Faka Aplikado 

1 - 10 | 21 - 30 (74)
 
 

Prezento de la budapeŝta ĉielo en Esperanto

2005-08-17

Enkadre de la programo de Internacia Junulara Semajno en Hungario - post multjara paŭzo - la 10-an de aŭgusto denove estis Esperantlingva prezento en la Budapeŝta Planetario.

La "esperantigita" programo temis pri la vidindaĵoj kaj konstelacioj, videblaj en la budapeŝta nokta ĉielo.

[pluraj kanaloj]

 

Esperanto-firmao en Tajlando

2005-08-13

Estis fondita MondEtur, Esperanto-firmao en Tajlando, kiu celas komerci pere de la internacia lingvo en kaj el Tajlando. En la azia lando Esperanto estas tute ne konata, pro tio la entrepreno celas montri ankaŭ tion, ke per la internacia lingvo oni povas trovi bonajn komercajn eblojn.

[esper-inform]

 

Esperanto - rekorda lingvo

2005-08-07

Laŭ la internacia Guiness Instituto Esperanto tenas la rekordon de "la lingvo kun malplej multaj ne-regulaj verboj".

La fama instituto informas, ke la Internacia Lingvo mondskale tenas la rekordon jam ekde 1887.

[Retpaĝaro de Guiness]

 

Esperanto - pontolingvo por ĝemeliĝo de institutoj

2005-08-01

En junio 2005 Mongola Instituto pri Sociaj Sciencoj kaj Ĉina Instituto pri Eksteraj Aferoj kaj Ekonomio subskribis kontakton pri ĝemeliĝo kaj estonta kunlaboro. La kontrakto estis verkita kaj subskribita en tri lingvoj: ĉina, mongola kaj Esperanto.

[diversaj kanaloj]

 

EP-ano por Esperanto

2005-07-08

La pola Eŭropa Parlamentano, Margareta Handzlik vizitis s-ron Jan Figel, membro de Eŭropa Komisio pri edukado kaj kulturo, la 5-an de julio. Dum la renkonto estis traktita ĉefe Esperanto, kiel solvo savi multlingvismon.

Jan Figel tre ekinteresiĝis pri la internacia lingvo, kiel ilo por plifaciligi lernadon de fremdaj lingvoj.

[gazetaraj komunikoj de UEA]

 

Perkomputila tradukhelpilo en Esperanto

2005-06-29

La senpaga tradukhelpilo-programo OmegaT jam atingeblas ankaŭ en Esperanto. Ne nur la surfaco de la programo estas tradukita al la internacia lingvo sed ankaŭ ĝia manlibro kaj helpo.

[tradukado]

 

Litova, turisma gvidlibro en Esperanto

2005-06-27

Antaŭ ne longe aperis "Vilnius kaj Trakai - Gvidlibro" en Litovio. La eldonaĵo konsistas el 80 paĝoj kaj estas plene tradukita al la internacia lingvo.

En la libro oni torivas historiajn kaj aktualajn informojn pri la nuna ĉefurbo Vilnius kaj pri la iama ĉefurbo Trakai.

[esper-inform]

 

Retgrupo por revivigi ŝakligon

2005-06-22

Estis fondita reta diskutgrupo por revivigi Esperantan Ŝak-Ligon Internacian, EŜLI. Ĉiuj interesiĝantoj estas bonveno en la retlisto.

[esper-inform]

 

Andersen en Esperanto

2005-06-19

La 200-jaran naskiĝ-datrevenon de la dana fabelisto, Hans Christian Andersen festas danaj Esperantistoj publikigante retpaĝaron pri la artisto, kiu krom esperantlingvaj artikoloj kaj informoj enhavas Esperanto-tradukojn de liaj fabeloj.

[nun]

 

25 000 artikoloj en Esperanto

2005-06-14

La Esperanto-versio de la libera, reta enciklopedio Vikipedio atingis la 25 000-an artikolon. La enciklopedio enhavas informojn pri la plej diversaj aferoj de la mondo. Ajna persono povas libere modifi kaj pliriĉigi la artikolaron.

[nun]

 

© EsperantoLand