Lingvopolitiko 

1 - 10 | 21 - 30 (40)
 
 

Kiom da homoj parolas Esperanton?

2009-05-17

Dum longa tempo oni povis nur malfacile kaj kun granda necerteco respondi al tiu ĉi demando. Sed antaŭ kelkaj jaroj okazis popolnombradoj en Litovio kaj Hungario, ĉe kiuj oni demandis ankaŭ pri la kono de fremdaj lingvoj.

Esperanto-konoj en Eŭropa Unio kaj tutmonde

Se oni surbaze de la rezultoj faras takson por la tuta Eŭropa Unio, oni venas al proksimume 80.000 bis 150.000 personoj en EU, kiuj parolas Esperanton. Por la tuta mondo rezultiĝas la duoblo, ĉ. 160.000 bis 300.000 Esperanto-parolantoj. La takso baziĝas je la laŭlanda distribuo de la membraro de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) en 2001. La malpli alta nombro venas el la litova popolnombrado, la pli alta el la hungara.

La nomitaj nombroj estas takso por la kvanto de tiuj personoj, kiuj ĉe popolnombrada demando pri kono de fremdaj lingvoj nomus ankaŭ Esperanton, kiun ili scias "paroli kaj/aŭ skribi" (tio estis la formulado pri lingvokonoj en Litovio). Personoj, kiuj lernis kaj parolis Esperanton kelkajn jarojn aŭ jardekojn antaŭe, sed ne plu uzas ĝin, verŝajne nur malofte indikos, ke ili scias paroli kaj skribi Esperanton.

Ĉu 200.000 aŭ 2 milionoj?

Estas bone imageble, ke tutmonde 100.000 ĝis 200.000 homoj flue kaj regule parolas Esperanton - dum ekzistas eble dekfoje tiom da homoj, kiuj uzis Esperanton laste antaŭ multaj jaroj aŭ eĉ jardekoj kaj kiuj parolas ĝin nur heziteme. Sidney S. Culbert taksis ĉirkaŭ la jaro 1988 la nombron de tiu dua grupo surbaze de regionaj pridemandadoj je du milionoj; liajn informojn transprenis interalie "The World Almanac" kaj ethnologue.com.

4565 Esperanto-parolantoj en Hungario

Dum la popolnombrado 2001 en Hungario entute 4565 personoj indikis Esperanton kiel regatan fremdlingvon. Per tio Esperanto havis lokon 18 inter ĉiuj fremdlingvoj, kiujn oni regas en Hungario. Se oni komparas nur kun la 23 oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio, tiam Esperanto atingas lokon 12 - malantaŭ la pola kaj ĉeĥa (8626 kaj 4702), sed antaŭ la skandinavaj lingvoj (sume 4502), la greka (3238), la bulgara (2214) aŭ la portugala (1681). La tri baltajn lingvojn (estona, latva kaj litova) parolas sume 153 personoj en Hungario. Inter 100.000 hungaroj ĉ. 45 personoj indikis scipovon de Esperanto.

Laŭ la rezultoj de la popolnombrado la germana estas la plej multe regata fremdlingvo en Hungario kun 1.007.012 personoj. La angla havas kun 997.908 personoj praktike la saman pozicion. Sekvas la hungara (ĉe minoritatoj, 630.849), la rusa (194.449) kaj la franca (115.881). Entute oni kalkulis en Hungario 10.198.315 loĝantojn.

Loko 16 por Esperanto en Litovio

En 2001 en Litovio 844 personoj informis, ke ili scias paroli kaj/aŭ skribi Esperanton. Nia lingvo per tio atingis lokon 16 de la fremdlingvoj; se oni konsideras nur la 23 oficialajn EU-lingvojn, tiam Esperanto ankaŭ en Litovio prenas lokon 12. Tuj antaŭ Esperanto troviĝas la ĉeĥa (947) kaj la dana (858). Poste sekvas ekzemple la norvega (662), la estona (508), la finna (381), la portugala (281), la hungara (246) kaj la rumana (166). Inter 100.000 litovoj 24 personoj informis pri scipovo de Esperanto.

Ĝis 1991 Litovio apartenis al Soveta Unio. Do ne surprizas, ke la duono de la loĝantaro regas la rusan, 2.099.928 personoj. Poste sekvas la angla (589.553), la litova (ĉe naciaj malplimultoj, 355.846), la pola (307.678), la germana (284.896) kaj la franca (67.520). Entute oni kalkulis en Litovio 3.483.972 personojn.

Komunikado inter Hungario kaj Litovio

Surbaze de la nombroj eblas trakti la demandon, kiel litovoj kaj hungaroj povas interparoli. 246 litovoj parolas la hungaran kaj pvas rekte paroli tiulingve kun hungaroj. Inverse ne precize konata nombro de hungaraj civitanoj parolas la litovan; ĉar por la tri baltaj lingvoj oni informis pri entute 153 parolantoj, tiu nombro pri la litova supozeble troviĝas ne tro for de 100 personoj.

Kiu ne apartenas al tiuj lingvosciantoj - kaj ankaŭ ne havas la bonŝancon, ke la interparola partnero lernis la propran lingvon - tiu eble povas fidi je unu de la internacie uzataj lingvoj. Ekzemple 60 % de la litovoj povas paroli kun 2 % de la hungaroj en la rusa, 17 % de la litovoj povas interparoli kun 10 % de la hungaroj en la angla kaj 8 % de la litovoj, kiuj parolas la germanan, trovas en Hungario ĉe 10 % de la loĝantaro partneron por interparoli. Per la franca jam estas multe malpli facile - nur 2 % de la litovoj parolas ĝin kaj nur 1 % de la hungaroj; la hispanan en ambaŭ landoj parolas malpli ol kvarona elcento de la loĝantaro. Oni do povas supozi, ke en la komunikado de la du landoj oni uzas grandparte la anglan kaj iom malpli ofte la germanan.

EU-komisionano pri plurlingveco Orban kontraŭ "Lingua Franca" (ĝenerala komuniklingvo)

Kiel Leonard Orban, komisionano por plurlingveco de la Eŭropa Unio, supozeble komentus tiujn nombrojn? Li varbas por la lernado de fremdaj lingvoj kaj klare kontraŭas unusolan komuniklingvon de EU. En lia forumo pri multlingveco legeblas, ke li "ne havas favoran opinion pri Lingua Franca, estu ĝi Esperanto, la latina aŭ la angla".

Ŝajnas, ke la engaĝiĝo de sinjoro Orban kontraŭ "Lingua Franca" ne estas aparte favorata de la civitanoj: Kiu lernas fremdan lingvon, tiu lernas unuavice tiujn, kiujn li aŭ ŝi povas uzi internacie kiel komunikan lingvon; krome oni lernas ankaŭ la lingvon de najbaroj, kiel montras la du statistikoj. Cetere ankaŭ en la EU-institucioj kiel ekzemple en la Komisiono la angla estas fakte la plej ofte uzata "Lingua Franca" - sendepende de la preferoj de sinjoro Orban.

Esperanto-parolantoj: Mezume 3,3 fremdlingvoj

La plej multaj Esperanto-parolantoj lernas tiun lingvon kiel aldonan lingvon; certe ne tre mirigas, ke laŭ statistikoj el pluraj landoj la Esperanto-parolantoj mezume parolas pli ol tri fremdlingvojn - do aldone al Esperanto temas pri proksimume du internaciaj aŭ najbaraj lingvoj. Laŭ statistiko de la finna edukministerio jam en 1983 nur 14 % de la pridemanditaj Esperanto-parolantoj parolis neniun plian lingvon. Supozeble ekde tiam la kono de fremdlingvoj kreskis.

Ofte pri Esperanto interesiĝas homoj, kiuj jam parolas unu aŭ du fremdlingvojn. Krome Esperanto per la multaj internaciaj kontaktoj favoras la lernadon de pliaj lingvoj. Sekve ne estas vera surprizo, ke la Esperanto-parolantoj kun siaj mezume 3,3 fremdlingvoj verŝajne formas la solan lingvokomunumon, kiu jam delonge trapasis la deklaritan EU-celon, ke ĉiu regu du fremdlingvojn.

Mankas kompareblaj nombroj pri aliaj landoj

Certe estus interese havi similan materialon ankaŭ pri aliaj landoj. Ŝajne Esperanto aperas aldone al la nomitaj landoj nur en la popolnombrado 2006 en Novzelando. Tie oni nombris 123 personojn kiel Esperanto-parolantojn. Sed necesas konsideri, ke la koncerna demando ne faris diferencon inter gepatra kaj fremda lingvoj. Pro tio supozeble multaj demanditoj aldone al sia gepatra lingvo apenaŭ nomis fremdlingvojn.

Eble ankaŭ en aliaj landoj oni demandis pri fremdlingvoj, sed ne publikigis la respondojn rilate al Esperanto; ankaŭ la rezultojn de la litova popolnombrado pri lingvokonoj oni publikigis nur rilate al kelkaj lingvoj en la interreto.

La federacia oficejo pri statistiko de Germanio ne havas similajn datumojn pri la lingvokono de la germana loĝantaro. Ankaŭ demando ĉe Roger Nunn, gazetara respondeculo ĉe la EU-komisionano pri plurlingveco, Leonard Orban, ne liveris pliajn informojn pri la Esperanto-scipovo de la EU-civitanoj.

Aliaj statistikoj pri lingvoj

La datumoj de la du popolnombradoj en EU-landoj komparas Esperanton kun aliaj fremdaj lingvoj, do lernitaj lingvoj. Sekve rezultas iom pli favora pozicio por Esperanto ol ĉe aliaj statistikoj, ekzemple pri la grandeco de la Esperanto-vikipedio, ĝia uzado aŭ la lingvoj en la interreto entute. Ĉe tiuj komparoj oni kunkalkulas la uzadon fare de gepatraj parolantoj kaj lernintoj kune - kaj pro tio Esperanto havas iom pli malfavoran lokon, ĉar ekzistas nur ĉ. 200 bis 2000 Esperanto-denaskuloj, malpli ol 1 % de la Esperanto-parolantoj.

Esperanto-Vikipedio

Nuntempe Esperanto kun siaj ĉ. 114.000 artikeloj havas lokon 22 kompare kun la aliaj vikipedio-versioj. Laŭ la ofteco de la paĝouzado Esperanto havas iomete malpli favoran pozicion, nome proksimume lokon 35. (La superrigardo montras proksimume lokon 50 por "eo.wikipedia", ĉar ĝi listigas ankaŭ projektojn kiel Wikimedia.)

Esperanto-tekstoj en la interreto

Laŭ esploro el la jaro 2000 de Gregory Grefenstette kaj Julien Nioche Esperanto tiutempe en la interreto laŭ la tekstokvanto havis lokon 27 de la lingvoj kun latina skribo; kompare kun ĉiuj lingvoj tio verŝajne signifas proksimume lokon 40.

Impresa progreso de Esperanto dum 122 jaroj

Kelkfoje oni konsideras Esperanton kiel nesukcesan projekton - ĝi "ne akceptiĝis", oni diras. Se oni rigardas la pozicion de Esperanto kompare kun aliaj lingvoj dum la unuaj 122 jaroj post la publikigo de la unua lernolibro en 1887, montriĝas iom alia bildo. Tiam ekzistis nur unu Esperanto-parolanto, Ludoviko Zamenhof mem, kaj Esperanto do estis la plej malgranda inter tiutempe ĉ. 8000 lingvoj. En la daŭro de nur unu jarcento Esperanto atingis - depende de la statistiko - unu el la unuaj 50 lokoj de la internacie uzataj lingvoj de la mondo.

Verŝajne simila progreso de lingvo ne jam okazis en la historio de la homaro. La angla ekzemple kreiĝis antaŭ proksimume 1500 jaroj; 1000 jarojn post sia ekesto ĝi ankoraŭ ne sukcesis forlasi la britajn insulojn.

Esperanto havas econ, kiun ĝi ne devas dividi kun iu ajn alia lingvo: Oni lernis kaj lernas ĝin jam pro la ideo mem kaj pro ĝia brile simpla konstruado. La fakto, ke hodiaŭ en 120 landoj de la mondo troveblas Esperanto-parolantoj, kaj la kreskanta uzado de nia lingvo en la interreto kaj en la muziko, ĉe internaciaj renkontiĝoj kaj en ekstereŭropaj landoj - ĉio ĉi kontribuas al ĝia plua disvastiĝo.

Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand

 

Esperanto-instruado en brazilaj lernejoj

2009-02-23

Eble Esperanto fariĝos libervola instrufako en brazilaj lernejoj. Nuntempe en la brazila senato okazas leĝofara proceduro pri tio; laŭ la propono la enkondukon oni planas post tri jaroj.

La proponon faris en februaro 2008 la senatano Cristovam Buarque, iama kulturministro kaj iama rektoro de la universitato de Braziljo. (Originala propono kun motivigo (pdf))

Lingvo por la paco

En sia motivigo senatano Buarque substrekas la signifon de lerneja instruado por la paco. Li priskribas la Esperanto-komunumon kiel iniciaton por la paco kaj por la kunkreskado de la mondo per komuna lingvo. Kvankam laŭ la senatano la angla lingvo kaj komputilaj tradukoj estos la iloj por la lingva integriĝo de la mondo, Esperanto estas uzata de milionoj da homoj tutmonde, kiuj konsistigas grandegan pacmovadon. Se la lernejo volas engaĝiĝi por la paco, la libervola instruado de Esperanto povas esti grava faktoro, ne nur pro la lingvo, sed ankaŭ pro la paca spirito, kiun ĝi simboligas.

Pozitiva raporto en la kultura komisiono

La leĝopropono enhavas la enmeton de mallonga alineo en la brazilan leĝon pri gvidlinioj kaj bazoj de la edukado. La propono estas aktuale traktata en la komisiono pri edukado, kulturo kaj sporto de la brazila senato. La raportanto, senatano Marcelo Crivella rekomendis en sia raporto la akcepton de la leĝoprojekto kaj per tio la plusendadon al la plenkunsido de la senato.

La leĝoŝanĝo laŭvorte

La brazila leĝo pri gvidlinioj kaj bazoj de la edukado ( leĝo n-ro 9.394 de la 20-a de decembro 1996) difinas en artikolo 26, paragrafo 5:

"En la varia parto de la instruado inkluziviĝos, ekde la kvina jaro kiel devo, la instruado de almenaŭ unu moderna fremdlingvo, kies elekton faras la lerneja komunumo, laŭ la eblecoj de la instrua institucio."

La nova paragrafo 6 aldonas:

"Esperanto konsistigos laŭvolan lernobjekton en la mezlernejo kaj ĝia instruado estos deviga, se la petoj pravigos tion."

Se la leĝo akceptiĝos, oni povos peti en Brazilo la instruadon de Esperanto ekde proksimume la kvina lerneja jaro. La brazilaj Esperanto-asocioj jam pripensas, kiel eventuale zorgi pri sufiĉa kvanto de Esperanto-instruistoj.

 

Svisa regiona parlamento petas subtenon por Esperanto

2009-02-19

La parlamento de la svisa kantono Neuchâtel ( Neŭŝatelo) - la tiel nomata Granda Konsilio - petis la registaron de la kantono esplori eblecojn por subteni la agadojn de la regionaj Esperanto-parolantoj. La decido menciis aparte la internacie konatan kulturan Esperanto-Centron (KCE) en La-Chaux-de-Fonds kaj la Centron de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI).

Tion raportis la regiona radio RTN en artikolo pri la decidoj de la Granda Konsilio de Neuchâtel (traduko de la rezolucio).

La propono de Alain Bringolf (Partio de la Laboro), kiun subskribis aldone 27 parlamentanoj, akceptiĝis en la Granda Konsilio per 60 kontraŭ 41 voĉoj. Pri la plua traktado de la iniciato devos zorgi Sylvie Perrinjaquet de la Liberal-Demokrata Partio kaj la departamento pri edukado, kulturo kaj sporto de la "Ŝtata Konsilio", la registaro de Neuchâtel.

 

"Kiu ne volas lerni Esperanton, tiu devos lerni la ĉinan"

2007-12-12

Tio estis la komentario de Renato Corsetti, ĝis antaŭ nelonge prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, rilate al novaĵo el Panamo: En la nacia parlamento de Panamo oni diskutas la devigan enkondukon de la ĉina lingvo en ĉiuj lernejoj de la lando. La unua voĉdono pri la leĝo ricevis kondiĉan konsenton. Tion raportis la brita radio- kaj televidentrepreno BBC.

El la Popola Respubliko Ĉinio nuntempe venas pli da ŝipoj en la panama kanalo ol el ĉiu alia lando. Pli da kono de la ĉina lingvo do plibonigus la konkurenckapablon de Panamo.

La porparolantoj de la leĝo rekonas la rolon de la angla lingvo kiel internacia lingvo de la ekonomio. Sed ili konsideras, ke la ĉina (mandarena) lingvo estas nepra pro la kreskanta ekonomia signifo de Ĉinio. La komerco inter Panamo kaj Ĉinio nuntempe ampleksas unu miliardon da dolaroj.

[Landa Agado]

 

Grin en svisa gazeto: Esperanto estus "ekonomie avantaĝa"

2007-07-11

Laŭ la ĝeneva profesoro kaj fakulo pri ekonomio de lingvoj, profesoro François Grin, estus "ekonomie avantaĝe, se Esperanto fariĝus plia oficiala lingvo" en la Eŭropa Unio. Tion Grin diris en intervjuo kun la svisa "Coopzeitung" okaze de la publikigo de la "Svisa enciklopedio planlingva" de Andreas Künzli. Laŭ redemando de Grin la titolo de la intervjuo estas "Kiu lingvo do estas natura?"

Studo "La instruado de lingvoj kiel politiko"

Antaŭ du jaroj profesoro Grin prezentis por la franca "Alta Konsilio pri la prijuĝo de la lernejo" ampleksan studon pri la estonteco de la lingvoinstruado en Eŭropo. La raporto "La instruado de lingvoj kiel politiko" ("L’enseignement des langues comme politique publique", franca originalo) traktas tri eblajn scenarojn

1. La angla kiel sola lingvo
2. Plurlingveco
3. Elekto de Esperanto kiel interna laborlingvo de la EU-institucioj

Eblus ŝpari 25 miliardojn da eŭroj jare

Laŭ la studo Britujo havas jaran gajnon de proksimume 17 miliardoj da eŭroj el la avantaĝa pozicio de la angla; tiun sumon pagas la loĝantoj de la aliaj landoj. La enkonduko de Esperanto povus ŝpari al tuta Eŭropo (inkluzive de Britujo kaj Irlando) jaran sumon de 25 miliardoj da eŭroj.

Antaŭjuĝoj pri Esperanto: "Simpla nescio"

Laŭ la studo de profesoro Grin la antaŭjuĝoj pri Esperanto, kiujn oni devus superi antaŭ pli granda disvastigo de Esperanto, ĝenerale baziĝas je "simpla nescio" ("simple ignorance").

 

Propono de lernejanoj: Esperanto kiel unua fremdlingvo

2006-03-22

Grupo de lernejanoj en la sudgermana urbo Pforzheim ellaboris tiun proponon por la Eŭropa Junulara Parlamento, kiu kunvenis fine de marto sur la atlantika insulo Madeira. Entute sur la tagordo estis sesdek rezolucioj de lernejanoj el 23 landoj.

Interalie troviĝis ankaŭ la propono instali devigan fakon pri fremdaj kulturoj por malgrandigi antaŭjuĝojn, raportis la regiona germana gazeto Pforzheimer Zeitung.

 

Ĉu malaperos la sveda faklingvo?

2005-07-02

En "Dagens Nyheter" unu el ĉefaj svedaj taggazetoj aperis tutpaĝa debatartikolo pri la fakto, ke junaj svedaj natursciencistoj eĉ baznivele ne povas diskuti pri fakaj aferoj en sia gepatra lingvo. La artikolon verkis esperantisto Christer Kiselman, kiu estas profesoro de la Universitato de Upsala kaj membro de tri esperantaj kaj unu svedaj akademioj.

[nun]

 

La gaela lingvo oficialiĝos en EU

2005-07-02

Kvankam Irlando jam de pliaj jardekoj estas membro de la eŭropa integriĝo, la gaela lingvo, kiu estas la gepatra lingvo kaj de irlandanoj kaj la unua ŝtata lingvo en Irlando, ne iĝis oficiala lingvo de la Eŭropa Unio.

Ekde 2007 la situo ŝanĝiĝos, kaj anakaŭ la gaela iĝos oficiala. La ĝojigan novaĵon aktivistoj de minoritataj lingvoj volas eluzi por akiri, ke anakŭ kelkaj minoritataj lingvoj iĝu oficialaj.

 

102 voĉoj por plurlingvismo

2005-06-28

Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobis dokumenton pri plurlingvismo. La dokumenton subtenis 102 landoj. Tiom granda nombro de subtenantoj etas nekutime alta. La granda nombro de subtenantoj estas eĉ por la grandaj landoj - kiuj kutime kontraŭstaras lingvan diversecon - grava atentigo.

[landa-agado]

 

Esperanto-malpermeso antaŭ 70 jaroj

2005-05-15

La 17an de majo 1935 la tiama germana ministro pri scienco, edukado kaj popolklerigo, Bernhard Rust, malpermesis la instruadon de Esperanto en germanaj lernejoj. Kiel kaŭzon oni en la dekreto menciis, ke la uzado de Esperanto kondukus al "malfortigo de esencaj valoroj de la nacia karaktero". Per tio la subpremado de Esperanto, kiu ekis jam komence de la nazia regado en 1933, estis oficiale konfirmita.

Granda parto de la Esperanto-kursoj en la lernejoj finiĝis jam antaŭ la dekreto; ankaŭ la kursoj en la radio ĉesis tuj post la nazia potencakirado. La ĉesigo de la lerneja instruado, kiu ekde la dudekaj jaroj okazis en pli ol cent lernejoj en Germanio, kaj la malebligo de organizita laboro terure trafis la Esperanto-movadon kun sekvo dum pluraj jardekoj.

Forigo de la Esperanto-asocioj

La subpremado de la laboristaj asocioj okazis inter marto kaj decembro 1933 - la posedaĵon de Germana Laborista Esperanto-Asocio (GLEA) en la oficejo konfiskis la polico, Socialista Esperanto-Asocio (SEA) decidis dissolviĝi, oni konfiskis la havaĵon de la eldonejo EKRELO kaj la agado de SAT en Germanio estis malpermesita. Multaj el la aktivuloj de la laborista Esperanto-movado estis malliberigitaj, kelkaj mortis.

La Germana Esperanto-Asocio (GEA) devis laŭ junia dekreto de Heinrich Himmler, gvidanto de la germana polico kaj de la nazia organizo "SS", dissolviĝi ĝis la 15a de julio 1936 por eviti ŝtatan malfondon. Per tio finiĝis sub la nazioj la organizita laboro por Esperanto en Germanio.

Refondiĝo post la milito

Post la milito la Esperanto-grupoj en la zono okupita de la soveta armeo estis denove malpermesitaj la 12an de januaro 1949; nur en 1965 fondiĝis en Germana Demokratia Respubliko (GDR) la Centra Laborrondo de Esperanto-amikoj (CLE). En okcidenta Germanio ekde 1946 reaperis Esperanto-grupoj, kiuj ricevis la permeson de la okcidentaj Aliancitoj.

La perdoj pro la nazia subpremado kaj la milito estis forte videblaj en la membronombroj, kiuj atingis malpli ol la duonon de la antaŭmilita tempo.

---

Dekreto de la Regna kaj Prusa Ministro pri Scienco, Edukado kaj Popola Klerigo, Bernhard Rust, de la 17a de majo 1935:

La flegado de artefaritaj mondaj helplingvoj kiel la lingvo Esperanto ne havas lokon en la nacisocialisma ŝtato. Ilia uzado kondukas al malfortigo de esencaj valoroj de la nacia karaktero. Tial oni evitu ĉian subtenadon de instruado de tiaj lingvoj, porinstruaj klasĉambroj ne estu disponigataj por tiu celo.

(Deutsche Wissenschaft, Erziehung und Volksbildung, Bd. 1, 1935, n-ro 10, oficiala parto, p. 228. Citita laŭ: Ulrich Lins, La danĝera lingvo. Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto, Moskvo, 1990, p. 112, kaj Ulrich Lins, Die gefährliche Sprache. Die Verfolgung der Esperantisten unter Hitler und Stalin, Gerlingen (Bleicher), 1988, S. 104)

---

Adolf Hitler skribis en „Mein Kampf“ (Mia batalo", 1925) pri Esperanto:

Tiel longe, kiel la judo ne fariĝis la mastro de la aliaj popoloj, li vole-nevole devas paroli ilian lingvon; sed tuj kiam tiuj estus liaj servutuloj, ili ĉiuj devus lerni unu universalan lingvon (ekz. Esperanton!), tiel ke ankaŭ per ĉi tiu rimedo la judaro povus regi ilin pli facile!

(Adolf Hitler, Mein Kampf, München, 1941 (603. - 607. Aufl.), S. 337. Citita laŭ: Lins, La danĝera lingvo, p. 98, kaj Lins, Die gefährliche Sprache, p. 92)

[Ulrich Lins, La danĝera lingvo]

 

© EsperantoLand