Radio 

1 - 10 (16)
 
 

"Radio Esperanto" en la interreto

2003-03-12

De pli ol unu jaro en la interreto ekzistas "Radio Esperanto" - de "aŭroro ĝis la nokto" oni povas aŭskulti esperantlingvajn kantojn. Aldone sur la interreta paĝo eblas vidi la nomon de la aktuala kanto kaj la postan programon. De multaj kantoj oni montras eĉ la kompletan tekston. Se la prezentata muzika peco aparte plaĉos al vi - uzu la ofertatajn ligojn al unu el la interretaj muzikvendistoj de Esperantujo.

Por aŭskulti al "Radio Esperanto", kiun prizorgas Tony Freeman el Usono, oni bezonas muzikan programon kiel Winamp aŭ Media Player. Eblas elŝutigi la muzikon de "Radio Esperanto" per "Auxskulti: larĝbendo (32)" aŭ "mallarĝbendo (16)". En eventuala posta fenestreto por la alŝutado alklaku "Malfermu la datumaron".

[ret-info]

 

Esperanto-elsendoj ĉe germana loka radiostacio

2002-12-16

La loka radiostacio "NB-Radiotreff 88,0" en Neubrandenburg, iom norde de Berlino, elsendas lunde, la 16an de decembro, kaj ĵaŭde, la 2an de januaro, ambaŭfoje de la 18a ĝis la 19a horo (laŭ mezeŭropa tempo) kadre de la programserio pri Esperanto. La elsendojn oni povas ricevi en Neubrandenburg kaj ĉirkaŭaĵo (88,0 Mhz) kaj per la interretaj paĝoj de la NB-Radiotreff 88,0 ("Live hören").

 

Esperanto en germana regiona radiostacio

2002-10-23

La radiostacio "NB-Radiotreff 88.0", regiona radio en Neubrandenburg, iom norde de Berlino, enkondukos ĉiumonatan unuhoran programeron pri Esperanto. Ĝi elsendiĝos ĉiam la unuan ĵaŭdon de la monato de la 18a ĝis la 19a horo. La unua sendaĵo okazos eksterregule la 31an de oktobro - postaj elsendoj okazos la 7an de novembro, la 5an de decembro ktp. La radioprogrameroj pri la tutmonda aplikado de la internacia lingvo Esperanto estos riceveblaj ankaŭ per la interretaj paĝoj de la "NB-Radiotreff 88.0".

La "Esperanto-Ondo" sendas jam delonge

La jamaj Esperanto-programeroj en la kadro de la serio "La mondo de laboro kaj eksterlaboro" ("Arbeits- und Lebenswelt") pludaŭros kun 7 minutoj monate. La "Esperanto-ondon" produktas Werner Lewien kaj Werner Pfennig.

[Verda Informilo]

 

Esperanto en germana regiona radiostacio

2002-10-23

La radiostacio "NB-Radiotreff 88.0", regiona radio en Neubrandenburg, iom norde de Berlino, enkondukos ĉiumonatan unuhoran programeron pri Esperanto. Ĝi elsendiĝos ĉiam la unuan ĵaŭdon de la monato de la 18a ĝis la 19a horo. La unua sendaĵo okazos eksterregule la 31an de oktobro - postaj elsendoj okazos la 7an de novembro, la 5an de decembro ktp. La radioprogrameroj pri la tutmonda aplikado de la internacia lingvo Esperanto estos riceveblaj ankaŭ per la interretaj paĝoj de la "NB-Radiotreff 88.0".

La "Esperanto-Ondo" sendas jam delonge

La jamaj Esperanto-programeroj en la kadro de la serio "La mondo de laboro kaj eksterlaboro" ("Arbeits- und Lebenswelt") pludaŭros kun 7 minutoj monate. La "Esperanto-ondon" produktas Werner Lewien kaj Werner Pfennig.

[Verda Informilo]

 

"Esperanto venkis"
Preferata lingvo ĉe la Pola Radio

2002-08-14

La pola registaro plifortigis la pozicion de Esperanto: Esperanto estonte havos komune kun la germana kaj la angla la statuson de preferata lingvo en la eksterlanda programo de la Pola Radio, Radio Polonia. Tion difinas kontrakto, kiun subskribis antaŭ nelonge la pola Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj kun la Pola Radio.

Kiel la renoma pola ĵurnalo Rzeczpospolita plu raportas en artikolo de la 31a de julio kun la titolo "Esperanto venkis", nun interalie la rusa havas malpli altan statuson en la pola eksterlanda radio. La pli fortan subtenon de Esperanto la pola ministro pri eksterlandaj aferoj, Wlodzimierz Cimoszewicz, jam anoncis komence de julio. Nuntempe oni sendas kvarfoje tage po duonan horon en Esperanto (tempo kaj frekvencoj sube); la elsendoj estas aŭdeblaj ankaŭ interrete che Radio Polonia.

Plej multaj legantleteroj por la Esperanto-redakcio

Jam de multaj jaroj la Esperanto-redakcio de Radio Polonia ricevas signife pli da leteroj ol la aliaj redakcioj. En la jaro 2001 venis 2.728 esperantlingvaj leteroj - la germana redakcio ricevis 682 kaj la trian lokon havis la angla kun 482 reagoj de legantoj. Elsendojn en Esperanto oni disaŭdigas el Varsovio jam ekde la kvindekaj jaroj.

ŝtata subteno por Esperanto kreskas tutmonde

Ĉefe ŝtatoj kun malpli ofte lernataj lingvoj en la pasintaj jaroj plibonigis la pozicion de Esperanto. Tiel ekzemple la ŝtata "China Interreta Informa Centro" informas ekde la komenco de la nuna jaro en la interreto ankaŭ en Esperanto pri la ĉina politiko kaj tutmondaj okazaĵoj.

Unu el la oficialaj fremdlingvoj por hungaraj studentoj

En Hungario Esperanto de kelkaj jaroj apartenas al tiuj lingvoj, per kiuj hungaraj studentoj povas plenumi siajn ekzamendevojn rilate fremdajn lingvojn. En la hungaraj gimnazioj Esperanto estas de multaj jaroj elektebla fako en la ordinara instruado, kiun instruas ŝtate edukitaj kaj ekzamenitaj Esperanto-instruistoj.

Praktika Esperanto-uzado kreskadas

Paralele al la ŝtata subtenado la praktika uzado de Esperanto rimarkeble kreskas de kelkaj jardekoj. Tiel ekzemple la nombro de partoprenantoj en unusemajnaj Esperanto-renkontiĝoj en Germanio supreniĝis de ĉirkaŭ 50 en la jaro 1970 ĝis intertempe 700 ĉe kvin diversaj internaciaj aranĝoj. Ankaŭ en la kampo de la esperantlingva muzika kulturo kaj en la interreto la uzado de Esperanto kreskas - la serĉmaŝino google.com nuntempe liveras proksimume 700.000 indikojn por la vorto "Esperanto".

Ĉiutagaj radio-elsendoj de Radio Polonia
(Somero 2002, laŭ mezeŭropa tempo)

15,30-15,55 MET: KW 7275 kaj 7285 kHz
20,00-20,25 MET: KW 7130 kHz
21,00-21,29 MET: Eutelsat II F6 13 E (Hot Bird) 11.476 GHzHpol (TVPolonia), 7,38 MHz
10,30-10,59 MET: Eutelsat II F6 13 E (Hot Bird)

[esper-inform]

 

Radio Havano Kubo en Esperanto

2002-06-18

La esperantlingvaj elsendoj de Radio Havano por Europo nuntempe estas kapteblaj dimanĉe ekde la 19a horo 30 en la mallongonda 21-metra bendo, 13.715 kHz. - Aktualajn informojn pri esperantlingvaj radio-elsendoj liveras la interretaj paĝoj de la Esperanto-radio-amatoroj.

[ret-info]

 

© EsperantoLand