Pri Esperanto 

11 - 20 | 31 - 40 (94)
 
 

Esperanto-varbaĵoj rete haveblaj

2009-03-20

En la "Esperanto-Butiko" eblas mendi T-ĉemizojn, tasojn kaj kelkajn pliajn varojn kun Esperanto-tekstoj. Oni ofertas unuflanke varbosloganojn en naciaj lingvoj (ekzemple "Esperanto - leichte Sprache, schwer in Ordnung"), aliflanke tekstojn en Esperanto ("La latina estis. La angla estas. Esperanto estos").

Elekteblas impona kvanto de diversaj bildoj.

 

Gazetara eĥo pri NR, IS kaj IF

2009-01-20

"En Germanio ĉiuj parolas Esperanton" titolis la argentina retgazeto "Mendoza Online" en artikolo pri la tri jarfinaj Esperanto-renkontiĝoj en Germanio kaj la evoluo de Esperanto (hispane: "En Alemania todos hablan esperanto"). Tio estis unu el pli ol dudek rete legeblaj raportoj, kiuj menciis la 7-an Novjaran Renkontiĝon (NR) de EsperantoLand.

Evidente la entuziasma redaktoro iom rapide laboris - en la teksto de la novaĵo, kiun disvastigis la hispanlingva novaĵagentejo EFE, oni parolis pri ĉ. 10.000 fluaj parolantoj de Esperanto en Germanio.

Hispanlingva raporto de la novaĵagentejo EFE

La hispanlingvan informon transprenis ĉ. dudeko da retejoj: En Argentino krom la menciita MDZol (Mendoza Online) ankaŭ "La Nación" kaj en Usono raportis "La Revista del Diario" (Miami); publikigis la novaĵon ankaŭ interalie "El Diario Digital Juárez" kaj "El Universal" (Meksiko), "Terra España" kaj "El Confidencial" (Hispanio). En la novaĵo oni raportis pri la tutmonda kresko de la Esperanto-parolantaro kaj la partopreno de dudeko da denaskuloj en la frankfurta Novjara Renkontiĝo.

Germana novaĵagentejo dpa kaj radio-programeroj

En Germanio pri la renkontiĝoj NR, IS kaj IF informis la germana novaĵagentejo dpa en sia regiona servo por Heslando; tion transprenis pluraj retaj kaj eksterretaj gazetoj (kaj la menciita hispana novaĵagentejo). La lokaj gazetoj de Frankfurto raportis plurfoje ankaŭ en siaj paperaj eldonoj. Krome almenaŭ dufoje informis la heslanda radio; la berlina "Radio EINS" elsendis intervjuon kun Lu Wunsch-Rolshoven, prezidanto de EsperantoLand kaj ĉeforganizanto de la NR.

Raportoj pri IS

La asocio EsperantoLand atentigis ankaŭ la gazetojn en la regiono de la IS (Internacia Seminario) de GEJ pri tiu renkontiĝo; rezultis pluraj artikoloj, kiujn verkis lokaj raportistoj, parte rete legeblaj. Krome Felix Zesch estis aŭdebla en intervjuo de Heslanda Radio.


Kelkaj retligoj

Hispane

Mendoza Online (Argentino)
La Nación (Argentino)
La Revista del Diario (Miami, Usono)
El Diario Digital Juárez (Meksiko)
El Universal (Meksiko)
Terra España (Hispanio)
El Confidencial (Hispanio)
Yahoo Noticias (Venezuelo), Meksiko, Ĉilio, Peruo, Argentino kaj en hispana eldono
Llaneza & asociados (Hispanio)
Corneta (Caracás, Venezuelo)
Ñ (Argentino)
Newstin (Prago, Ĉeĥio)
Cunoticias (ligas al Terra España)
la cosa stessa
ADN Cultura (La Nación)
El Castellano
Canal 22 (Meksiko)
El Siglo de Durango (Meksiko)
Últimas Noticias (Bolivio)

Germane

n-tv
Frankfurter Rundschau
Hessischer Rundfunk

Germana radio, aŭskultebla elsendo

Radio EINS (Radio Berlin-Brandenburg)

Pri IS

Oberhessische Presse (30.12.2008)
Oberhessische Presse (2.1.2009)

 

Kristnaskaj salutoj de la papo en Esperanto

2008-12-25

Denove la papo direktis siajn tradiciajn kristnaskajn salutojn ankaŭ en Esperanto al la kredantoj en la tuta mondo: "Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!"

Estis Papo Johano Paŭlo II., kiu en la jaro 1992 unufoje diris la papajn kristnaskajn salutojn ankaŭ en nia lingvo. Ekde tiam la internacia lingvo estas ĉiujare uzata kristnaske kaj paske dum la beno de la roma ĉefo de la katolika eklezio.

La fakton, ke la papo honorigis ankaŭ Esperanton, menciis i.a. la raportisto de la franca "Radio France Internationale" - "eĉ en Esperanto" la papo salutis la kredantojn, li diris en sia kontribuo. La papo salutis entute en 64 diversaj lingvoj.

 

Reteldono de "Die Welt" pri la tago de la Esperanto-libro

2007-12-16

Tradicie oni festas la naskiĝtagon de Ludoviko Zamenhof (15a de dec. 1859) kiel Zamenhof-tagon aŭ tagon de la Esperanto-libro. La konata germana gazeto "Die Welt" raportis pri tio en sia reteldono.

La gazeto citas interalie el la fama letero al Borovko pri la motivoj de Zamenhof por la laboro pri Esperanto.

Fine oni prezentas la nuntempan uzadon de Esperanto: "Hodiaŭ ekzistas pli ol 100 Esperanto-gazetoj, Esperanto-radio-elsendoj en pli ol dek du landoj, 2100 instrulibroj en 50 lingvoj, oficiala Esperanto-instruado en 30 landoj kaj Esperanto-muzeo en Vieno. Kaj Esperanto-rokmuzikgrupoj."

[Die Welt]

 

Esperanto-varbado de Google Mail

2007-12-13

En duminuta filmo de Gmail pri la filtrado de nedezirata varbado la parolanto fine donas konsiletojn, kiel uzi la gajnitan tempon - ekzemple lerni Esperanton. La montrata libro "Learn Esperanto fast" cetere estas speciale produktita por la filmeto - la titolo ne ekzistas.

La anglalingva filmeto "Spam, time, and you: An educational video from Gmail" videblas ĉe Google kaj YooTube.

Esperanto ĉe Google

Jam de kelkaj jaroj Google uzas Esperanton en sia serĉmaŝino; tie oni povas elekti Esperanton kiel lingvon de la uzanto, same kiel ĉe la Google-grupoj. Lastatempe aldoniĝis Esperanto kiel dezirata lingvo de la serĉataj paĝoj. Google tion faras verŝajne malpli por intence subteni Esperanton, sed sekve de la kreskanta nombro de esperantlingvaj retpaĝoj, ekzemple en la Vikipedio, kie intertempe legeblas pli ol 90.000 artikoloj en Esperanto.

[nejkajfleja]

 

Wal-Mart kaj Esperanto

2007-12-13

En raporto pri la kristnaska varbokampanjo de Wal-Mart, kiu aperas ankaŭ en la hispana, la gazeto "The New York Times" mallonge menciis Esperanton: "Whether shoppers speak Spanish, English or Esperanto, Wal-Mart needs a big Christmas." (Ĉu aĉetantoj parolas la hispanan, la anglan aŭ Esperanton, Wal-Mart bezonas grandiozan kristnaskon.)

[esperanto-usa.org]

 

Grin en svisa gazeto: Esperanto estus "ekonomie avantaĝa"

2007-07-11

Laŭ la ĝeneva profesoro kaj fakulo pri ekonomio de lingvoj, profesoro François Grin, estus "ekonomie avantaĝe, se Esperanto fariĝus plia oficiala lingvo" en la Eŭropa Unio. Tion Grin diris en intervjuo kun la svisa "Coopzeitung" okaze de la publikigo de la "Svisa enciklopedio planlingva" de Andreas Künzli. Laŭ redemando de Grin la titolo de la intervjuo estas "Kiu lingvo do estas natura?"

Studo "La instruado de lingvoj kiel politiko"

Antaŭ du jaroj profesoro Grin prezentis por la franca "Alta Konsilio pri la prijuĝo de la lernejo" ampleksan studon pri la estonteco de la lingvoinstruado en Eŭropo. La raporto "La instruado de lingvoj kiel politiko" ("L’enseignement des langues comme politique publique", franca originalo) traktas tri eblajn scenarojn

1. La angla kiel sola lingvo
2. Plurlingveco
3. Elekto de Esperanto kiel interna laborlingvo de la EU-institucioj

Eblus ŝpari 25 miliardojn da eŭroj jare

Laŭ la studo Britujo havas jaran gajnon de proksimume 17 miliardoj da eŭroj el la avantaĝa pozicio de la angla; tiun sumon pagas la loĝantoj de la aliaj landoj. La enkonduko de Esperanto povus ŝpari al tuta Eŭropo (inkluzive de Britujo kaj Irlando) jaran sumon de 25 miliardoj da eŭroj.

Antaŭjuĝoj pri Esperanto: "Simpla nescio"

Laŭ la studo de profesoro Grin la antaŭjuĝoj pri Esperanto, kiujn oni devus superi antaŭ pli granda disvastigo de Esperanto, ĝenerale baziĝas je "simpla nescio" ("simple ignorance").

 

"Esperanto kaj lingvoj" en germana radio

2007-05-12

En sabato, la 12a de majo, la mezgermana radiostacio MDR Sputnik aŭdigis kvarhoran sendaĵon pri lingvoj. Oni intervjuis interalie la prezidanton de la asocio EsperantoLand, Louis F. v. Wunsch-Rolshoven.

Germanlingva raporto pri la sendaĵo legeblas ĉe MDR Sputnik. La intervjuo pri Esperanto elŝuteblas kiel mp3-datumaro.

 

Multa gazetara raportado pri la 5a Novjara Renkontiĝo (NR)

2007-01-11

La ĵus finiĝinta 5a Novjara Renkontiĝo de EsperantoLand en Trier havis entute 174 partoprenantojn el 13 landoj kaj kelkajn pliajn gastojn dum unuopaj programeroj. Ĉeestis entute 60 infanoj el ok landoj. La ĉefa periodo kun plej multaj gastoj daŭris de la 27a de decembro ĝis la 3a de januaro; estis aldonaj tagoj ekde la 26a de decembro ĝis la 7a de januaro por homoj, kiuj volis pli longe ferii en Esperantujo.

Germana novaĵagentejo dpa raportis tutlande

La grandeco kaj internacieco de la renkontiĝo kaj la vasta programoferto donis bonan bazon por gazetara laboro. Unuan intervjuon kun organizanto produktis Radio Dreyeckland el la regiono de Freiburg/Breisgau jam fine de novembro. Krome antaŭ la komenco de la kunveno informis pri ni kaj Esperanto la germana novaĵagentejo dpa per tutlanda raporto, kiu represiĝis interalie en gazeto en Brandenburgio ( Märkische Oderzeitung, 24a de decembro) kaj laŭ raportoj en la nordgermana urbo Kiel kaj en Turingio.

Pluraj radioelsendoj kaj televida raporto

En la 28a de decembro tagmeze (ĉ. 12.15 h) la sudokcidentgermana radio SWR elsendis intervjuon kun la prezidanto de EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven, en sia 4a programo en la elsendaĵo "Heute um zwölf" (Hodiaŭ je la dekdua horo); SWR estas aŭdebla en la regiono de la konstanca lago ĝis Bonn. Samtage okazis telefona intervjuo kun la luksemburgia Radio 100,7.

Vespere de la 30a de decembro elsendiĝis ĉ. 2 minutoj pri ni en la regionaj televidaj novaĵoj "Rheinland-Pfalz aktuell" (Rejnlando-Palatinato aktuale) je 19.50 h, eble ankaŭ je aliaj tempoj. Fine de la aranĝo plia raportistino de SWR produktis triminutan kontribuon, kiu estis sendita de ili la 5an de januaro posttagmeze. Sarlanda Radio transprenis tiun kontribuon per elsendo el Saarbrücken la 8an de januaro je 6.40 h. Tiu kontribuo kun alia enkonduko nun krome disponeblas en la interreto ĉe "SWR international in cont.ra" (11,4 MB; la parto pri Esperanto komenciĝas je la 16a minuto) kaj ĉe podster.de (ekde ĉ. la 20a minuto).

La loka gazeto de Trier, Trierischer Volksfreund, anoncis niajn du koncertojn (Ĵomart kaj Nataŝa, Akordo) en siaj programpaĝoj de la jarfina eldono, pro kio venis pluraj interesitoj al la koncertoj. Krome la gazeto sendis ĵurnaliston por detala raporto, kiu aperis papere en la 2a de januaro kaj ĉe volksfreund.de jam la 1an.

Tutcerte la kvanto de la raportado estis tre ĝojiga. Tion eblas diri ankaŭ pri la enhavo, kiu ĝenerale estis neŭtrale informa aŭ pozitiva pri nia lingvo. SWR4 ekzemple finis la intervjuon per "Esperanto, die Kunstsprache, die vielleicht doch noch eine Weltsprache wird" (Esperanto, la artefarita lingvo, kiu eble tamen ankoraŭ fariĝas mondlingvo).

Cetere ankaŭ la 2a programo de SWR, eble rezulte de nia gazetara laboro, decidis produkti unuhoran felietonan kontribuon pri planlingvoj, kiu estis sendita la 1an de januaro de 14.05 ĝis 15.00 h. La anonca teksto de tiu elsendaĵo estis relative skeptika.


Trierischer Volksfreund (2a de januaro 2007), volksfreund.de (1a de jan.)

Rätselhaftes aus aller Munde

"Felichan novan jaron" – ein glückliches neues Jahr! Gleichzeitig unbekannt und doch irgendwie vertraut klingt, was auf den Fluren des Trierer Jugendgästehauses zu hören ist. Wer in der Schule Englisch, Französisch oder Latein gelernt hat, wird immer wieder einzelne Wörter verstehen können. Dennoch bleibt die Sprache rätselhaft.

Kommunikationsmittel vom Reißbrett

Esperanto heißt, was hier gesprochen wird. Anders als andere Sprachen hat sich Esperanto nicht auf natürliche Weise entwickelt, sondern wurde am Reißbrett konstruiert. Erfinder ist Ludwik Zamenhof, der im Jahr 1887 erstmals in einer Broschüre die Grundzüge seiner Plansprache vorstellte. Sein Gedanke war es, für die internationale Kommunikation eine leicht erlernbare Sprache mit einfachen Regeln zu schaffen. Auf breiter Front hat sich Esperanto nie durchsetzen können, Angaben über Sprecherzahlen variieren stark, realistisch erscheint eine Zahl von nicht mehr als 500 000.

Aus Spaß an der Sprache

In Trier jedoch wird dieser Tage die ursprüngliche Idee mit Leben erfüllt. Menschen aus Russland, Frankreich oder Deutschland unterhalten sich miteinander, auch Kinder sind darunter. Die elfjährige Klára aus Lŭemburg hat einen ungarischen Vater und eine französische Mutter. "Als wir noch in den Niederlanden wohnten, haben meine Eltern untereinander meist Esperanto gesprochen", erzählt sie. Klára beherrscht Esperanto zwar fließend, ihre Muttersprache ist dennoch Französisch. Gemeinsam mit den Geschwistern Jean-Thierry und Noémi aus der Bretagne bastelt sie nun kleine Puppen aus Stoffresten unter Anleitung der beiden Russinnen Tamara und Svetlana. Die internationale Sprache erweist sich dabei als hilfreich.

"Heute lernen Menschen Esperanto, weil es ihnen Spaß macht", sagt Claudia Hamelbeck aus Bonn. "Die Zeit des Verfassens politischer Resolutionen ist vorbei." An der vorherrschenden Stellung des Englischen in der internationalen Wirtschaft und Politik ist ohnehin so schnell nicht zu rütteln. Als Vorzüge des Esperanto preist Hamelbeck jedoch das Fehlen unregelmäßiger Formen, die Möglichkeit, aus wenigen Grundwörtern neue Vokabeln abzuleiten, und die einfache Schreibweise, die sich an der Aussprache orientiert.

So paradox es klingt, eine der größten Gefahren für Esperanto wäre sein Erfolg. Je mehr eine Sprache in Gebrauch ist, desto stärker verändert sie sich, bildet Unregelmäßigkeiten oder verschiedene Dialekte heraus. "Man darf es nicht zu weit auseinander gehen lassen", ist sich auch Claudia Hamelbeck bewusst. Die relativ überschaubare und einheitliche Sprechergemeinschaft bewahrt Esperanto derzeit vor einer solchen Entwicklung.

Doch um solche Probleme geht es beim Esperanto-Treffen nur am Rande. Im Mittelpunkt steht der Austausch mit Gleichgesinnten. Und manchmal gelingt dabei auch Völkerverständigung in ihrer schönsten Form: Wieland Pusch und seine bulgarische Frau Daniela beispielsweise haben sich vor zwölf Jahren auf einem solchen Treffen kennen und lieben gelernt.

 

"La Esperanto-artistoj" en tutgermana radio

2006-04-19

En la tutgermana radio "Deutschlandradio Kultur" oni sendis kvinminutan, rete legeblan kontribuon pri du artistoj, kiuj uzas Esperanton por siaj projektoj; de la retpaĝo de la radio oni povas ankaŭ elŝuti la registraĵon de la kontribuo.

La dan-sveda artista duopo, Daniel Salomon kaj Olof Olsson, nomas sian projektaron "La Loko". Ili volas pliriĉigi la kulturon de Esperanto per elementoj de la ĉiutago kaj tiel ankaŭ plipopularigi la lingvon.

Futbala Esperanto-teamo

La duopo realigas tre diversajn projektojn - nuntempe ili volas partoprenigi internacian Esperanto-teamon en la futbala mondĉampionado en 2010; pri tio verkis artikolon interalie la germana novaĵagentejo dpa.

Molkuiritaj ovoj

Unu el la pli fruaj projektoj estis rapidmanĝejo en Kopenhago, kiun ili funkciigis dum kvin semajnoj. En "La Ovo" oni vendis simplajn pladojn, ekzemple molkuiritajn ovojn - kiel kontraston al industriecaj rapidmanĝaĵoj.

Televidkomedio en Esperanto

Krome la duopo antaŭ kelka tempo filmis televidkomedion en Esperanto. Ili ankaŭ faris varboprojekton pri Esperanto en Tajlando. Informoj en Esperanto kaj la angla ĉe La Loko .

 

© EsperantoLand