Esperanto en Europo 

31 - 40 | 51 - 60 (78)
 
 

Ministerio subtenas italian kongreson

2004-12-03

Itala Ministerio pri Kulturaj Havaĵoj kaj Agadoj patronas Universalan Kongreson de Esperanto en Florenco, Italio, kiu okazos en 2006. La kongrso jam havas propran retpaĝaron, kie oni povas informiĝi pri la stato de la agadoj.

[Informitale]

 

60 000 lidoj por la Universala Kongreso de Litovio

2004-11-10

Litova registaro decidis doni 60 000 lidojn, ĉirkaŭ 17 400 eurojn al Litova Esperanto-Asocio por helpi la organizadon de la Universala Kongreso de Esperanto en 2005.

Litovia registaro de tempo al tempo helpas la Esperanto-asocion per mondonacoj por organizi UK-n venontjare.

[landa-agado]

 

Plej granda biblioteko de Litovio atendas Esperanto-librojn

2004-11-05

"Lietuvos nacionaline Martyno Mazvydo biblioteka", la plej granda biblioteko en Litovio pretas akcepti Esperanto-librojn por establi Esperanto-kolekton.

Litova Esperanto-Asocio donacas po unu ekzemplero el ĉiuj siaj eldonaĵoj al la biblioteko, kiu situas en Vilnius, la ĉefurbo de Litovio ĉefe pro tio, ĉar ne ekzistas publika Esperanto-kolekto en la urbo kaj litovaj esperantistoj pensas, ke legeblo de libroj estas grava por kontentigi bezonojn de esperantistoj.

[landa-agado]

 

Brusela komunikadcentro vastigas la kampanjon

2004-10-07

La Brusela Komunikadcentreo de Eŭropa Esperanto Unio vastigas sian kampanjon kaj fokusiĝas al politikistoj, kiuj kontraŭas Esperanton.

Fokuso: defendo de lingva diverseco

La ĉefa karaktero de la nova, pli vasta kampanjo estas, ke oni komencu la alproksimiĝon per informoj pri defendo de lingva diverseco kaj lingvaj rajtoj, en la nomo de lingvodefendaj grupoj kaj ne de Esperanto-societoj.

[pluraj kanaloj]

 

284 personoj kunvenis el EU

2004-10-02

La 6-an kongreson de Eŭropa Esperanto-Unio, EEU partoprenis 284 homoj el 24 landoj de la Eŭropa Unio.

Unu el la plej gravaj rezultoj de la aranĝo estas, ke esperantistaro vokis eŭroparlamentanojn fondi interpartian grupon pri egalaj lingvaj rajtoj kaj lingva egalceo.

[nun]

 

Esperantistoj de EU kunvenis

2004-08-30

284 personoj kunvenis el 24 landoj dum la Eŭrop-Unia Esperanto-Kongreso en Bilbao, Hispanio. La ĉi jara kongreso estis la 6-a, kiun organizis Eŭropa Esperanto-Unio por helpi la organizadon de la Eŭrop-Unia Esperanto-agado.

[landa-agado]

 

Rektoroj el novaj EU-landoj instigas enkondukon de Esperanto

2004-08-26

Konferenco de orienteŭropaj universitataj rektoroj instigis eŭropajn universitatojn enkonduki la instruadon de Esperanto kaj disvastigi ties aplikon en diversaj kampoj de la vivo. La Konferenco de rektoroj el la dek novaj membroŝtatoj de Eŭropa Unio faris tiun rezolucio okaze de kunveno en Lublino, Pollando, fine de aprilo 2004.

La rektoroj invitas ankaŭ aliajn landojn kaj universitatojn aliĝi al la rezolucio.

[universitato]

 

Pri 4 partoj Litovio en Esperanto

2004-08-25

Litova Turisma Fondaĵo aperigis 16-paĝajn, kolorajn faldfoliojn pri sudorienta, sudokcidenta, nordorienta kaj nordokcidenta Litovio en po 2000 ekzempleroj en Esperanto.

La eldonaĵo estis preparita tuj antaŭ la Universala Kongreso en Pekino, por ke ĝi povu helpi inviti partoprenantojn por la venontjara kongreso en Litovio.

[esper-inform]

 

Litova prezidento havas konsilantinon esperantiston

2004-08-17

Konsilantino pri ekonomia strategio Nijole Zambaite de la nova ŝtatprezidento de Litovio Valdas Adamkus estas esperantistino.

Nijole Zambaite flue parolas Esperanton kaj bone konas la litovian Esperanto-movadon. Ŝi aktivis dum 10 jaroj en Vilniusa Esperanto-Junulara Klubo inter 1970 kaj 1980.

[landa-agado]

 

Esperanto-legejo en Vilnius tre sukcesas

2004-08-16

Esperanto-legejo de la biblioteko de vilniusa universitato en Litovio havas pli ol 100 titolojn da Esperanto-libroj, kiuj parte estas en la litova kaj temas pri Esperanto kaj parte estas Esperantlingvaj kulturaĵoj.

Estontaj instruistoj elektas Esperanton

En la universitato multaj studas ankaŭ Esperanton, kiel elekteblan studobjekton. Inter la Esperanto-studentoj la plimulto estas estontaj litoviaj instruistoj.

La biblioteko daŭre atendas helpon de esperantistoj kaj Esperanto-asocioj por kontentigi la ĉiam kreskantan legemon de la studentoj.

[tejo]

 

© EsperantoLand