Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto

Erich-Dieter Krause

Buske (2007)

1650 paĝoj

Erich-Dieter Krause estas delonge bone konata kiel leksikografo de la lingvoj indonezia kaj Esperanto. Ĵus aperis lia plej nova verko Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Kun 160 000 kapvortoj ĝi estas la plej ampleksa dulingva vortaro de Esperanto.

Dum preskaŭ kvar jardekoj prof. Krause kolektis la materialon por ĉi tiu granda vortaro. Tiucele li esploris la lingvouzon en multegaj kaj plej variaj esperantlingvaj tekstoj el ĉiuj partoj de la mondo.

La vortaro komplete redonas ĉiujn vortojn de la ĝenerala lingvouzo kun abunda provizo de vortkunmetoj, frazeologiaj esprimoj kaj aplik-ekzemploj. Tiel la uzanto gajnas certecon pri la signifo(j) de ĉiu vorto laŭ la kunteksto. Aldone la vortaro prezentas la bazajn fakvortojn de ĉiu branĉo de scienco kaj tekniko.

Post longa kaj science solida prepara laboro de la aŭtoro la renoma eldonejo Buske produktis fortike binditan libron de 1.679 paĝoj (!) kun kvalite elstara kaj uzotaŭga grafika aranĝo, libron kiu havas imponan prezon ... kaj pezon.

Tian libron oni ne aĉetas ĉiun tagon. Sed kiu posedas ĝin, havos dum tre multaj jaroj akompananton fidindan kaj instruan.

[Laŭ varba teksto]

Prezo ĉe EsperantoLand: 128,00 €

Rezension

Kiam renoma vortaristo publikigas vortaron en renoma eldonejo, oni povas atendi bonkvalitan verkon. Sekve mi ne hezitis antaŭmendi la Grandan Vortaron Germana-Esperanto de prof. d-ro Erich-Dieter Krause. Komence de junio 2007 mi ricevis la vortaregon - 1.679 paĝojn dikan kaj (pro relative granda skribo) 2,25 kg pezan. Efektive la verko aspektas tre profesi-nivele, kun tre malmultaj tajp-eraroj. Se oni komencas provlegi ĝin, oni rapide konvinkiĝas, ke ĉirkaŭ 99 % de la kapvortoj estas tre bone tradukitaj. Kiel teston, mi kontrolis la "mezan" paĝon 840. Mi ekhavis kelkajn ideojn por plibonigo. Ekzemple, sub "Leistung" mi mencius ankaŭ la tradukojn "servo" kaj "subteno"; mi aldonus "Leistungsempfänger" - "ricevanto de servo" aŭ "ricevanto de subteno"; mi aldonus ĉe "Leitbild" - "modelo", "idealo" ankaŭ "gvidprincipoj" (memoru pri la "gvidprincipoj de GEA"); mi forstrekus la tre malofte uzatan terminon "Leistungsherz" - "atlet-koro". Sed mi trovis neniun maltrafan tradukon kaj neniun veran eraron.

Sur la dorsa flanko de la vortaro troviĝas la informo, ke la verko entenas pli ol 160.000 kapvortojn, i.a. la kompletan leksikon de la ĉiutaga lingvo. Post kelktaga uzo, mi tamen konvinkiĝis, ke tiu ĉi aserto estas trompa: Mankas en la nova Krause abundo da gravaj, ĉiutagaj vortoj kiel "Hauptschule" ("baza mezlernejo" laŭ Vikipedio), "herunterladen" ("elŝuti"), "klicken" ("kliki"), "Fernleihe" ("interbiblioteka pruntado"), "Fronleichnam" ("Kristokorpa Festo"), "Achterbahn" ("onda fervojo" laŭ Vikipedio), "Müsli" ("grenkaĉo" aŭ "muslio"), "Sperrmüll" ("grandampleksa rubo") kaj "Toner" ("printila inko"). Precipe mankas multaj ofte uzataj vortoj el la angla lingvo kiel "Browser" ("TTT-legilo" laŭ Vikipedio), "online" ("konektite", "rete", "surreta", "enreta", ...) kaj "Workshop" ("laborgrupo").

Aliflanke, mi trovis en la vortarego abundon da vortoj, kiujn mi neniam ajn aŭdis antaŭe. Mi serĉis ilin en Guglo, kaj konstatis, ke kelkaj el ili tute ne troveblas en la reto. Ekzemploj estas "Chezroniter" ("ĥecronidoj"), "Schwarzbraunelle" ("nigragorĝa pronelo") kaj "Schwarzschuppenröhrling" ("strobilforma boleto"). Unuafoje mi legis ankaŭ "Weinlaubgiraffe" ("masaja ĝirafo"), kiun Guglo trovis sur ekzakte unu retpaĝo. Kelkdek pliajn vortojn Guglo trovis sur malpli ol 10 retpaĝoj.

Kaj eĉ ankoraŭ rimarkeblas en la vortarego, ke ĝia antaŭulo - la 596-paĝa "Wörterbuch Deutsch-Esperanto" de 1983 - devenas el GDR. Ekzemple Krause plu indikas, ke la honora ordeno "Held der sozialistischen Arbeit" estas en Esperanto "Heroo de Socialista Laboro", dum la nuntempe plej grava ordeno en Germanio, la "Bundesverdienstkreuz" ("Federacia Meritkruco" laŭ "Vikipedio") mankas. Kaj oni trovas "Arbeiter-und-Bauernstaat" ("laborista-kamparana ŝtato", nun kun indiko, ke temas pri historia afero), dum "Rechtsstaat" ("konstitucie jura ŝtato") mankas.

Kiel asekura matematikisto, mi kontrolis ankaŭ la fakan leksikon uzatan en mia ĉiutaga laboro - kaj konstatis, ke la vortarego ĉi-rilate estas tute mizera. Gravaj terminoj mankas, ekzemple "Barwert" ("aktuala valoro" aŭ "kontanta valoro"), "Rückstellung" ("rezervo"), "Entgeltumwandlung" ("prokrastita salajrado" aŭ "ŝanĝo de salajro kontraŭ pensio"), "Sozialleistungen" ("socialaj avantaĝoj"), "Altersteilzeit" ("antaŭpensia partatempa laboro"), "Elternzeit" ("gepatra forpermeso"), "Sterbetafel" ("mortotabelo"), "Berufsunfähigkeitsversicherung" ("asekuro pri malkapablo plu labori en difinita profesio"), "Pflegeversicherung" ("flega asekuro") kaj "Direktversicherung" ("entreprena vivasekuro"). Ĉu Krause opiniis la misteran fungon "Schwarzschuppenröhrling" pli grava ol tiajn terminojn, nun pli kaj pli ofte legeblajn ankaŭ en ĵurnaloj?

Fakte enestas la termino "Versicherungsnehmer". Krause aldonas tie en krampoj "Versicherter", kaj tradukas ĝin per "asekurito". Sed tio estas grava fuŝaĵo, ĉar oni inventis la terminon "Versicherungsnehmer" (angle: "policyholder") ĝuste pro tio, ke la posedanto de asekura poliso (ekzemple firmao) estas tre ofte iu alia ol la asekurita persono (ekz. ĝia dungito), kun gravaj konsekvencoj el vidpunktoj de juro kaj kontado. La "Asekura terminaro seslingva" de Marc Vanden Bempt tradukas "Versicherungsnehmer" tute ĝuste per "asekurpreninto" kaj "polistenanto". Domaĝe, ke Krause ne uzis tiun ĉi bonkvalitan 324-paĝan terminaron el la jaro 2005.

Ankaŭ ĝenerale en la sfero de financoj kaj ekonomiko la nova Krause ne plenumas la atendojn. Mankas multaj gravaj terminoj kiel "Bausparen" ("konstrua sparado"?), "Börsengang" ("alborsiĝo", "unuafoja emisiado de akcioj", "unuafoja publika ofertado"), "Einzugsermächtigung" ("debetpermeso") aŭ "Vermögenswirksame Leistungen" ("salajra aldono por ŝparado"). Se mi volas traduki mian monatan salajrokalkulon, la nova vortarego laŭ mia impreso ne pli utilas ol ĝia malpli dika antaŭulo de 1983, ĉar ambaŭ lasas al mi multe da terminologia laboro.

Iom surprize, ni trovas en la vortarego la - jam malaktualiĝintan kaj nun daŭre malgraviĝantan - terminon "Ich-AG". Sed la traduko "unupersona firmo" donas tro malprecizan imagon pri ĝia signifo; fakte temas pri "subvenciata eta firmao, kiun senlaborulo rajtis fondi inter januaro 2003 kaj junio 2006 en Germanio". Pli grava, precipe el internacia vidpunkto, estas alia vere aktuala termino, kiu mankas: "Europa-AG" ("Eŭropa Kompanio" aŭ "Eŭropa Akcia Kompanio" laŭ Vikipedio).

Mi kontrolis ankaŭ la ekleziajn terminojn. Ankaŭ tie ni rimarkas ioman malkompletecon, ekzemple mankas (krom la jam menciita "Fronleichnam") ankaŭ "altkatholisch" ("prakatolika"), "Krankensalbung" (sankt-oleado de malsanuloj"), "Laudes" ("matena laŭdo") kaj "Stundengebet" ("liturgio de la horoj"). Ĉe "Kirchentag" ni trovas nur "sinodo", kio estas tute maltrafa kompare kun la termino "eklezia foiro" iam enkondukita de Adolf Burkhardt (kaj nuntempe trovebla ankaŭ en Vikipedio). Ĉe "Lektionar" ni trovas nur "lekcionario", dum la oficiala katolika "Lektionar" en Esperanto (aperinta en 1995 kun vatikana imprimaturo) nomiĝas "Legaĵaro".

Relative ampleksaj estas la leksikoj el biologio, medicino - kaj el seksa vivo. Tamen, ĉu vere necesis aparte indiki sub "ficken", ke "im Stehen ficken" signifas "starante fiki"? Tute ĝenerale, ni trovas abundon da superfluaj kapvortoj. Kial indiki krom "Tiger" - "tigro" ankaŭ "Tigerin" - "tigrino"? Kaj kial aparte indiki "Kurpfuscher" ("ĉarlatano"), Kurpfuscherei" ("ĉarlateneco"), "kurpfuscherisch" ("ĉarlatana"), dum ekzemple "Kurhaus" ("kuracloka domo") mankas?

Malgraŭ ĉia kritiko, la granda Krause estas, se ni rigardas ĝin kiel verkon de unuopulo, grandioza verko. Ni trovas nur relative malmultajn erarojn aŭ maltaŭgajn tradukojn (al kiu apartenas laŭ mi ankaŭ la traduko de "Alltag" per "ordinara tago", "labortago", dum miaopinie ĝi signifas "ĉiutaga vivo"). Krause faris tiom, kiom unu homo kapablas. Sed certe ni povas kritiki lin pro tio, ke li evidente ne serĉis la kunlaboron kun esperantistoj, kiuj profunde konas la terminologion el plej diversaj fakoj.

Miaopinie oni povus forstreki el la vortarego duonon de ĝia enhavo, ĉar temas pri vortoj, kiujn oni tre malofte uzas en la germana, aŭ pri derivaĵoj aŭ vortkunmetoj, kiujn oni povas - kun bazaj scioj de Esperanto - mem konstrui. Aliflanke, indus aldoni dekmilon da vortoj, kiuj foje, aŭ eĉ ofte, estus utilaj. Eble pasos kelkaj jardekoj, ĝis kiam tia vortaro - malpli peza, sed pli utila - aperos en presita formo. Bonŝance dume daŭre kreskas Vikipedio kaj retaj vortaroj, tiel ke en la praktiko la relative multaj mankoj de la vortarego ne tiomege gravas.

Ulrich Matthias, Wiesbaden, Germanio

meti unu ekzempleron en vian aĉetujon

al la librolisto

skribi recenzon

al la ĉefpaĝo

 
lasta ŝanĝo: 2013-10-31
© EsperantoLand.org
 

16-a Novjara Renkontiĝo 2017/18 en Saarbrücken

La deksesa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2017 ĝis la 3-a de januaro 2018 en Saarbrücken - tuj apude de Francio. Aliĝis ĝis nun 21 homoj kaj ni atendas denove 150 ĝis 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu