Libroj kaj lumdiskoj

Vi povas trankvile serĉi. Klakante al librotitolo, vi vidos priskribon de la libro.

Se vi mendas ion, vi povas resendi ĝin dum 4 semajnoj ekde la tago de la alveno ĉe vi.

Ĉi-sube vi trovas la librojn laŭ unuopaj rubrikoj aŭ el unu rubriko. Vi povas ankaŭ serĉi en la Kompleta Listo: Sur la paĝo kun la "listo de rubrikoj" tuj ĉi-sube klaku al "Ĉiuj titoloj el tiu ĉi rubriko".

al la listo de rubrikoj

Lerniloj por progresantoj (2 titoloj)
Gerda malaperis! - Wortliste (Claude Piron; Horst Gruner, Thomas Pusch)
La vortlisto Esperanto-Germana por ĉiu ĉapitro de Gerda malaperis!. Krome ĝi enhavas mallongajn priskribojn de la gramatiko kaj alfabetan indekson.
Prezo: 2,50 €
La sesa regulo (2 kajeroj) (Rikardo Ŝulco)
La verbosistemo en Esperanto; 90 taskoj plus Solvaro
Prezo: 9,00 €

al la listo de rubrikoj

 

© EsperantoLand.de
 

16-a Novjara Renkontiĝo 2017/18 en Saarbrücken

La deksesa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2017 ĝis la 3-a de januaro 2018 en Saarbrücken - tuj apude de Francio. Aliĝis ĝis nun 21 homoj kaj ni atendas denove 150 ĝis 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu