 2009.

La "Federacia Konkurso pri Fremdlingvoj" estas unu el la projektoj de la asocio "Kleriĝo kaj talento" ("Bildung und Begabung e.V."), kiun funkciigas la "Asocio de Donacantoj por la Germana Scienco" ("Stifterverband für die Deutsche Wissenschaft"). Laŭ la retpaĝo la projektojn subvencias la germana ministerio pri kleriĝo kaj esplorado.

Malakcepta decido de la konsilantaro

En lundo la oficeja gvidanto, Bernhard Sicking, detaligis la decidon al la gvidanto de la berlina asocio EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven: La malakcepto de Esperanto baziĝas je decido de la konsilantaro de la konkurso ne akcepti "artefaritajn lingvojn". Ne haveblis klarigo pri la kaŭzoj.

"Le Monde Diplomatique" en Esperanto

La asocio EsperantoLand sendis al la konkursa oficejo peton pri ŝanĝo de la decido kaj akcepto de Esperanto. En tio EsperantoLand atentigis, ke Esperanto servas al la internacia kultura interŝanĝo, konforme kun la celoj de la lingvokonkurso. Krome la hodiaŭa situacio de Esperanto estis prezentita - informante ekzemple pri la esperantlingvaj paĝoj de Vikipedio, de la ĉina registaro kaj de la gazeto Le Monde Diplomatique.

Esperanto estis dufoje malpermesita en Germanio

La letero demandas ankaŭ pri la kaŭzoj por la malakcepto de Esperanto, atentigante pri tio, ke en Germanio Esperanto estis dufoje subpremita kaj malpermesita - unue en la nazia Germanio de 1933 ĝis 1945, poste en GDR ekde 1949 ĝis al la sesdekaj jaroj. Hitlero jam en la dudekaj jaroj esprimis kontraŭon al Esperanto en sia libro "Mein Kampf" (Mia batalo).

Ĉu diskriminacio kontraŭ lernantoj, kiuj lernas Esperanton?

Plue tekstas en la letero al la konkursa oficejo: "Mi petas ankaŭ kontroli, ĉu kaj kiugrade lernantoj, kiuj lernis Esperanton kaj volas partopreni per Esperanto en la konkurso, estas diskriminaciataj kompare kun aliaj lernantoj."

Akceptita de la kulturministra konferenco

Jam ekde la kvindekaj jaroj Esperanto estas lerneja lingvo akceptata de la germana federacia konferenco de la kulturministroj; oni instruas kaj esploras ĝin ankaŭ en kelkaj universitatoj. En Hungario ĉiujare okazas ĉ. 5000 oficialaj ekzamenoj pri Esperanto.

La muro ĉirkaŭ la fremdlingva konkurso devas fali!

La letero finiĝas per la vortoj: "La berlina muro falis antaŭ dudek jaroj. Estas tempo, ke nun falu ankaŭ la muro, kiun la Federacia Konkurso pri Fremdlingvoj konstruis kontraŭ Esperanto antaŭ tridek jaroj!"

 

Kiom da homoj parolas Esperanton?

2009-05-17

Dum longa tempo oni povis nur malfacile kaj kun granda necerteco respondi al tiu ĉi demando. Sed antaŭ kelkaj jaroj okazis popolnombradoj en Litovio kaj Hungario, ĉe kiuj oni demandis ankaŭ pri la kono de fremdaj lingvoj.

Esperanto-konoj en Eŭropa Unio kaj tutmonde

Se oni surbaze de la rezultoj faras takson por la tuta Eŭropa Unio, oni venas al proksimume 80.000 bis 150.000 personoj en EU, kiuj parolas Esperanton. Por la tuta mondo rezultiĝas la duoblo, ĉ. 160.000 bis 300.000 Esperanto-parolantoj. La takso baziĝas je la laŭlanda distribuo de la membraro de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) en 2001. La malpli alta nombro venas el la litova popolnombrado, la pli alta el la hungara.

La nomitaj nombroj estas takso por la kvanto de tiuj personoj, kiuj ĉe popolnombrada demando pri kono de fremdaj lingvoj nomus ankaŭ Esperanton, kiun ili scias "paroli kaj/aŭ skribi" (tio estis la formulado pri lingvokonoj en Litovio). Personoj, kiuj lernis kaj parolis Esperanton kelkajn jarojn aŭ jardekojn antaŭe, sed ne plu uzas ĝin, verŝajne nur malofte indikos, ke ili scias paroli kaj skribi Esperanton.

Ĉu 200.000 aŭ 2 milionoj?

Estas bone imageble, ke tutmonde 100.000 ĝis 200.000 homoj flue kaj regule parolas Esperanton - dum ekzistas eble dekfoje tiom da homoj, kiuj uzis Esperanton laste antaŭ multaj jaroj aŭ eĉ jardekoj kaj kiuj parolas ĝin nur heziteme. Sidney S. Culbert taksis ĉirkaŭ la jaro 1988 la nombron de tiu dua grupo surbaze de regionaj pridemandadoj je du milionoj; liajn informojn transprenis interalie "The World Almanac" kaj ethnologue.com.

4565 Esperanto-parolantoj en Hungario

Dum la popolnombrado 2001 en Hungario entute 4565 personoj indikis Esperanton kiel regatan fremdlingvon. Per tio Esperanto havis lokon 18 inter ĉiuj fremdlingvoj, kiujn oni regas en Hungario. Se oni komparas nur kun la 23 oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio, tiam Esperanto atingas lokon 12 - malantaŭ la pola kaj ĉeĥa (8626 kaj 4702), sed antaŭ la skandinavaj lingvoj (sume 4502), la greka (3238), la bulgara (2214) aŭ la portugala (1681). La tri baltajn lingvojn (estona, latva kaj litova) parolas sume 153 personoj en Hungario. Inter 100.000 hungaroj ĉ. 45 personoj indikis scipovon de Esperanto.

Laŭ la rezultoj de la popolnombrado la germana estas la plej multe regata fremdlingvo en Hungario kun 1.007.012 personoj. La angla havas kun 997.908 personoj praktike la saman pozicion. Sekvas la hungara (ĉe minoritatoj, 630.849), la rusa (194.449) kaj la franca (115.881). Entute oni kalkulis en Hungario 10.198.315 loĝantojn.

Loko 16 por Esperanto en Litovio

En 2001 en Litovio 844 personoj informis, ke ili scias paroli kaj/aŭ skribi Esperanton. Nia lingvo per tio atingis lokon 16 de la fremdlingvoj; se oni konsideras nur la 23 oficialajn EU-lingvojn, tiam Esperanto ankaŭ en Litovio prenas lokon 12. Tuj antaŭ Esperanto troviĝas la ĉeĥa (947) kaj la dana (858). Poste sekvas ekzemple la norvega (662), la estona (508), la finna (381), la portugala (281), la hungara (246) kaj la rumana (166). Inter 100.000 litovoj 24 personoj informis pri scipovo de Esperanto.

Ĝis 1991 Litovio apartenis al Soveta Unio. Do ne surprizas, ke la duono de la loĝantaro regas la rusan, 2.099.928 personoj. Poste sekvas la angla (589.553), la litova (ĉe naciaj malplimultoj, 355.846), la pola (307.678), la germana (284.896) kaj la franca (67.520). Entute oni kalkulis en Litovio 3.483.972 personojn.

Komunikado inter Hungario kaj Litovio

Surbaze de la nombroj eblas trakti la demandon, kiel litovoj kaj hungaroj povas interparoli. 246 litovoj parolas la hungaran kaj pvas rekte paroli tiulingve kun hungaroj. Inverse ne precize konata nombro de hungaraj civitanoj parolas la litovan; ĉar por la tri baltaj lingvoj oni informis pri entute 153 parolantoj, tiu nombro pri la litova supozeble troviĝas ne tro for de 100 personoj.

Kiu ne apartenas al tiuj lingvosciantoj - kaj ankaŭ ne havas la bonŝancon, ke la interparola partnero lernis la propran lingvon - tiu eble povas fidi je unu de la internacie uzataj lingvoj. Ekzemple 60 % de la litovoj povas paroli kun 2 % de la hungaroj en la rusa, 17 % de la litovoj povas interparoli kun 10 % de la hungaroj en la angla kaj 8 % de la litovoj, kiuj parolas la germanan, trovas en Hungario ĉe 10 % de la loĝantaro partneron por interparoli. Per la franca jam estas multe malpli facile - nur 2 % de la litovoj parolas ĝin kaj nur 1 % de la hungaroj; la hispanan en ambaŭ landoj parolas malpli ol kvarona elcento de la loĝantaro. Oni do povas supozi, ke en la komunikado de la du landoj oni uzas grandparte la anglan kaj iom malpli ofte la germanan.

EU-komisionano pri plurlingveco Orban kontraŭ "Lingua Franca" (ĝenerala komuniklingvo)

Kiel Leonard Orban, komisionano por plurlingveco de la Eŭropa Unio, supozeble komentus tiujn nombrojn? Li varbas por la lernado de fremdaj lingvoj kaj klare kontraŭas unusolan komuniklingvon de EU. En lia forumo pri multlingveco legeblas, ke li "ne havas favoran opinion pri Lingua Franca, estu ĝi Esperanto, la latina aŭ la angla".

Ŝajnas, ke la engaĝiĝo de sinjoro Orban kontraŭ "Lingua Franca" ne estas aparte favorata de la civitanoj: Kiu lernas fremdan lingvon, tiu lernas unuavice tiujn, kiujn li aŭ ŝi povas uzi internacie kiel komunikan lingvon; krome oni lernas ankaŭ la lingvon de najbaroj, kiel montras la du statistikoj. Cetere ankaŭ en la EU-institucioj kiel ekzemple en la Komisiono la angla estas fakte la plej ofte uzata "Lingua Franca" - sendepende de la preferoj de sinjoro Orban.

Esperanto-parolantoj: Mezume 3,3 fremdlingvoj

La plej multaj Esperanto-parolantoj lernas tiun lingvon kiel aldonan lingvon; certe ne tre mirigas, ke laŭ statistikoj el pluraj landoj la Esperanto-parolantoj mezume parolas pli ol tri fremdlingvojn - do aldone al Esperanto temas pri proksimume du internaciaj aŭ najbaraj lingvoj. Laŭ statistiko de la finna edukministerio jam en 1983 nur 14 % de la pridemanditaj Esperanto-parolantoj parolis neniun plian lingvon. Supozeble ekde tiam la kono de fremdlingvoj kreskis.

Ofte pri Esperanto interesiĝas homoj, kiuj jam parolas unu aŭ du fremdlingvojn. Krome Esperanto per la multaj internaciaj kontaktoj favoras la lernadon de pliaj lingvoj. Sekve ne estas vera surprizo, ke la Esperanto-parolantoj kun siaj mezume 3,3 fremdlingvoj verŝajne formas la solan lingvokomunumon, kiu jam delonge trapasis la deklaritan EU-celon, ke ĉiu regu du fremdlingvojn.

Mankas kompareblaj nombroj pri aliaj landoj

Certe estus interese havi similan materialon ankaŭ pri aliaj landoj. Ŝajne Esperanto aperas aldone al la nomitaj landoj nur en la popolnombrado 2006 en Novzelando. Tie oni nombris 123 personojn kiel Esperanto-parolantojn. Sed necesas konsideri, ke la koncerna demando ne faris diferencon inter gepatra kaj fremda lingvoj. Pro tio supozeble multaj demanditoj aldone al sia gepatra lingvo apenaŭ nomis fremdlingvojn.

Eble ankaŭ en aliaj landoj oni demandis pri fremdlingvoj, sed ne publikigis la respondojn rilate al Esperanto; ankaŭ la rezultojn de la litova popolnombrado pri lingvokonoj oni publikigis nur rilate al kelkaj lingvoj en la interreto.

La federacia oficejo pri statistiko de Germanio ne havas similajn datumojn pri la lingvokono de la germana loĝantaro. Ankaŭ demando ĉe Roger Nunn, gazetara respondeculo ĉe la EU-komisionano pri plurlingveco, Leonard Orban, ne liveris pliajn informojn pri la Esperanto-scipovo de la EU-civitanoj.

Aliaj statistikoj pri lingvoj

La datumoj de la du popolnombradoj en EU-landoj komparas Esperanton kun aliaj fremdaj lingvoj, do lernitaj lingvoj. Sekve rezultas iom pli favora pozicio por Esperanto ol ĉe aliaj statistikoj, ekzemple pri la grandeco de la Esperanto-vikipedio, ĝia uzado aŭ la lingvoj en la interreto entute. Ĉe tiuj komparoj oni kunkalkulas la uzadon fare de gepatraj parolantoj kaj lernintoj kune - kaj pro tio Esperanto havas iom pli malfavoran lokon, ĉar ekzistas nur ĉ. 200 bis 2000 Esperanto-denaskuloj, malpli ol 1 % de la Esperanto-parolantoj.

Esperanto-Vikipedio

Nuntempe Esperanto kun siaj ĉ. 114.000 artikeloj havas lokon 22 kompare kun la aliaj vikipedio-versioj. Laŭ la ofteco de la paĝouzado Esperanto havas iomete malpli favoran pozicion, nome proksimume lokon 35. (La superrigardo montras proksimume lokon 50 por "eo.wikipedia", ĉar ĝi listigas ankaŭ projektojn kiel Wikimedia.)

Esperanto-tekstoj en la interreto

Laŭ esploro el la jaro 2000 de Gregory Grefenstette kaj Julien Nioche Esperanto tiutempe en la interreto laŭ la tekstokvanto havis lokon 27 de la lingvoj kun latina skribo; kompare kun ĉiuj lingvoj tio verŝajne signifas proksimume lokon 40.

Impresa progreso de Esperanto dum 122 jaroj

Kelkfoje oni konsideras Esperanton kiel nesukcesan projekton - ĝi "ne akceptiĝis", oni diras. Se oni rigardas la pozicion de Esperanto kompare kun aliaj lingvoj dum la unuaj 122 jaroj post la publikigo de la unua lernolibro en 1887, montriĝas iom alia bildo. Tiam ekzistis nur unu Esperanto-parolanto, Ludoviko Zamenhof mem, kaj Esperanto do estis la plej malgranda inter tiutempe ĉ. 8000 lingvoj. En la daŭro de nur unu jarcento Esperanto atingis - depende de la statistiko - unu el la unuaj 50 lokoj de la internacie uzataj lingvoj de la mondo.

Verŝajne simila progreso de lingvo ne jam okazis en la historio de la homaro. La angla ekzemple kreiĝis antaŭ proksimume 1500 jaroj; 1000 jarojn post sia ekesto ĝi ankoraŭ ne sukcesis forlasi la britajn insulojn.

Esperanto havas econ, kiun ĝi ne devas dividi kun iu ajn alia lingvo: Oni lernis kaj lernas ĝin jam pro la ideo mem kaj pro ĝia brile simpla konstruado. La fakto, ke hodiaŭ en 120 landoj de la mondo troveblas Esperanto-parolantoj, kaj la kreskanta uzado de nia lingvo en la interreto kaj en la muziko, ĉe internaciaj renkontiĝoj kaj en ekstereŭropaj landoj - ĉio ĉi kontribuas al ĝia plua disvastiĝo.

Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand

 

Svisa regiona parlamento petas subtenon por Esperanto

2009-02-19

La parlamento de la svisa kantono Neuchâtel ( Neŭŝatelo) - la tiel nomata Granda Konsilio - petis la registaron de la kantono esplori eblecojn por subteni la agadojn de la regionaj Esperanto-parolantoj. La decido menciis aparte la internacie konatan kulturan Esperanto-Centron (KCE) en La-Chaux-de-Fonds kaj la Centron de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI).

Tion raportis la regiona radio RTN en artikolo pri la decidoj de la Granda Konsilio de Neuchâtel (traduko de la rezolucio).

La propono de Alain Bringolf (Partio de la Laboro), kiun subskribis aldone 27 parlamentanoj, akceptiĝis en la Granda Konsilio per 60 kontraŭ 41 voĉoj. Pri la plua traktado de la iniciato devos zorgi Sylvie Perrinjaquet de la Liberal-Demokrata Partio kaj la departamento pri edukado, kulturo kaj sporto de la "Ŝtata Konsilio", la registaro de Neuchâtel.

 

Saneca konsilado en Anglio kaj Kimrio en Esperanto

2008-10-22

La brita saneca servo "National Health Service" (NHS) ofertas en Anglio kaj Kimrio telefonan konsiladon ankaŭ en Esperanto. La servo "NHS Direct" uzas la lingvoentreprenon "Language Line", kiu zorgas pri interpretado per telefono.

Esperanto estas unu el entute 160 lingvoj, en kiuj civitanoj en Britio povas telefone konsulti la sanecan servon.

La oferto de Esperanto konatiĝis danke al parlamenta demando ( sekva paĝo) de la konservativa parlamentano Mike Penning, kiun respondis la ministro pri saneco Ben Bradshaw. En kelkaj gazetaj artikoloj oni kreis la impreson, ke la interpretado estus multekosta pro la granda kvanto de malmulte uzataj lingvoj; tiurilate oni menciis ankaŭ Esperanton, ekzemple en Telegraph.

La servojn de la interpreta entrepreno "Language Line" uzas ankaŭ kelkaj oficejoj de la brita polico, pro kio supozeble ankaŭ tie Esperanto estas uzebla lingvo.

 

© EsperantoLand