Pri Esperanto 

21 - 30 | 41 - 50 (96)
 
 

Multa gazetara raportado pri la 5a Novjara Renkontiĝo (NR)

2007-01-11

La ĵus finiĝinta 5a Novjara Renkontiĝo de EsperantoLand en Trier havis entute 174 partoprenantojn el 13 landoj kaj kelkajn pliajn gastojn dum unuopaj programeroj. Ĉeestis entute 60 infanoj el ok landoj. La ĉefa periodo kun plej multaj gastoj daŭris de la 27a de decembro ĝis la 3a de januaro; estis aldonaj tagoj ekde la 26a de decembro ĝis la 7a de januaro por homoj, kiuj volis pli longe ferii en Esperantujo.

Germana novaĵagentejo dpa raportis tutlande

La grandeco kaj internacieco de la renkontiĝo kaj la vasta programoferto donis bonan bazon por gazetara laboro. Unuan intervjuon kun organizanto produktis Radio Dreyeckland el la regiono de Freiburg/Breisgau jam fine de novembro. Krome antaŭ la komenco de la kunveno informis pri ni kaj Esperanto la germana novaĵagentejo dpa per tutlanda raporto, kiu represiĝis interalie en gazeto en Brandenburgio ( Märkische Oderzeitung, 24a de decembro) kaj laŭ raportoj en la nordgermana urbo Kiel kaj en Turingio.

Pluraj radioelsendoj kaj televida raporto

En la 28a de decembro tagmeze (ĉ. 12.15 h) la sudokcidentgermana radio SWR elsendis intervjuon kun la prezidanto de EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven, en sia 4a programo en la elsendaĵo "Heute um zwölf" (Hodiaŭ je la dekdua horo); SWR estas aŭdebla en la regiono de la konstanca lago ĝis Bonn. Samtage okazis telefona intervjuo kun la luksemburgia Radio 100,7.

Vespere de la 30a de decembro elsendiĝis ĉ. 2 minutoj pri ni en la regionaj televidaj novaĵoj "Rheinland-Pfalz aktuell" (Rejnlando-Palatinato aktuale) je 19.50 h, eble ankaŭ je aliaj tempoj. Fine de la aranĝo plia raportistino de SWR produktis triminutan kontribuon, kiu estis sendita de ili la 5an de januaro posttagmeze. Sarlanda Radio transprenis tiun kontribuon per elsendo el Saarbrücken la 8an de januaro je 6.40 h. Tiu kontribuo kun alia enkonduko nun krome disponeblas en la interreto ĉe "SWR international in cont.ra" (11,4 MB; la parto pri Esperanto komenciĝas je la 16a minuto) kaj ĉe podster.de (ekde ĉ. la 20a minuto).

La loka gazeto de Trier, Trierischer Volksfreund, anoncis niajn du koncertojn (Ĵomart kaj Nataŝa, Akordo) en siaj programpaĝoj de la jarfina eldono, pro kio venis pluraj interesitoj al la koncertoj. Krome la gazeto sendis ĵurnaliston por detala raporto, kiu aperis papere en la 2a de januaro kaj ĉe volksfreund.de jam la 1an.

Tutcerte la kvanto de la raportado estis tre ĝojiga. Tion eblas diri ankaŭ pri la enhavo, kiu ĝenerale estis neŭtrale informa aŭ pozitiva pri nia lingvo. SWR4 ekzemple finis la intervjuon per "Esperanto, die Kunstsprache, die vielleicht doch noch eine Weltsprache wird" (Esperanto, la artefarita lingvo, kiu eble tamen ankoraŭ fariĝas mondlingvo).

Cetere ankaŭ la 2a programo de SWR, eble rezulte de nia gazetara laboro, decidis produkti unuhoran felietonan kontribuon pri planlingvoj, kiu estis sendita la 1an de januaro de 14.05 ĝis 15.00 h. La anonca teksto de tiu elsendaĵo estis relative skeptika.


Trierischer Volksfreund (2a de januaro 2007), volksfreund.de (1a de jan.)

Rätselhaftes aus aller Munde

"Felichan novan jaron" – ein glückliches neues Jahr! Gleichzeitig unbekannt und doch irgendwie vertraut klingt, was auf den Fluren des Trierer Jugendgästehauses zu hören ist. Wer in der Schule Englisch, Französisch oder Latein gelernt hat, wird immer wieder einzelne Wörter verstehen können. Dennoch bleibt die Sprache rätselhaft.

Kommunikationsmittel vom Reißbrett

Esperanto heißt, was hier gesprochen wird. Anders als andere Sprachen hat sich Esperanto nicht auf natürliche Weise entwickelt, sondern wurde am Reißbrett konstruiert. Erfinder ist Ludwik Zamenhof, der im Jahr 1887 erstmals in einer Broschüre die Grundzüge seiner Plansprache vorstellte. Sein Gedanke war es, für die internationale Kommunikation eine leicht erlernbare Sprache mit einfachen Regeln zu schaffen. Auf breiter Front hat sich Esperanto nie durchsetzen können, Angaben über Sprecherzahlen variieren stark, realistisch erscheint eine Zahl von nicht mehr als 500 000.

Aus Spaß an der Sprache

In Trier jedoch wird dieser Tage die ursprüngliche Idee mit Leben erfüllt. Menschen aus Russland, Frankreich oder Deutschland unterhalten sich miteinander, auch Kinder sind darunter. Die elfjährige Klára aus Lŭemburg hat einen ungarischen Vater und eine französische Mutter. "Als wir noch in den Niederlanden wohnten, haben meine Eltern untereinander meist Esperanto gesprochen", erzählt sie. Klára beherrscht Esperanto zwar fließend, ihre Muttersprache ist dennoch Französisch. Gemeinsam mit den Geschwistern Jean-Thierry und Noémi aus der Bretagne bastelt sie nun kleine Puppen aus Stoffresten unter Anleitung der beiden Russinnen Tamara und Svetlana. Die internationale Sprache erweist sich dabei als hilfreich.

"Heute lernen Menschen Esperanto, weil es ihnen Spaß macht", sagt Claudia Hamelbeck aus Bonn. "Die Zeit des Verfassens politischer Resolutionen ist vorbei." An der vorherrschenden Stellung des Englischen in der internationalen Wirtschaft und Politik ist ohnehin so schnell nicht zu rütteln. Als Vorzüge des Esperanto preist Hamelbeck jedoch das Fehlen unregelmäßiger Formen, die Möglichkeit, aus wenigen Grundwörtern neue Vokabeln abzuleiten, und die einfache Schreibweise, die sich an der Aussprache orientiert.

So paradox es klingt, eine der größten Gefahren für Esperanto wäre sein Erfolg. Je mehr eine Sprache in Gebrauch ist, desto stärker verändert sie sich, bildet Unregelmäßigkeiten oder verschiedene Dialekte heraus. "Man darf es nicht zu weit auseinander gehen lassen", ist sich auch Claudia Hamelbeck bewusst. Die relativ überschaubare und einheitliche Sprechergemeinschaft bewahrt Esperanto derzeit vor einer solchen Entwicklung.

Doch um solche Probleme geht es beim Esperanto-Treffen nur am Rande. Im Mittelpunkt steht der Austausch mit Gleichgesinnten. Und manchmal gelingt dabei auch Völkerverständigung in ihrer schönsten Form: Wieland Pusch und seine bulgarische Frau Daniela beispielsweise haben sich vor zwölf Jahren auf einem solchen Treffen kennen und lieben gelernt.

 

"La Esperanto-artistoj" en tutgermana radio

2006-04-19

En la tutgermana radio "Deutschlandradio Kultur" oni sendis kvinminutan, rete legeblan kontribuon pri du artistoj, kiuj uzas Esperanton por siaj projektoj; de la retpaĝo de la radio oni povas ankaŭ elŝuti la registraĵon de la kontribuo.

La dan-sveda artista duopo, Daniel Salomon kaj Olof Olsson, nomas sian projektaron "La Loko". Ili volas pliriĉigi la kulturon de Esperanto per elementoj de la ĉiutago kaj tiel ankaŭ plipopularigi la lingvon.

Futbala Esperanto-teamo

La duopo realigas tre diversajn projektojn - nuntempe ili volas partoprenigi internacian Esperanto-teamon en la futbala mondĉampionado en 2010; pri tio verkis artikolon interalie la germana novaĵagentejo dpa.

Molkuiritaj ovoj

Unu el la pli fruaj projektoj estis rapidmanĝejo en Kopenhago, kiun ili funkciigis dum kvin semajnoj. En "La Ovo" oni vendis simplajn pladojn, ekzemple molkuiritajn ovojn - kiel kontraston al industriecaj rapidmanĝaĵoj.

Televidkomedio en Esperanto

Krome la duopo antaŭ kelka tempo filmis televidkomedion en Esperanto. Ili ankaŭ faris varboprojekton pri Esperanto en Tajlando. Informoj en Esperanto kaj la angla ĉe La Loko .

 

Du polaj Esperanto-parolantoj retenitaj en Nepalo

2006-03-27

Entute kvar montgrimpantoj el Pollando estis dum kelka tempo retenitaj en Nepalo de maoistaj rebeloj; du el ili parolas Esperanton kaj kontaktis la nepalan Esperanto-asocion per satelita telefono.

Tion raportis pluraj gazetoj kaj aliaj komunikiloj interalie la germana televida sendostacio specialigita pri novaĵoj N24 sur siaj interretaj paĝoj.

 

Propono de lernejanoj: Esperanto kiel unua fremdlingvo

2006-03-22

Grupo de lernejanoj en la sudgermana urbo Pforzheim ellaboris tiun proponon por la Eŭropa Junulara Parlamento, kiu kunvenis fine de marto sur la atlantika insulo Madeira. Entute sur la tagordo estis sesdek rezolucioj de lernejanoj el 23 landoj.

Interalie troviĝis ankaŭ la propono instali devigan fakon pri fremdaj kulturoj por malgrandigi antaŭjuĝojn, raportis la regiona germana gazeto Pforzheimer Zeitung.

 

2 artikoloj rilataj al Esperanto en polaj gazetoj

2005-09-09

Aperis 2 artikoloj en loka kaj regiona gazetoj en Krakovo, Polio, kiuj rilatas al Esperanto. En la unua artikolo oni skribas pri planlingvoj ĝenerale dume en la alia artikolo oni skribas pri studebloj de la internacia lingvo.

[landa-agado]

 

Pli ol 50 foje pri Esperanto en Litovio

2005-09-04

Okaza de la Universala Kongreso en Vilnius, Litovio aperis pli ol 50 mencioj pri Esperanto en litova gazetaro. En gazetoj aperis pli ol 15 novaĵoj pri la okazaĵo kaj pri la internacia lingvo, dume novaĵagentejoj eldonis 9 informojn kaj radistacioj elsendis 8 foje pri la kongreso. En televidoj aperis 9 elsendoj pri la internacia lingvo kaj en retgazetoj aperis entute 9 artikoloj.

[diversaj kanaloj]

 

Esperanto-DVD?

2005-08-25

Tutmonda Esperanto-Junulara organizo planas pretigi DVD-on pri la internacia lingvo. La disko enhavus informojn kaj prezentojn uzante diversajn metodojn. Estas atendataj ĉiuj bonaj proponoj.

La DVD-projekto estas parto de la Esperanto@Interreto projektaro de la asocio.

[tejo]

 

Pri Esperanto en tv-novaĵoj

2005-08-23

Hungaria, loka televidkanalo en Vac elsendis inter siaj novaĵoj ankaŭ informojn pri la ĉi-jara Internacia Junulara Semajno. La filmeto daŭris kelkajn minutojn. En ĝi estis ne nur raporto pri la aranĝo, sed ankaŭ grava informoj pri Esperanto kaj pri ĝia movado.

[pluraj kanaloj]

 

100 jara komunikado per Esperanto

2005-08-18

En "Kaliningradskaja Pravda", la plej legata. loka tagĵurnalo en Kaliningrad, Ruslando aperis artikolo pri la 90-a Universala Kongreso kaj pri Esperanto kun la titolo "100 jara komunikado".

[nun]

 

Tajvama internacia radio pri Esperanto

2005-08-12

La 7-an de aŭgusto 2005 Radio Tajvano Internacia elsendis duonhoran programon germanlingve pri Esperanto. En la elsendo oni parolis pri la historio kaj pri la nuna medio de la internacia lingvo. Dum la tuta tago oni plurfoje menciis pri la elsendo de la programo.

[landa-agado]

 

© EsperantoLand