Pri Esperanto 

1 - 10 | 21 - 30 (94)
 
 

Cirque du Soleil: Titolo de programo en Esperanto

2012-06-29

auf deutsch

La konata cirko "Cirque du Soleil" donis al sia venonta programo titolon en Esperanto: "Movi - kanti - revo".

 

Fruaj lernantoj en pintaj postenoj
Rimarkoj pri informado kaj celgrupoj

2012-06-24

La plej multaj konataj esperantistoj en pintaj movadaj postenoj eklernis la lingvon tre frue. Probal Dasgupta, la prezidanto de UEA, jam kiel 17-jara gimnaziano korespondis kun Kolomano Kalocsay pri la tradukado de Tagore kaj pri la ata-ita-problemo. En la aĝo de 16 jaroj eklernis Esperanton John Wells, la prezidanto de la Akademio de Esperanto. Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, eklernis en la aĝo de 15 jaroj. La ĝenerala sekretario de la asocio Barbara Pietrzak eĉ pli frue, en la aĝo de 14 jaroj. Lu Wunsch-Rolshoven esploris la tendencon kaj pripensas, ĉu ne la informado pri Esperanto devus esti koncentrita al la plej taŭgaj aĝogrupoj. Mem li eklernis Esperanton en la aĝo de 21 jaroj.

Taŭgaj celgrupoj por Esperanto-informado

Dum la lastaj jaroj mi demandas min kiel plibonigi nian informadon kaj la surmerkatigon de Esperanto. Unu el la bazaj demandoj estas tiu pri la plej taŭga celgrupo. Kompreneble ni ŝatus, ke "ĉiu sciu pri Esperanto". Bedaŭrinde nura ekscio ne sufiĉas - necesas transdoni multajn informojn pri Esperanto, por ke la homoj povu vere fari bone bazitan decidon, ĉu eklerni nian lingvon.

Prefere dek kontaktoj kun anoj de celgrupo

Merkatikistoj ĝenerale rekomendas celi dek kontaktojn kun la plej multaj anoj de la celgrupo por atingi efikecan informadon. El tio sekvas, ke apero de artikolo jen en unu gazeto, jen en alia ne jam donas grandan rezulton. Pli efike estas elekti relative malgrandan celgrupon, kies anojn oni kapablas informi kaj reinformadi.

Tiu tasko estas (provizore) finita nur, kiam la plimulto de la celgrupaj anoj dekfoje ricevis informeton pri Esperanto - kaj sekve scias ekzemple, ke Esperanto estas rapide eklernebla lingvo hodiaŭ uzata en interreto, libroj, renkontiĝoj, muziko ktp. Mi skribas "provizore" finita, ĉar la anoj de celgrupoj kutime ŝanĝiĝas - se vi sukcesis informi ĉiujn studentojn en iu universitata instituto, post unu jaro tie estos novaj studentoj kaj jen indas daŭrigi la taskon... (Kiu cetere estos pli facila, ĉar la aliaj studentoj jam havas bazan scion kaj tio iom helpos en la tasko de informado.)

Multlingvuloj, matematikistoj, sociscienculoj

Oni povas eltrovi bonajn celgrupojn laŭ diversaj kriterioj. Unu el ili estas la lingvo-scio - ŝajnas ke plurlingvuloj multe pli emas aldone lerni Esperanton ol unulingvuloj. Alia estas la fako - ŝajnas ke inter matematikistoj, informadikistoj kaj studentoj/studintoj pri sociaj sciencoj troviĝas relative multaj parolantoj de Esperanto.

Kiun aĝgrupon elekti?

Eble eĉ pli grave estas trovi la ĝustan aĝogrupon. Almenaŭ indas demandi al si, en kiu aĝo la homoj, kiuj poste iĝas aktivaj kontribuantoj al la movado kaj komunumo, efektive mem eklernas Esperanton.

Kiam eklernis la Akademianoj de Esperanto?

Antaŭ multaj jaroj en la Aktoj de la Akademio de Esperanto 1968 - 1974 publikiĝis la naskiĝjaroj kaj la "jaroj de esperantistiĝo" de la tiamaj 40 akademianoj. Se oni el tio elkalkulas la proksimuman aĝon de eklerno (iom krude per simpla subtraho), oni konstatas, ke duono de la akademianoj eklernis Esperanton ĝis inkluzive la 17-a vivojaro; tio do estas la statistika mediano. Entute 27 el 40, do 68 %, eklernis Esperanton inter la 13-a kaj la 19-a vivojaro. Neniu el la tiamaj akademianoj eklernis Esperanton pli malfrue ol en la aĝo de 31 jaroj.

Pri la relative juna eklernaĝo de akademianoj miris sendepende unu de la alia Harri Laine kaj mi antaŭ jardekoj; dankon al li pro la disponigo de la precizaj datumoj. Li publikigis la rezulton en reteja komento en 2007.

Por kompari la tiaman situacion kun la aktuala, Libera Folio kolektis publike haveblajn informojn pri la nunaj akademianoj laŭ la stato de 2010 kaj provis ricevi kompletigajn respondojn rekte de la koncernaj personoj, kiam mankis publikaj informoj. Entute temas pri 44 homoj. Ni ĝis nun sukcesis havigi informojn pri la lernoaĝo de 42 el ili. Du el tiuj eklernis Esperanton denaske.

Unu malfrua eklerno

Do, el la akademianoj de hodiaŭ duono eklernis Esperanton ĝis inkluzive la 19-a vivojaro (do jen la mediano), duono estis pli aĝa. La mediano inter la nunaj akademianoj estas iomete pli alta ol antaŭ 40 jaroj. La plej alta eklernaĝo ĉi-foje estas 41 jaroj - sed temas pri unu sola homo, Christer Kiselman. Neniu el la nunaj akademianoj eklernis pli maljune ol li.

- Jes, mi imagis tion, komentas Christer Kiselman mem.

Li tamen aldonas, ke eĉ se li eklernis Esperanton en tute plenkreska aĝo, lia ĝenerala interesiĝo pri lingvoj vekiĝis tre frue, kaj dum la lernejaj jaroj estis fortigita de elstaraj instruistoj pri lingvoj.

- Alia grava fakto estas ke mi vivis po unu jaron en Usono kaj Francio kaj iom spertis la sorton de enmigrintoj. Notu ke mi estis elektita membro de AdE nur 9 jarojn post mia eklerno. Verŝajne ne multaj estis elektitaj post tiom mallonga tempo.

Spertoj en lingva minoritato

Pli tipa kazo inter la nunaj akademianoj estas Katalin Kováts.

- Mi aldonu ke mi kreskis kiel minoritata hungara infano en slovaka vilaĝo, en Hungario. Estis eble kvin hungaraj familioj inter dudek slovakaj, do mi spertis lingvajn problemojn. Mi fakte ekstudis Esperanton en kurso en la Pedagogia Altlernejo en Szombathely, kiam mi studis la rusan. Verŝajne por akiri la simpation de nia profesoro Blazio Wacha, mi aliĝis al lia frumatena Esperanto-kurso, kiun mi tamen pro la tro frua komenchoro eltenis nur dum unu semajno.

Katalin Kováts jen rakontas pri sia definitiva eklerno:

- Kiam mi estis 24, kaj graveda kun mia unua filo, mi kuŝis en hospitalo dum sep monatoj. En la lasta monato mi ekmemoris mian promeson lerni Esperanton, donitan al Blazio. Mia edzo aĉetis kaj kunportis al mi la libron "30 nap alatt eszperantóul" (En tridek tagoj esperante), verkitan de Jozefo Horváth. Post du monatoj mi jam instruis Esperanton en la baza lernejo, kie mi instruis ankaŭ la rusan. Ekde tiam mi neniam forlasis la lingvon.

Eklernado ĉefe ĝis 17 jaroj, kun 19 jaroj kaj kun ĉ. 25 jaroj

En ambaŭ enketoj pri akademianoj oni havas la impreson, ke estas pluraj pintoj: Unue la aĝoj de 12-13 ĝis 16-17 jaroj (en ĉiu jaro ĉ. 2 ĝis 5 eklernantoj). Poste nur 1 aŭ 2 homoj eklernis kiel 18-jarulo, sed 4 respektive 5 kiel 19-jarulo. La postaj jaroj estas malfortaj (neniu aŭ unu eklernanto) kaj ŝajnas, ke estas plia pinteto ĉirkaŭ la 25-a vivojaro. Eble tio estas hazardo, sed eble ĝi spegulas la kutiman edukadon: Antaŭ la abiturienta ekzameno oni ne emas lerni novan lingvon, sed tuj poste jes. Kaj eble en simila maniero baldaŭ post la universitataj studoj oni pli facile pretas ekokupiĝi pri Esperanto.

Enketo ĉe Facebook

Mi revenis al tiu konstato pri akademianoj antaŭnelonge, ĉar mi faris propran enketon ĉe Facebook pri la eklerno-aĝo de Esperanto-parolantoj. Intertempe pli ol 300 homoj respondis, el kiuj duono eklernis ĝis inkluzive la 18-a vivojaro (do la mediano). Plia triono eklernis inter 19 kaj 29 jaroj kaj nur unu sesono ekde 30 jaroj. Kompreneble la rezulto estas influita de la fakto, ke multaj Facebook-anoj estas relative junaj - sed tie estas ankaŭ multaj homoj de 50 aŭ 60 jaroj, kiuj eklernis frue, kiel eblas vidi, ĉar la enketo ne estas anonima.

Certe interesa estas la proksimuma divido laŭ unuopaj jaroj: Ĝis nun entute 110 homoj informis pri eklerno inter 14 kaj 18 jaroj, do mezume 22 en ĉiu jaro. Inter 19 kaj 29 jaroj eklernis 107 homoj, do ĉ. 10 en ĉiu jaro, signife malpli. Inter 30 kaj 49 jaroj eklernis 46 homoj, nur 2 en ĉiu jaro. 8 homoj informis, ke ili eklernis inter 8 kaj 11 jaroj (ĉ. 2 en ĉiu jaro) kaj 22 komunikis, ke ili estis sub 13 jaroj (oni rajtis mem aldoni elekteblecon...). Partoprenis 17 denaskuloj, do ĉ. 5 %, kio estas eble pli ol oni ĝenerale supozas.

En kiu aĝo varbi?

La Facebook-enketo kompreneble povas servi nur kiel indiko pri tendenco. La enketo pri la akademianoj tamen kondukas nin al la jenaj provizoraj supozoj (certe plustudindaj): La ŝanco krei bonegan parolanton de Esperanto estas du- ĝis kvaroble pli granda, se oni varbas inter junuloj de 12 - 19, ol se oni varbas inter junaj plenkreskuloj de 20 - 29 jaroj. La ŝanco ĉe varbado inter homoj de 20 ĝis 25 jaroj estas proksimume duoble pli granda ol inter homoj de 26 ĝis 29 jaroj. Super 30 jaroj oni havas tre malgrandan ŝancon.

Informado taŭga por junuloj

En la diskuto de la temaro Harri Laine aldonis (en la retlisto "esphist") ke laŭ lia supozo "la statistiko diras ion signifan pri la aĝo, en kiu oni emocie forte ligiĝas al la lingvo. En certaj fruaj jaroj naskiĝas la ĝisostuloj." Kaj li daŭrigas pri nia informado: "Kion konjekti, por nia praktiko? Ni klopodu plej intense trovi tiaaĝulojn por niaj kursoj, kaj nia informado estu alloga precipe al ili, ĉu ne?"

Tion mi plene subtenas. Verŝajne indas ekinformi jam al la 12-jaruloj aŭ pli frue. (Du el la akademianoj eklernis jam kiel 10-jaruloj.) Ĉiukaze la homoj inter 12 kaj 19 jaroj estas "celgrupo numero unu". Kaj verŝajne la junuloj inter 20 kaj 25 aŭ 30 jaroj, ĉefe studentoj, estas la due plej grava laŭaĝa celgrupo.

Ankaŭ Martin Schäffer, ĝenerala sekretario de Germana Esperanto-Asocio (GEA) kaj prezidanto de 'Esperanto Internacia' opinias, ke "ĉefa sociologia celgrupo estas la aĝogrupo 12 - 25. Estas malverŝajne konvinki maljunulojn pri Esperanto." Li tamen atentigas, ke en GEA estas "sufiĉe multaj homoj, kiuj lernas Esperanton post la 30-a vivojaro kaj fariĝas membroj de GEA", specife homoj ekde 50 jaroj. Ankaŭ Renato Corsetti, prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, atentigas, ke "en italaj lokaj grupoj estas almenaŭ duono", kiuj lernis en aĝo de proksimume 60 jaroj.

Eklernoaĝo en Katalunio

Estas interese kompari la suprajn nombrojn kun la eklernaĝo de aliaj Esperanto-aktivuloj. Hèctor Alòs i Font en 2007 publikigis enketon inter 98 katalunaj Esperanto-parolantoj. 19 % el ili estas funkciuloj. El ili 58 % eklernis Esperanton inter 15 kaj 19 jaroj, nur 16 % ekde 30 jaroj; la mediano ĉe ili estas ĉ. 18 jaroj. La mediano ĉe la homoj kun malalta, meza kaj alta lingvonivelo estas inter 19 kaj 22 jaroj. Kontraste, ĉe tiuj kun tre malalta nivelo la mediano estas signife pli alta, ĉ. 30 jaroj. Homoj, kiuj eklernis ĝis 1988 kaj do parolis la lingvon dum almenaŭ dudeko da jaroj, havas medianan eklernoaĝon de 21 jaroj.

Pli altan eklernoaĝon raportas Frank Stocker el germana enketo en 1992; en sia sociologia verko pri la esperantistoj, La rondo familia, Nikola Rašić prezentas la rezulton de Stocker, ke "averaĝa membro de GEA lernis Esperanton en la aĝo de 32 jaroj" (p. 94). Laŭ esploro en Finnlando el 1983 la eklernaĝa mediano tie estas ĉ. 36 jaroj, iom pli alta ĉe bonedukitaj personoj (37 jaroj) kaj iom malpli alta ĉe elementa eduknivelo (34 jaroj; p. 63).

Kiam eklernas la postaj aktivuloj?

Oni povas supozi, ke same kiel ĉe akademianoj kaj katalunoj, ankaŭ en aliaj grupoj la estraranoj kaj funkciuloj de Esperanto-asocioj, la organizantoj de Esperanto-kursoj kaj renkontiĝoj, la redaktoroj de gazetoj kaj la verkantoj de libroj, la muzikistoj kaj tiel plu eklernis Esperanton tre grandparte antaŭ la 30-a vivojaro. Certe kun esceptoj - sed kun relative malmultaj.

Frue lerni - frue perfektiĝi

Sendube estas pluraj kaŭzoj por tio. Unu supozeble estas, ke lingvolernado bezonas tempon - se oni frue komencas, oni perfektiĝas pli frue kaj kapablas ekaktivi. Eblas esprimi tion ankaŭ jene: Varbi junulojn signifas levi longperspektive la lingvan nivelon de Esperantujo. Kaj la nivelon de aktiveco.

Fruaj internaciaj spertoj kaj amikecoj

Alia ebla kaŭzo estas ke ĝuste en la aĝo de 12 ĝis 18 jaroj oni ekkonatiĝas kun la ekstera mondo, eliras el la limoj de familio kaj lernejo. Esperanto helpas iri eĉ ĝis foraj landoj kaj homoj. Kaj tion en momento, kiam aliaj fremdlingvoj ne jam povas plenumi tiun funkcion, ĉar oni bezonas pluroble tiom da tempo por eklerni ilin, do daŭras plurajn jarojn ĝis uzebla nivelo. Iusence Esperanto pro tio ofte estas kvazaŭ senkonkurenca oferto por junuloj de ĉ. 12 ĝis 15 jaroj. Oni povas supozi, ke la ligiĝo al Esperanto fariĝas tre forta, ĉar ĝuste Esperanto estis la ilo por konatiĝi kun aliaj landoj, kulturoj kaj la homoj tie - kaj ĉar kreiĝis personaj amikoj kaj bonaj konatoj.

Bazaj konvinkoj formiĝas frue

Tria kaŭzo eble estas, ke homoj formas siajn bazajn konvinkojn plej ofte ĝis la dudekkvina aŭ trideka vivojaro. Se ĝis tiam Esperanto ne logis ilin, ili ankaŭ poste kutime ne ŝanĝos sian opinion kaj ne lernos.

Gravas la aĝo - kaj la cetero...

En respondo al demando de Libera Folio, akademiano Katalin Kováts, kiu mem havis la unuan kontakton kun Esperanto jam en la aĝo de ses aŭ sep jaroj, tamen esprimis dubon pri la decida signifo de la aĝo de eklerno:

- Mi ne certas pri la graveco de la aĝo, multe pli kredas en tio, ke influa estas la momento, la cirkonstanco kaj la unuaj impresoj kaj homoj, kiuj peras al ni Esperanton. Tial gravus ke la informado pri Esperanto okazu inde, bele, agrable, ne altrude, por ke ĝi lasu tre pozitivajn memoraĵojn, kiuj iam, en la taŭga momento, ekaktivigas en la homo la deziron, gvidas al decido kaj ekstudo.

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

(La artikolo aperas ankaŭ ĉe Libera Folio)

 

Esperanto en la kolonja televidstacio center.tv

2012-06-02

auf deutsch

La kolonja televidstacio center.tv sendis kontribuon pri Esperanto. La stacio gastis ĉe la kolonja Esperanto-grupo kaj krome havis Présence Bouvier kaj Harald Schmitz kiel gastojn en la studio.

En la proksimume sepminuta raporto en la novaĵelsendo "Rheinzeit" de la 29-a de majo oni prezentis la kolonjan Esperanto-klubon kaj la lingvon Esperanto (proksimume ekde la mezo de la elsendo). Menciiĝis ankaŭ la somera renkontiĝo SOMERE 2012 de EsperantoLand en Jünkerath.

center.tv estas kaptebla en Kolonjo per kablo en proksimume 2 milionoj da loĝejoj; krome la sendostacio povas esti spektata tutmonde per interreto. Laŭ propraj informoj ĉiutage proksimume 123 000 homoj enŝaltas la programon.

 

"Feliĉan naskiĝtagon!" deziras Mini/BMW

2012-05-24

auf deutsch

La aŭtomarko "Mini" deziras al Esperanto okaze de la 125-a datreveno de ties surmondiĝo "feliĉan naskiĝtagon" (en Esperanto). La prestiĝa aŭtoentrepreno BMW eldonis gazetaran komunikon pri tio
(en la germana).

La teksto disponeblas ankaŭ en Esperanto; la pdf-dosieron eblas elŝuti sur la indikita paĝo, tute sube, ĉe "Dokumente zum Download", "Feliĉan Naskiĝtagon! MINI gratulas al Esperanto en la 125-a datreveno. (PDF, MULTI , 98,3 KB)".

 

Esperanto en televido kaj radio

2011-02-19

auf deutsch

Ankaŭ ĉi-jare la Sarlanda Radio raportis pri la Novjara Renkontiĝo de EsperantoLand - en televido kaj en radio. Krome la radio-institucio SWR (sudokcidentgermana radio) sendis raporton kaj artikoloj aperis en la gazeto "Saarbrücker Zeitung", en "Républicain Lorrain" kaj en pluraj malgrandaj gazetoj kiel "La Semaine" kaj "Wochenspiegel".

La raporto de la SR-televido estis elsendita en la 28-a de decembro 2010, ĉ. 19.35 h; moderatorino Sonja Marx deziris al la spektantoj en Esperanto "Feliĉan Novan Jaron", Bettina Rau raportis ("Aktueller Bericht", ca. 3 min.). Jam en la antaŭa tago je 7.40 h la radio-kanalo SR2 elsendis raporton. En la 29-a de decembro SWR2 en la elsendaĵo "Journal am Morgen" (matena ĵurnalo) disradiis je 8.10 h kontribuon pri la internacia Esperanto-renkontiĝo, al kiu venis pli ol 190 partoprenantoj el 13 landoj.

La gazeto "Saarbrücker Zeitung" raportis en la 20-a kaj en la 29-a de decembro. En Saarbrücken ankaŭ la semajngazeto Wochenspiegel publikigis antaŭanoncon de la aranĝo.

La franca gazeto "Républicain Lorrain" publikigis plurajn raportojn en diversaj eldonoj, ekzemple en la 28-a de decembro, en la 31-a de decembro kaj en la 5-a de januaro 2011.

 

Esperanto-lernejoj ĉe Langwhich.com

2011-01-20

Ĵus aperis artikolo pri Esperanto ĉe la retejo langwhich.com, kiu informas pri lingvolernejoj kaj lingvovojaĝoj. La artikolo ligas al kelkaj germanaj ofertantoj de Esperanto-kursoj, ekzemple en Hamburgo, Nürnberg kaj Stuttgart, kiuj jam metis siajn kursofertojn tien.

Oni povas senkoste registriĝi kiel ofertanto de lingvokursoj ĉe langwhich.com; por Esperanto-ofertantoj estas specialaj kondiĉoj.

 

Filmo pri Esperanto kiel utopio - sen Esperantujo kiel realaĵo

2010-05-29

La usona reĝisoro Sam Green produktis dokumentan filmon "Utopia in four movements" (Utopio en kvar movimentoj/movadoj); unu el la temoj estas dum ĉ. dek minutoj Esperanto. Green skizas Esperanton kiel malsukcesintan utopion kaj apenaŭ mencias aliajn flankojn de Esperanto.

Dum la registrita montrado en la filmfestivalo "Sundance" la aŭtoro interalie diris, ke "Zamenhof kredis, ke se ĉiu en la mondo parolus komunan neŭtralan lingvon, ne plu estus milito kaj kultura konflikto. Kvankam tio eble ŝajnas naiva al ni hodiaŭ, plu estas tutmonda movado de homoj, kiuj parolas Esperanton kaj kredas je ĝiaj idealoj." Ŝajne en la verkoj de Zamenhof ne troviĝas tia naiva kredo; en la ĝeneva kongreso en 1906 li eĉ defendis la Esperanto-parolantojn kontraŭ ŝajna naiveco: "Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj; ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankaǔ poste restos malbonaj; sed ni kredas, ke komunikiĝado kaj konatiĝado sur neǔtrala fundamento forigos almenaǔ la grandan amason de tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj estas kaǔzataj ne de malbona volo, sed simple de sinnekonado kaj de devigata sinaltrudado." Ankaŭ la hodiaŭaj Esperanto-parolantoj certe kredas je internacia interkompreno, sed ne je la malapero de militoj pro Esperanto.

Green komentas ankaŭ la esperon je ĝenerala disvastiĝo de Esperanto komence de la 20-a jarcento: "Dum tiu tempo oni eĉ parolis pri io nomata la 'fina venko'. Kion diable ili pensadis?!"

Fiaskinta aĉetcentro kaj amastombejoj

La filmo prezentas aldone al Esperanto tri pliajn temojn sub la komuna titolo de utopioj: Sudĉina aĉetcentro, la plej granda en la mondo, apenaŭ havas vendejojn aŭ klientojn kaj montriĝas grandega misinvesto. Krome la filmo rakontas pri usona ekzilulo en Kubo, kiu plu optimismas, kaj pri la deziro meti amastombejajn skeletojn el la murdadoj de la 20-a jarcento en dignan ripozlokon. Kiel homo, kiu uzas Esperanton relative ofte kaj ekde multaj jaroj, oni demandas sin, ĉu vere estas konvene prezenti Esperanton en tia kunteksto? Ĉu vere indas limiĝi je la utopia flanko de Esperanto kaj preskaŭ neniel mencii la faktan Esperantujon de hodiaŭ, kun muziko kaj literaturo, kun vikipedio kaj la tri ŝtataj ĉinaj retejoj, kun denaskuloj kaj plej diversaj renkontiĝoj?

Ĉu Esperanto-parolantoj malsukcesadas?

Ne estas facile kompreneble ankaŭ, kial la reĝisoro prezentas la voĉon de konata Esperanto-parolanto, kiu recitas poemon en Esperanto kaj stumblas dume; la voĉo petas (anglalingve) reregistradon, sed evidente la reĝisoro preferis publikigi la fuŝitan version. Simile la filmo montras unuopajn homojn dum la UK en Japanio (2007), kiuj malsukcesas diversmaniere: Unu prezentas ĵongladon kaj unucikladon - la pilkoj falas kaj li devas lasi la unuciklon. Alia rigardas flanken de la kamerao kaj rekte rigardas nur post atentigo; tria tre serioze rigardas kaj iom ridetas nur post peto tion fari. Oni havas la impreson, ke la reĝisoro serĉis rimedojn por ankoraŭ pli bone elstarigi la Esperanto-malsukceson, je kiu li ŝajne firme kredas.

Cent mil Esperanto-parolantoj antaŭ cent jaroj

Estas krome rimarkinde, kiom malsame Sam Green prezentas Esperanto-parolantojn de antaŭ cent jaroj kaj hodiaŭ: Oni vidas multajn malnovajn bildojn kun ĉiam dekoj aŭ centoj da Esperanto-parolantoj, ankaŭ filmeton de Andreo Cseh kun granda grupo de lernantoj. Kontraste la hodiaŭajn Esperanto-parolantojn oni vidas kutime kiel solulojn, maksimume triope; ili rajtas eldiri unuopajn frazetojn aŭ nur silentas. Green parolas pri tio, ke "dum la frua 20-a jarcento estis pli ol cent mil Esperanto-parolantoj", dum mankas ajna indiko pri hodiaŭaj nombroj.

"En la fino ĝi estis freneza afero"

La reĝisoro Sam Green fine prezentas bildojn de la teknika evoluo komence de la 20-a jarcento kaj komentas dum la filmprezentado, ke "en tiu ĉi kunteksto Esperanto havis ian sencon". En la retejo sf360.org li pli detaligas pri Esperanto: Je la komenco de la 20-a jarcento estis "multaj homoj, kiuj parolis ĝin; oni kredis, ke ĝi povus funkcii. Ne estis absurda ideo. En la fino ĝi estis freneza afero, William Shatner filmo. La arko de la historio estas, ke estis florado de utopiaj ideoj en la komenco de la 20-a jarcento; en la fino tio velkis. Esperanto kaj socialismo spegulas unu la alian."

Ĉu "kontraŭ la limoj de la homa naturo"?

Sam Green skizas Esperanton kiel ion naivan, kio plene malsukcesis. Ne aperas aludo pri tio, ke iuj homoj hodiaŭ parolas Esperanton ne tiom por fini militojn, sed ĉefe por vojaĝi tra la mondo kaj por krei kaj flegi internaciajn amikecojn. En sf360.org li diras ke Esperanto estas "mirinda ideo" kiu, laŭ li, "iras kontraŭ la limoj de la homa naturo".

Internacia interŝanĝo kaj militoj

Lian bildon pri Esperanto transprenis ankaŭ recenzantoj de la filmo. Iu Kirk Honeycutt skribas, ke "Green esploras la historion de Esperanto, la lingvo, kiun L.L.Zamenhof kreis antaŭ la 20-a jarcento en la naiva espero, ke se ĉiu parolus la saman lingvon, ili interkompreniĝus pli bone. Nu, ni scias, kiel tio funkciis." Ne necesas defendi plene la ideojn de Ludoviko Zamenhof, sed ja estas rimarkinde, ke multaj konfliktoj kaj militoj okazas inter landoj, kies loĝantaroj apenaŭ havas komunan lingvon kaj nur malmultan kulturan interŝanĝon. Tio validas ekzemple pri Usono unuflanke kaj aliflanke Afganio, Irako, Vjetnamio kaj Koreio, se limiĝi al nur kelkaj militoj.

Kial dokumenta filmo sen la hodiaŭa realaĵo?

Oni povas demandi sin, kial Green prezentas Esperanton nur kiel utopion kaj ne ankaŭ kiel realaĵon. Certe multegaj Esperanto-parolantoj, kiuj ĉiutage aŭ tre ofte uzas Esperanton, havos la impreson, ke Green komplete neglektas la hodiaŭan lingvokomunumon. Unua respondo povus esti, ke li komence elektis la lingvon kadre de la temo utopio kaj poste ne volis rezigni pri tio; sekve li ne povis montri la nunan Esperanto-mondon, ĉar tio detruus la bildon pri fiaskinta utopio.

Relative malmultaj Esperanto-parolantoj en Usono

Alia eblo estas, ke Green ne sukcesis ekscii sufiĉe pri la hodiaŭa Esperanto-mondo. Necesas konsideri, ke li vivas en Usono kaj tie la proporcio de Esperanto-parolantoj estas multe malpli alta ol en Eŭropo; dum ekzemple en Usono vivas proksimume unu sola individua UEA-membro inter miliono da loĝantoj, en Francio estas ĉ. 9 kaj en Islando pli ol 70 (aŭ ĉ. 7 inter 100.000). Ne estas miraklo, ke la hodiaŭa Esperantujo publike aperas pli ofte en Eŭropo ol en Usono.

Anglalingvaj informoj

Trie oni povas demandi sin, kiuj informoj pri la hodiaŭa realo de Esperanto troveblas en la angla lingvo. Se oni trarigardas diversajn anglalingvajn retejojn de Esperanto-asocioj, oni legas multe pri revoj, sed havas malfacilaĵojn trovi la hodiaŭan realon de Esperanto. Ne estas facile legi ion pri denaskuloj, muziko, plej diversaj renkontiĝoj, vikipedio, la tri grandaj ĉinaj aŭ aliaj retejoj, Afriko aŭ Nepalo - sed feliĉe almenaŭ en la anglalingva artikolo de vikipedio pri Esperanto legeblas tre aktuala bildo pri nia lingvo.

"Mi estis vere ĉagrenita"

La filmo ricevis kelkajn pozitivajn menciojn de Esperanto-parolantoj, interalie de ESF, kiu subvenciis ĝin. Kontraste Brian Barker komentis jam en februaro 2010 sur "Independent Filmmaker Project": "Mi estis vere ĉagrenita vidi la aserton de Sam Green en lia 'Utopia in Four Movements', ke Esperanto malsukcesis, ĉar tio estas malvera."

Dokumenta filmo kun viva prezento

Indas atentigi pri apartaĵo de la prezentadoj, nome ke la reĝisoro sursceneje komentas la filmon, kiu havas multajn silentajn partojn, dum samtempe muzikgrupo ludas. Do temas nur parte pri dokumenta filmo - estas viva prezento.

Versio kun Esperanto-subtekstoj

La parton de la prezento pri Esperanto eblas spekti ĉe filmoj.net, kun Esperanto-subtekstoj.

Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand

(La artikolo samtempe aperas ĉe Libera Folio, kie eblas komenti.)

 

Multaj amaskomunikilaj raportoj pri NR kaj NIS

2010-02-23

Pri la 8-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la 1-a Novjara Internacia Semajno (NIS) dum la pasinta jarŝanĝo en Saarbrücken multfoje raportis la gazetaro. Aperis novaĵo de dpa, pluraj gazetaj represoj, granda artikolo en la regiona gazeto "Saarbrücker Zeitung", televida raporto kvarfoje elsendita kaj tri radioelsendoj inter 4 kaj 55 minutoj ĉe la regiona radio "Saarländischer Rundfunk". (Jen cetere esperantlingva raporto pri NR kaj NIS.)

La raporto de dpa por la regiono de Rejnlando-Palatinato elsendiĝis la 28-an de decembro. Ĝi legeblas rete ĉe

- la gazeto Saarbrücker Zeitung kaj en la papera eldono de la gazeto de mardo, 29-a de decembro,

- Rhein-Zeitung (el Koblenz, rz-online; la gazeto cetere ĉerpas sian leksikonon el la germana vikipedio - do ankaŭ informas pri Esperanto),

- kaj legeblis ankaŭ sur la retpaĝoj de la Sarlanda Radio (SR).

Radio kaj Televido

Sarlanda Radio elsendis televide triminutan raporton en la regionaj novaĵoj "Aktueller Bericht" (aktuala raporto) de mardo, 29-a de decembro, ĉ. 19.30 h, kiu ripetiĝis en la semajna rerigardo de sabato, 2-a de jan. 2010 ( "Wochenrückblick", 19.15 h - 19.45h). Krome oni raportis pri la renkontiĝo en du pliaj novaĵelsendoj de mardo, 29-a de dec. 2010 (16.00 kaj 17.00 h).

Radioraportoj aŭdeblis en ĉiuj tri programoj de la radio:

- SR 3, lundo, 28-a de dec. 2009, ĉ. 16.30 h (elsendo "Region am Nachmittag", regiono dum la posttagmezo). Interrete legeblas ankaŭ bela prezento de Esperanto fare de la sama redakcio.

- SR 2, lundo, 4-a de jan. 2010, ĉ. 7.40 h

- SR 1, lundo, 4-a de jan. 2010, 20.05 - 21.00h. Unuhora interparolada elsendo kun Lu Wunsch-Rolshoven (EsperantoLand) kiel studia gasto. Oni ludis ankaŭ tri muzikpecojn, de Hotel Desperado, Ralph Glomp kaj Tone.

Ampleksa gazetara eĥo

Resume eblas diri, ke la raportado pri la du komunaj aranĝoj estis aparte ampleksa, interalie pro la kvarfoja menciado en televido. Tio estas unu el la kaŭzoj, kial EsperantoLand refoje okazigos la du renkontiĝojn NR kaj NIS en Saarbrücken; la esperantlingva aliĝilo por NR nun pretas en la reto.

 

150-a naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof

2009-12-12

( auf deutsch)

(Por gazetara komuniko en via lingvo)

En 1887 en Varsovio aperis maldika broŝuro de 40 paĝoj, "Internacia Lingvo", sub la pseŭdonimo "D-ro Esperanto". Malantaŭ tio kaŝis sin la okulkuracisto Ludoviko Zamenhof, kiu naskiĝis en la 15-a de decembro 1859, antaŭ 150 jaroj. Li kreis la bazon de la lingvo Esperanto jam kiel lernejano kaj li volis per tio konstrui ponton inter la popoloj, por kompreno kaj interkompreniĝo.

Esperanto-parolantoj en pli ol 120 landoj de la mondo

Hodiaŭ en pli ol 120 landoj de la mondo estas homoj, kiuj parolas la internacian lingvon Esperanto; la taksoj varias inter 100.000 personoj, kiuj flue kaj regule parolas Esperanton, ĝis 2 milionoj, kiuj lernis Esperanton. La nombron de denaskuloj oni taksas je 200 ĝis 2000. Kvin nobelpremiitoj lernis kaj parolis Esperanton - interalie la verkisto Isaac B. Singer.

Lerneja instruado en Burundo

La ĉina registaro funkciigas plurajn retejojn en Esperanto, en Burundo oni instruas Esperanton en pli ol 20 lernejoj, la Esperanto-vikipedio enhavas pli ol 120.000 artikolojn, jare aperas ĉ. 120 libroj en Esperanto - tradukitaj aŭ verkitaj originale en tiu ponta lingvo. En la historio de la homaro estis apenaŭ alia lingvo, kiu tiom multe disvastiĝis ene de nur 120 jaroj: En 1887 Esperanto inter la tiutempe ĉ. 7000 lingvoj de la mondo estis la plej malgranda kun nur unu parolanto, hodiaŭ ĝi estas unu el la 50 internacie plej multe uzataj lingvoj.

Kreskanta disvastiĝo

Certe Zamenhof deziris ankoraŭ pli rapidan disvastiĝon de sia lingvo - simile kiel multaj aliaj inventistoj kaj evoluigantoj. La unua telekopiilo (telefakso) ekzemple konstruiĝis jam en 1843; 120 jarojn poste, en la 1960-aj jaroj, la telekopiilo estis apenaŭ disvastiĝinta - hodiaŭ ĝi staras en preskaŭ ĉiu oficejo. Ankaŭ post la unuaj 120 jaroj de Esperanto la demando, kiel tiu lingvo disvastiĝos estontece, plu restas malferma. La parolantoj de Esperanto ĉiukaze atentigas pri tio, ke dum la pasintaj jardekoj Esperanto plu disvastiĝis - en internaciaj renkontiĝoj, en la muziko, kiel gepatra lingvo, en Afriko kaj Azio kaj dum la lastaj jaroj en la interreto.


Fotoj libere elŝuteblaj

Ludoviko Zamenhof (1908)
(1364 × 1914 pixels; 1 247 KB)

Ludoviko Zamenhof
(451 × 530 pixels, 33 KB)

Ludoviko Zamenhof (1887)
(189 × 250 pixels, 27 KB)


Retaj ligiloj

L. L. Zamenhof (Wikipedia)

Esperanto (Wikipedia)

Ĉina registaro

Pliaj informoj pri Esperanto en 62 lingvoj

Lernado

 

Gazeta raporto pri la lingvokonkursa malakcepto

2009-12-07

La gazeto "Generalanzeiger" el Bonn publikigis sur la unua paĝo de sia (papera) semajnfina eldono artikolon pri la malakcepto de Esperanto en la lingvokonkurso "Bundeswettbewerb Fremdsprachen". La titolo estas "Welt-, aber keine Fremdsprache" (monda, sed ne fremdlingvo).
La artikolo estas sufiĉe favora pri Esperanto kaj kritikema pri la decido de la konkurso. Ĝi citas, ke laŭ la organizantoj Esperanto estas tro "artefarita". La aŭtoro Wolfgang Pichler prezentas nian kulturon:

"Fakte ili havas ĉion, kio necesas por vera lingvokulturo: Traduko de la biblio, rokmuzikaj grupoj, gazetoj, interretaj paĝoj, nacia himno. En la universitatoj en Hungario Esperanto intertempe estas rekonita kiel dua lingvo; ĉ. 5000 studentoj tie ekzameniĝas en ĝi. Do ne eblas paroli pri 'artefarita, ĉar ne vivanta' - kontraste al la latina ekzemple, kiu estas permesita en la lingvokonkurso."

Interesa estas ideo pri la "nelandeco" de Esperanto, la neaparteno al difinita lando. Tion la aŭtoro prezentas komence kaj fine:

"'La kono de lingvo de alia lando ebligas veran interkompreniĝon', skribas la federacia prezidento Horst Köhler (...) Malfaciliĝas, kiam lingvo havas parolantojn en 120 landoj, sed ne estas la 'lingvo de unu alia lando'."

Kaj en la fino:

"Pli da ŝancoj la Esperantanoj eble havus, se ili farus el sia lingvo la 'lingvon de unu lando' - se ili do kunvenus en unu loko kaj deklarus tiun sendependa. Plia granda ol la Vatikano ĝi certe estus. Rimarkinde, ke oni ĉiam unue devas meti limon inter si kaj aliaj por esti serioze traktata."

La artikolo estas bona paŝo antaŭen por subteni la akcepton de Esperanto en la lingvokonkurso. Tre afablaj leteroj de legantoj al Generalanzeiger povas eble subteni la efikon de la artikolo.

Se vi ŝatas publike montri vian subtenon al la afero (kaj membras en Facebook), vi povos aliĝi al la tiea peticio: "Für Esperanto beim Bundeswettbewerb Fremdsprachen". Por Esperanto ĉe la germana "Federacia konkurso pri fremdlingvoj"! Intertempe kolektiĝis pli ol ducent subtenantoj tie.

 

© EsperantoLand