Faka Aplikado 

11 - 20 | 31 - 40 (74)
 
 

Muzika forumo en Esperanto

2005-06-12

La forumo de la muzika retejo de la eldonejo "Madir Muzik" konsulteblas ankaŭ en Esperanto. Oni povas en ĝi skribi ankaŭ internacilingve. La eldonejo planas eldoni lumdiskon kun esperantaĵoj en la estonto.

[nun]

 

Retmesaĝa servo startos ankaŭ Esperante

2005-05-30

Jam pretas la Esperanto-versio de la retmesaĝa servo GMail de Google. Oni povos uzi la servon en la internacia lingvo tuj, kiam finiĝos la testo-periodo.

[esper-inform]

 

Retpaĝaro de pentristo en Esperanto

2005-05-27

Konata ĉina pentristo, s-ro Xien havas informas pri sia verkaro pere de sia retpaĝaro en du lingvoj; en la ĉina kaj en Esperanto. La retpaĝaro havas tre interesan kaj belan enhavon.

[nun]

 

Ĉina Universitato informas en Esperanto

2005-04-24

La retpaĝaro de Ĉina Universitato de Fremdaj Aferoj kaj Ekonomio en Pekino ofertas informojn kaj informas pri si ankaŭ en Esperanto.

La retpaĝaro ofertas ne nur simplajn informojn pri la universitato, sed ĝi enhavas proprajn angulojn por aktualaj informoj, forumo kaj por Esperanto-novaĵoj.

Ĝojiga estas la uzo de Esperanto en la paĝoj, ĉar krom la internacia lingvo estas uzataj nur tri aliaj: ĉina, angla kaj japana.

[nun]

 

Ĝisdate pri Vatikano en Esperanto

2005-04-20

En la retpaĝaro de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, IKUE ekde kelkaj semajnoj troviĝas ĉiam ĝisdataj informoj pri la vatikanaj okazaĵoj en Esperanto.

Vizitantoj de la retpaĝaro povis sekvi la okazaĵojn post tre mallonga tempo en la internacia lingvo. Notinda estas la vasta aro de informoj pri ĉiuj temoj.

[diversaj kanaloj]

 

Esperanto - tradukilo por la infana diplomatio

2005-04-13

Vicprezidantino de la kroata registaro kaj ministrino pri familoj, Jadranka Kosor, aĉetis la orginalan, kroatan infalibron "Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapic" por japanaj infanoj, kiu estis tradukita al la japana pere de Esperanto.

[landa-agado]

 

Filozofio pri Esperanto en la reto

2005-03-30

Filozofiemaj esperantistoj fondis retliston por filozofii pri la internacia lingvo. La reta grupo estas malfermita por ĉiuj interesiĝantoj.

[nun]

 

Esperanto-biblioteko ekde la 80-aj jaroj

2005-03-11

Ĉe la retpaĝaro de la Universala Esperanto-Asocio akireblas la preskaŭ plena listo de Esperantlingva faka bibliografio.

Laŭ la prioritatoj de UEA kaj de pluraj E-organizoj faka aplikado de la internacia lingvo estas unu el inter plej gravaj manieroj por pruvi la kapablojn de Esperanto. La liston ĉiu ajn povas konsulti ĉe la retpaĝaro de UEA.

[pluraj kanaloj]

 

Vojo al stabila internacia paco per Esperanto?

 

Kuirideoj de la reto per Esperanto

2005-02-26

Esits lanĉita nova, interreta, libere uzebla kuirlibro en Esperanto. La kurilibro troviĝas inter la vikilibroj, kiuj estas ne nur libere legeblaj, sed ajna persono povas kontribui, pliriĉigi la libron.

[nun]

 

© EsperantoLand