Lingvopolitiko 

21 - 30 (40)
 
 

Pri eŭropa manifestacio en 41 lingvoj

2004-04-01

La 9-an de majo okazos eŭrop-skala manifestacio por la lingvaj rajtoj en la nova Eŭropa Unio 25-landa, kies centro estos en Strasburgo, Francio. La manifestacio prezentas sian retpaĝaron jam en 41 lingvoj.

La paĝaro de Eŭropa Bunto ofertas al vi informojn en 41 el la 49 plej grandaj lingvoj en Eŭropo. Ĝi enhavas ĉiujn bezonatajn informojn por tiuj, kiuj volas aliĝi al la kampanjo por la lingvaj rajtoj en la nova Eŭropa Unio 25-landa.

 

Propono pri Esperanto en la Eŭropa Parlamento

2004-03-31

En ĵaŭdo, 1a de aprilo 2004, la plenkunsido de la Eŭropa Parlamento en Strasburgo voĉdonis unuan fojon pri ebla rolo de Esperanto kiel aldona interlingvo de la parlamento - kaj malakceptis la proponon, kiu menciis ekzamenon de la eblecoj de Esperanto. La propono estas la ĝisnuna kulmino de la klopodoj pri Esperanto en eŭropaj instancoj, kiuj ampleksas jam dudekon da parlamentaj demandoj kaj unuopaj proponoj.

Konservado de la lingvoj

La propono instigis esploron, ĉu la paralela enkonduko de neŭtrala interlingvo kiel Esperanto povos "kontribui je la konservado de la ekzistantaj lingvoj". Samtempe per la uzado de Esperanto oni evitu, ke unu el la eŭropuniaj lingvoj "plene superregu la aliajn lingvojn".

Bonino subtenas esploron pri Esperanto

La propono pri Esperanto estas amendo de raporto de la italo Gianfranco Dell'Alba pri la multlingveco en la Eŭropa Parlamento okaze de la EU-grandiĝo. La Esperanto-proponon subtenas Dell'Alba mem kaj 37 pliaj eŭropaj parlamentanoj, interalie la antaŭa EU-komisarino Emma Bonino (Amendo 7 por la raporto Dell'Alba A5 0153/2004). La nun proponata duonfrazo estis per malgranda plimulto forigita en komisiona kunsido.

Corsetti: Skribu al via parlamentano!

La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, alvokas la civitanojn de Eŭropa Unio ĝis ĵaŭdo matene subteni la amendon per mallongaj retleteroj al unuopaj eŭropaj deputitoj. (Malpli ol dek kvin tekstlinioj, persona alparolo, prefere nur al deputito de la propra loĝloko.)

Esperanto kiel "perspektivo por la estonteco"

En la raporto de Dell'Alba al la Eŭropa Parlamento oni jam nun mencias Esperanton en la fina alineo "Perspektivoj por la estonteco". Neŭtrala interlingvo povus "oferti alternativon al la minacanta superpezo de kelkaj el la nunaj lingvoj sen endanĝerigi la lingvan heredaĵon, kiu signifas la riĉecon de Eŭropo". Dell'Alba instigas pripensi la subtenon de tia lingvo.

Kulturo en Esperanto de pli ol cent jaroj

Rilate al la propono en komisiono leviĝis ankaŭ la demando pri la kulturo de Esperanto. La subtenantoj de Esperanto atentigas, ke jam de pli ol cent jaroj ekzistas literaturo kaj teatro en Esperanto kaj ke la muzika Esperanto-produktado daŭre kreskas.

Al eblaj duboj pri la kulturo de Esperanto kontribuas ankaŭ la Eŭropa Komisiono en Bruselo per pdf-teksto kun mencio de Esperanto. Tie oni asertas, ke Esperanto ne povos funkcii kiel internacia lingvo, ĉar - laŭ la aŭtoro - al Esperanto mankas kulturo. Multaj atentigoj de Esperanto-parolantoj ne sukcesis atingi korektadon de la teksto, kiun disponigas la Ĝenerala Direkcio Tradukado. Sekve en Esperanto-rondoj kelkfoje aŭdiĝas la akuzo, ke la EU-Komisiono defendas sin kontraŭ la internacia lingvo per sufiĉe stranga maniero.

--

La raporto pri plurlingveco (A5 0153/2004) entenas en la enkonduko nuntempe la alineon

D. Konsiderante ke la pripensado pri la plej bonaj rimedoj por konservi la malsamecon kaj la riĉecon kulturan kaj lingvan de Eŭropo devos daŭri,

(La aktuala versio en la interreto ne jam entenas amendon 7.)

Laŭ la amendo 7 aldoniĝu la duonfrazo:

(...) precipe per ekzameno, ĉu la paralela enkonduko de neŭtrala pivota lingvo, kiel ekzemple Esperanto, ne povus kontribui al plu-konservado de ekzistantaj lingvoj, kaj samtempe eviti, ke unu aŭ la alia de ĉi tiuj akiru rolon ne nur pli gravan, sed tian, ke ĝi entute superregos la aliajn lingvojn

La lasta alineo de la raporto de Dell'Alba tekstas:

Perspektivoj por la estonteco

Kadre de la pripensoj pri la problemaro de la plurlingveco, kiu baziĝas je la volo al konservado de la plureco kaj de la riĉeco de la Eŭropa Unio en la kultura kaj lingva terenoj, la raportanto deziras fine instigi, ke la pensado pri la subteno de neŭtrala interlingvo, kiel ekzemple Esperanto, estu daŭrigata. Tia lingvo povus subteni la transkulturan komunikadon kaj oferti alternativon al la minacanta superpezo de kelkaj el la nunaj lingvoj sen endanĝerigi per tio la lingvan heredaĵon, kiu signifas la riĉecon de Eŭropo.

[reago]

 

En Hungario: "Esperanto vivas"

2004-03-28

La fakuloj de la hungaria Ministerio pri Instruado konstatis, ke Esperanto vivas kaj apartenas al la vivantaj lingvoj. Krom la morala profito la konstato havas praktikajn avantaĝojn por Esperanto.

En Hungario por akiri diplomon oni bezonas 1 (por altlernejoj) aŭ 2 (por universitatoj) lingvajn ekzamenojn el t.n. vivantaj lingvoj. Esperanton intertempe elektas ĉirkaŭ 5 procentoj de la studentoj - la lingvo havas tiel la trian lokon post la angla kaj la germana.

Pro la transformiĝo de la lerneja sistemo la homoj, kiuj nuntempe komencas aŭ finas siajn universitatajn studojn, plej ofte havas eĉ ne unu lingvan ekzamenon. Por ili Esperanto estas granda helpilo pro sia facileco.

La ministerio sendis sian opinion kiel cirkuleron al ĉiuj universitatoj, kio signifas preskaŭ-devigon akcepti inter aliaj lingvoj ankaŭ Esperanton.

 

Jam pli ol dumil subskriboj por EDE

2004-03-27

Por la politika grupo "Eŭropo - Demokratio - Esperanto" oni jam sukcesis kolekti pli ol dumil subskribojn por enskribi la unuiĝon sur la balotformularojn de la eŭropaj elektoj. Laŭ Bert Schumann, aktivulo de la grupo, tial eblas, ke oni atingos la necesajn 4.000 subskribojn, "se nun ĉiuj komune streĉas siajn fortojn". Pliajn detalojn eblas legi sur la paĝoj en Esperanto de la grupo.

Nobel-premiito Selten kiel ĉefkandidato

La Nobel-premiito pri ekonomio, profesoro Reinhard Selten estas la ĉefkandidato de la unuiĝo en Germanio. Selten bedaŭras, ke ĝis nun la establitaj partioj plejparte neglektas Esperanton.

 

Pri Esperanto en la Eŭropa Parlamento

2004-02-28

"Ĉu la Eŭropa Komisiono intencas instigi la membroŝtatojn - aŭ agi mem" - por plenumi la Unesko-alvokon 23 C/114 "enkonduki studprogramon pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siajn lernejojn kaj altlernejajn institucioj?" tekstas en skriba demando de la eŭropa parlamentano Marco Cappato. Li atentigas pri la pli ol centjara historio de Esperanto, kiun oni parolas tutmonde. Cappato substrekas, ke rilate Esperanton ne temas pri tio krei novan lingvon - evidenta aludo al koncerna eldiro de la eŭropa komisionanino Viviane Reding de la 13a de januaro 2004, kiu rifuzis Esperanton.

Lingva kaj kultura egaleco

La skriba demando ekestis pro la diskuto pri la egalaj rajtoj de la lingvoj kaj kulturoj en Eŭropo kaj ilia protekto - Cappato atentigas pri la superreganta potenco de la angla lingvo en la kulturproduktado kaj en la ekonomio kaj komerco. Li flanke kvalifikas la ĝisnunan lingvopolitikon de la Eŭropa Komisiono kiel neefika. Cappato demandas, kiel la Komisiono intencas gardi la lingvan kaj kulturan egalecojn en Eŭropo.

[lingvo]

 

Politika partio por Esperanto

2004-01-13

En Francio esperanto-parolantoj kaj aliaj prepariĝas por la Eŭropuniaj balotoj 2004 sub la nomo "Eŭropo-Demokratio-Esperanto". Laŭ la interreta prezento en Esperanto, la franca kaj la germana ili deziras, ke estu "Eŭropo por agordo, Esperanto por dialogo". En la programo troviĝas la eroj


  • Por demokratio efika en Eŭropo

  • Por la subteno de la lingva kaj kultura diverseco

  • Por Eŭropo sendependa de la influo de Usono, ĝia lingvo kaj ĝia kulturo

  • Por Eŭropo pli energia por serĉado, monda komerco, diplomata influo.

  • Por Eŭropo, kiu kontrolu sian teknokration

  • Por la uzado de la internacia lingvo Esperanto, simpla kaj efika, kiu donas esprimeblon al ĉiuj civitanoj en internacia debato

  • Por ke Eŭropo iĝu ekzemplo por solidareco inter popoloj

  • Por ke Eŭropo iĝu ekzemplo por kunligo de kultura heredaĵo kaj moderneco

Krom tiu nova partio ankaŭ la partio de la - ĉefe - italaj radikaluloj kaj - en kelkaj rezolucioj de siaj eŭropaj kunvenoj - la verduloj pledas por Esperanto aŭ almenaŭ mencias ĝin.

 

"Ŝanĝo al Esperanto ne eblus"

2003-10-29

"La enorma kultura, edukada kaj lingva ŝanĝo, postulita per adopto de Esperanto kiel la ĉefa lingvo, simple ne eblus", tiel tekstas en interna argumenta materialo el Bruselo por Neil Kinnock, membro de la Eŭrop-Unia Komisiono kaj respondeca pri tradukado kaj interpretado. Per la teksto oni volas prepari al Kinnock por demandoj de ĵurnalistoj pri la estonta lingvopolitiko de la Eŭropa Unio.

La angla kiel neoficiala EU-laborlingvo

La nunaj pripensoj en la EU-Komisiono ŝajne celas establi la anglan kiel neoficialan laborlingvon - kaj tiel gardi la multlingvecon de la Eŭropa Unio per kiel eble plej malgrandaj rimedoj. La angla intertempe jam fariĝis la sola pontlingvo por la interpretistoj dum debatoj en la Eŭropa Parlamento kaj ĝi estas la plej ofte uzata lingvo por gravaj dokumentoj. La eŭropaj civitanoj esprimas pli kaj pli sian maltrankvilon pri la estonteco de siaj lingvoj ekzemple en filmoj, muziko, universitato kaj kiel laborlingvo en grandaj entreprenoj.

Nova argumentado

Per la konstato, ke la ŝanĝo al Esperanto "simple ne eblus", la Eŭropa Komisiono komencus novan argumentadon - ĝis nun kutime oni prenis ekzistantajn aŭ neekzistantajn ecojn de Esperanto kiel argumenton kontraŭ tiu ĉi lingvo. Post la aserto, ke la transiro al Esperanto postulus tro da rimedoj, verŝajne aperos la demando, sur kiuj studoj tiu aserto baziĝas kaj kiom da rimedoj postulus la ebla transiro al Esperanto. Interese estos, kiuj respondoj venos.

Esperanto en la ĉiutaga vivo

Neil Kinnock, kiu antaŭ du jarcentoj membris en la "Esperanto Parlamenta Grupo" en Britio, hodiau en oficialaj opiniesprimoj skeptike rilatas al Esperanto. Pasintjare li skribis pri tiu internacia lingvo: "Utiligo de lingvo, kiu ne estas uzata en la ĉiutaga vivo, alportus la riskon, ke oni ne povos transdoni la plenan gamon da mesaĝoj kaj ideoj komunikataj dum kunvenoj." Tiu argumento kun la jaroj plu perdos sian signifon, se la praktika uzado de Esperanto dum internaciaj renkontiĝoj kaj en la interreto daŭre kreskos kiel en la pasintaj jardekoj. Ĉiukaze la Esperanto-parolantoj sukcesos forigi tiun ĉi argumenton ne per vortoj, sed nur per plua kreskigo de la Esperanto-aplikado.

[Ondo de Esperanto]

 

Malsatstriko por lingvokonferenco finiĝis

2003-10-22

La itala ministrino pri instruado Leticia Morati interkonsentis rendevuon la 23an de oktobro kun delegacio de la Radikala Partio por interparoli pri ebla lingvokonferenco. La sekretario de la Esperanto Radikala Asocio, Giorgio Pagano, sekve interrompis sian malsatstrikon. La kampanjo por subteno de la postulo je lingvokonferenco 'Komunikado kaj lingvoj en 25-ana Eŭropo' cetere pludaŭras.

Skriba demando de itala deputito

La deputito Alessandro Maran starigis oficialan skriban demandon al la ministrino pri instruado Leticia Morati. Maran estis indignita de la agado de la ministrino.

[lingvo]

 

Malsatstriko por lingvokonferenco en Italio

2003-10-16

La itala gazeto "Corriere della Sera" raportis pri la malsatstriko, kiun Giorgio Pagano de la Radikala Partio komencis la 26an de septembro por atingi "Eŭropan Lingvokonferencon". Laŭ Pagano la itala ministrino pri edukado Letizia Moratti promesis kunvoki tian konferencon dum la jarduono de la itala prezidanteco en la Eŭropa Unio - sed tio ĝis nun ne okazis.

Krome la gazeto "Corriere della Sera" la 6an de oktobro raportis pri la kreskantaj traduko-problemoj ĉe la Eŭropa Unio kun baldaŭ 20 oficialaj naciaj lingvoj kaj pri la ecoj kaj avantaĝoj de Esperanto. Esperanto ĝis nun ne sukcesis venki, sed laŭ la gazeto ĝi ja disvastiĝas plu. Oni mencias krome la uzadon de Esperanto en la katolika eklezio, ĉe Radio Pekino kaj la persekutadon de Esperanto-parolantoj sub Stalino.

Radikala Partio memorigas ministrinon pri promesoj

La Esperanto-Radikala Asocio de la Radikala Partio memorigis la ministrinon en letero pri tio, ke ŝi mem volis subteni la lingvajn iniciativojn, kiel ili estis priparolitaj kun direktoro Giunta La Spada de la ministerio pri edukado. Pagano montras sian miron, ke la ministrino en letero de la 31a de julio parolas pri "malfacila situacio kadre de komunumaj orientiĝoj"; li demandas, "kiam kaj kie traktatoj aŭ komunumaj orientiĝoj malkonsilas al la Ŝtatoj Uni-anaj aranĝi eŭropajn prilingvajn konferencojn kun kaj por siaj civitanoj?" La Radikala Partio petas, ke oni subskribu ĝian alvokon en la Interreto.

[Esperanto Radikala Asocio, lingvo]

 

Mondfederistoj alvokas al la lernado de Esperanto

2002-08-14

Dum la 24a kongreso de la Mondfederista Movado en Londono akceptiĝis rezolucio favore al Esperanto, per kiu oni alvokas la membrojn de la asocio lerni la internacian lingvon Esperanto. La decido konfirmas rezolucion el la jaro 1977, en kiu la mondfederistoj jam alvokis siajn membrojn uzi Esperanton.

La decido alprenita dum la Federista Mondkongreso (11a ĝis 15a de julio 2002) substrekas, ke la Esperanto-parolantoj subtenas la federismajn idealojn de tutmonda civitaneco kaj de egalaj rajtoj por ĉiuj membroj de la tutmonda komunumo.

Resolution of World Federalist Movement London, 2002.07.11-15

English original:

WHEREAS a democratic world federation requires the exchange of ideas among everyone in the world community,

WHEREAS the Esperanto movement supports the World Federalist ideals of world citizenship and the equal rights of all members of the world community,

WHEREAS this organization [WFM] in 1977 adopted a resolution supporting the use of Esperanto by World Federalists,

WHEREAS the World Federalist Movement is a member of the Coalition for an International Auxiliary Language,

BE IT RESOLVED THAT the World Federalist Movement encourage its members to learn the non-national language Esperanto.

[e-inf]

 

© EsperantoLand