Komputilo/Interreto 

21 - 30 | 41 - 50 (52)
 
 

Junuloj renovigas sian retpaĝaron per helpo de publiko

2004-10-19

Tutmonda Esperanto-Junulara Organizo planas renovigi sian retpaĝaron por ke ĝi estu vere juneca kaj vivanta. La teamo de la retpaĝaro atendas la proponopjn kaj rimarkojn de la vizitantoj ĉe aparta forumo.

[tejo-aktuale]

 

Voĉaj klubkunvenoj en la reto

2004-09-30

La brazila societo, Kultura Kooperativo Esperantista, KKE jam de pli ol unu jaro okazigas retajn kunvenojn per reta voĉbabililo. Ekde antaŭ ne longe oni povas partopreni ankaŭ diversajn prelegojn kaj diskutojn.

Dum la lasta klubkunveno oni povis sekvi prelegon pri perspektivoj de komputiltekniko en la internacia lingvo. Post la prelego aŭskultantoj el la tuta mondo povis interŝanĝi siajn opiniojn pri la temo.

[nun]

 

Esperanto-kultura retpaĝaro

2004-09-07

"Cezarkulturo" estas retpaĝaro de germana esperanto-parolanto, en kiu oni povas informiĝi pri diversaj kulturaĵoj.

"Kultura ĉielarko"

En la retpaĝaro de "Cezarkulturo" oni trovas pecetojn de la germana, monda kaj Esperanto-kulturo. Temas pri diversspeca enkonduko por ĉiuj, kiuj deziras pliprofundiĝi en ĝuo de kulturaĵoj per la internacia lingvo.

Grandega paĝo - longega ŝarĝotempo

Bedaŭrinde jam la ĉefpaĝo de "Cezarkulturo" entenas ĉirkaŭ 280 bildojn kaj bildetojn - multajn en la menuo - kun sume ĉ. 900 kilobajtoj kaj tial por la plej multaj uzantoj la paĝoprezentado daŭras multe pli ol minuton. Ankaŭ la ceteraj paĝoj entenas multegajn bildojn kaj bezonas simile multan tempon.

 

Studenta retpaĝaro de brazila universitato en Esperanto

2004-08-23

Gestudentoj de la Fakultato pri Komunikado ĉe Katolika Universitato en Rio de Janeiro elpensis kaj faris retpaĝaron, kiun oni povas legi en tri
lingvoj: portugala, angla kaj Esperanto.

La target="_blank">retpaĝaro celas estis komuna tribuno por ĉiuj.

[nun]

 

XML, leksikografio, terminologio, Esperanto

2004-08-11

Kadre de la programo Terminologia Forumo dum la Universala Kongreso en Pekino (Ĉinio) okazis prelego pri la interreta lingvo XML. Dum la prelego kaj forumo estis akcentita la ebla rolo de XML en la projekto Reta Vortaro.

[terminologio-l]

 

40-procenta kresko de "Esperanto" ĉe Google

2004-06-29

Se oni entajpas la serĉvorton "Esperanto" ĉe Google, oni ricevas indikon pri nuntempe inter 1,1 kaj 1,26 milionoj da paĝoj laŭ la diverslandaj paĝaroj de Google. En la pasintjara aprilo la sama nombro estis proksimume 750.000 paĝoj. Tiurilate Esperanto do kreskis per 40 ĝis 50 procentoj en unu jaro.

Paĝoj en kaj pri Esperanto

Al la kresko kontribuas pluraj faktoroj - unuflanke plimultiĝas la esperantlingvaj paĝoj kaj aliflanke la paĝoj, kiuj mencias Esperanton. Krome la kresko estas parto de ĝenerala progreso de la interreto kaj eble ankaŭ de la traserĉado de la reto pere de serĉmaŝinoj.

Esperantujo progresas

La ĉirkaŭ 40procenta kresko de la paĝoj indikitaj de Google rilate al Esperanto signifas imponan progreson de Esperantujo.

 

50 000 interesiĝantoj pri lingvoj

2004-05-07

Dum la pasinta jaro la retopaĝaron "Lingva Prismo" vizitis 50 000 personoj, kiuj interesiĝis pri informoj rilate lingvojn.

"Lingva Prismo" estas retpaĝaro, kiu enhavas diversajn informojn pri plej diversaj kaj ekzotikaj lingvoj kaj pri ilia uzado. Ĝi estas prezentata krome en Esperanto en la franca, angla, germana, rusa, pola kaj finna lingvoj.

 

Skribu malferman reto-taglibron en Ĉinio

2004-05-03

Grupo de ĉinaj esperantistoj ofertas al vi malferman, interretan taglibron, kiu aperas plene en Esperanto.

Malfermu vian mondon al la mondo!

La malferma taglibro estas interesa maniero esprimi sin en la internacia lingvo por artemuloj kaj ankaŭ por lernantoj.

[nun]

 

Radio-Esperanto dum 24 horoj

2004-04-23

En la interreto funkcias esperantlingva radiostacio "Radio Esperanto", kiu elsendas sian programon 24 horojn ĉiutage.

La programo de la stacio konsistas preskaŭ komplete el Esperanto-muzikaĵoj. Por komencantoj la stacio estas bona vojo por konatiĝi kun la esperantlingva muzika kulturo.

La stacio dissendas sian programon en la formatoj ogg kaj mp3 laŭ elekto de la vizitanto - la ofertata muziko estas malsama.

 

Programaro en Esperanto

2004-04-04

Universala Esperanto-Asocio unuan fojon en sia historio subtenas informadikan projekton donante monon. Temas pri la Esperantigo de la senpage distribuata programo OpenOffice.

Permona subteno ne solvas ĉion. La kunordigantoj de la tradukado nun serĉas volontulojn por kunlabori. Traduki ampleksan programaron, kiel Openoffice.org estas grandega tasko, kiu formanĝas laboron de multaj homoj.

[UEA]

 

© EsperantoLand