Muziko 

11 - 20 (23)
 
 

Ĵaza muzikdisko "Esperanto"

2003-10-20

La ĵaza trumpetisto Rick Braun eldonis lumdiskon (KD) kun la titolo "Esperanto". La disko entenas dek muzikaĵojn kaj ricevis jam plurajn pozitivajn kritikojn. "La ideo estas, ke muziko kreas ligon inter homoj parolantaj diversajn lingvojn", diras Rick Braun. En la porgazetara teksto por la disko oni trafe priskribas Esperanton kiel internacian lingvon, kiu faciligas la komunikadon inter homoj el diversaj landoj kaj kulturoj.

[Ondo de Esperanto]

 

Gaŭĉo-Muziko en Esperanto

2003-10-02

Sur la interretaj paĝoj de la Kultura Kooperativo de
Esperantistoj, Rio de Janeiro, oni povas de kelkaj tagoj elŝuti kvin Gaŭĉo-kantojn en Esperanto. La muziko venas el la suda ekstremo de Brazilo. La pecoj estas Karulino, Korbo, Kanto Alegretana, Saŭdado kaj Feliĉo - por elŝuti oni elektu la rubrikon "Muzikaro" sur la paĝoj de la Kultura Kooperativo .

NUN

 

"Radio Esperanto" en la interreto

2003-03-12

De pli ol unu jaro en la interreto ekzistas "Radio Esperanto" - de "aŭroro ĝis la nokto" oni povas aŭskulti esperantlingvajn kantojn. Aldone sur la interreta paĝo eblas vidi la nomon de la aktuala kanto kaj la postan programon. De multaj kantoj oni montras eĉ la kompletan tekston. Se la prezentata muzika peco aparte plaĉos al vi - uzu la ofertatajn ligojn al unu el la interretaj muzikvendistoj de Esperantujo.

Por aŭskulti al "Radio Esperanto", kiun prizorgas Tony Freeman el Usono, oni bezonas muzikan programon kiel Winamp aŭ Media Player. Eblas elŝutigi la muzikon de "Radio Esperanto" per "Auxskulti: larĝbendo (32)" aŭ "mallarĝbendo (16)". En eventuala posta fenestreto por la alŝutado alklaku "Malfermu la datumaron".

[ret-info]

 

© EsperantoLand