Komputilo/Interreto 

11 - 20 | 31 - 40 (52)
 
 

25 000 artikoloj en Esperanto

2005-06-14

La Esperanto-versio de la libera, reta enciklopedio Vikipedio atingis la 25 000-an artikolon. La enciklopedio enhavas informojn pri la plej diversaj aferoj de la mondo. Ajna persono povas libere modifi kaj pliriĉigi la artikolaron.

[nun]

 

Novaĵoj el Ĉilio

2005-06-02

La esperantlingva retgazeto "Ĉilia Aero" publikigas de kelkaj monatoj novaĵojn el Ĉilio en Esperanto. La gazeto ĝis nun raportis interalie pri aidoso-testoj por kreditpetantoj ĉe bankoj, mortintaj cignoj pro celulozo-fabrikoj proksime de Valdivja kaj pri ĉiutaga veturado al lernejo per boateto.

 

Pli ol milionoj da vizitoj jare ĉe sveda E-retejo

2005-04-02

La retpaĝaro de Sveda Esperanto-Federacio baldaŭ atingas la 7 000 000-an viziton. La nombro signifas, ke oni vizitas la retpaĝaron ĉ. miliono foje dum jaro. De jaro al jaro kreskas la nombro de vizitantoj, jam en 2004 ĝi superis la milionon.

[nun]

 

Esperanto-mondo jam de 1 jaro konsultas la katalogon

2005-03-31

La reta katologo de la Universala Esperanto-Asocio festas sian unuan jubileon. En la katalogo oni povas konsulti multajn eldonaĵojn de Esperantio.

Esperanto - reta libro-mondo

Ne nur UEA havas retan katalogon sed ankaŭ aliaj grandaj servoj en Esperantio, kiel ekz. EsperantoLand.

[pluraj kanaloj]

 

Kuba Novaĵagentejo uzas Esperanton

2005-03-22

Antaŭ kelkaj tagoj la Kuba Informa Agentejo (AIN) komencis oferti ankaŭ esperantlingvajn novaĵojn sur siaj interretaj paĝoj. Krom en Esperanto la agentejo ofertas siajn novaĵojn en la lingvoj hispana, portugala, franca kaj angla.

En la Esperanto-paĝaro de la kubaj paĝoj oni povas legi ekzemple la opinion de la UN-raportanto pri Nutrado, Jean Ziegler, pri la usona blokado kontraŭ Kubo. La novaĵagentejo raportas ankaŭ pri deklaro de intelektuloj el diversaj landoj, kiuj subskribis alvokon kontraŭ la "usona agreso" kontraŭ Kubo.

Ekde la ĉefpaĝoj de la "Agencia de Información Nacional" (AIN), www.ain.cu oni atingas la Esperanto-paĝojn per klako al la verda Esperanto-flago supre dekstre.

[ret-info]

 

"Kurso de Esperanto" eble baldaŭ por Makintoŝo

2005-02-25

La brazila, senpaga lernoprogramo por Esperanto, "Kurso de Esperanto", estas jam delonge uzebla por Vindozo kaj Linukso. Nun oni planas krei version uzeblan per Makintoŝo.

Kiu pretas programi por Makintoŝo?

La autoro de "Kurso de Esperanto", Carlos Pereira, petas helpon kaj kunlaboron de tiuj, kiuj scipovas krei programojn por MacOs. "Tiu helpo au kunlaboro ĉefe konsistos el la 'traduko' (rekodigo) de jam ekzistanta kodaro lau Delfio (Delphi) au Kilikso (Kylix) kaj la koncerna testado. Ĉar temas pri senpage elŝutebla programo, mi neniom povas pagi al tiu helponto, do tio estos voluntula laboro, kies krediton mi tre alte tenos en la kurso mem kaj en la retejo www.kurso.com.br ". Interesitoj bonvolu kontakti al Carlos Pereira per karlocursodeesperanto.com.br .

[landa-agado]

 

Junuloj kontraŭ spamado

2005-02-07

Tutmonda Esperanto-Junulara Organizo, TEJO ekfunkciigas komisionon, kies tasko estas eltorvi jurajn kaj teknikajn solvojn kontraŭ spamado en junularaj retlistoj. La komisiono planas ankaŭ verki artikolon pri Spamado.

Pasporta Servo - fonto por spamado

Ĉefpunkto de la onta artikolo certe estos, ke multaj homoj misuzas Pasportan Servon, la eldonaĵon pri esperantistaj gastigantoj tutmonde, por gajni retadresojn por spamada aktiveco.

[tejo]

 

Reta enciklopedio estas la plej populara Esperanto-paĝo

2005-01-18

Vikipedio, la libera, reta enciklopedio estis la plej vizitata retpaĝaro en la jaro 2004. Esperantistoj serĉadis en la granda datumaro averaĝe 3000 foje tage. Tiu vizitnombro estas pli ol la kvarablo kompare al la retpaĝaro de la Universala Esperanto-Asocio.

[libera-folio]

 

10 000 uzantoj de "Lernu!"

2004-11-01

La 7-an de oktobro enregistris sin la 10 000-a uzanto ĉe lernu.net, la Esperanto-instrua servo. "Lernu!" ofertas krom la lecionoj diversajn servojn, kiuj estas tre uzeblaj por Esperanto-lernantoj.

[pluraj kanaloj]

 

OpenOffice.org en Esperanto en 2005

2004-10-30

Grupo de tradukantoj planas, ke iom post la apero de la programpakaĵo OpenOffice.org ĝi estos lanĉita ankaŭ en Esperanto. Laŭ la planoj kelkajn monatojn post la apero de la angla versio ĝi estos elŝutebla ankaŭ en la internacia lingvo.

OpenOffice.org estas libere uzebla oficejo programpakaĵo, kiu enhavas ĉiujn gravajn funkciojn, kiuj estas bezonataj por laboreja kaj hejma redaktado, administrado k.s.

La programo jam de longe havas Esperanto-projekton, sed la tradukenda materialo estas tre vasta. La projekto jam ekde ne longe havas propran retpaĝaron.

La tradukista teamo atendas ĉies aliĝon, kiu volas aktiva partopreni en la esperantigo de la programo.

[tejo echei]

 

© EsperantoLand