Espere despere (vidbenda kasedo)

Teo Jurukov (reĝisoras)

LF-koop (1997)

Tri unuaktaj dramoj pri nia lingvo 110-jara. Rolas la teatrofako de LF-koop. 60 minutoj

Budapeŝta ekzameno (1966) de Sandor Szathmari

Lingva evoluo (1932) de Julio Baghy

La vorta klaso (1997) de Giorgio Silfer

Prezo ĉe EsperantoLand: 30,00 €

Recenzo el "La Ondo de Esperanto"

Mi spertis agrablan surprizon, ricevinte ĉi videokasedon. Bedaŭrinde aŭ male, sed apero de nova video en esperanto ne estas ĉiutagaĵo en la epoko de videa kaj kompakt-diska kulturo. Mi konfesas, ke mi ne atendis ion elstaran. Eble la titolo Espere despere sugestis al mi tiun rilaton.

Sed mi malpravis: tri brilaj unuaktaĵoj de Sandor Szathmari, Julio Baghy kaj Giorgio Silfer forbatis mian pesimismon.

Ĉiuj tri estas tre lerte reĝisoritaj de Teo Jurukov kaj en ili rolas la brilanta bulgara stelaro de la Teatrofako de LF-koop, inter kiuj la plej rave radias, laŭ mi, Darinka Goranova (la moderna esperantistino en Lingva evoluo). Ŝi rolas tiel facile, ludante, kvazaŭ ŝi ne rolus, sed laŭ Stanislavskij, vivus sian rolon. Virtuoze ludas la Lernantino Veneta Zjumjuleva en Budapesta ekzameno. La malfacilan rolon de la Komencanto, kiu postulas riĉan mimikon en la komenco kaj senbridan vortŝprucon en la fino de Lingva evoluo, sukcese plenumas Nikolaj Ivanov. Mi memoras, ke antaŭ pli ol dek jaroj, mi plenumis tiun rolon en Tjumeno, kadre de nia eta urala esperanto-trupo, plenuminta la du klasikaĵojn jam plurfoje. Tiam lernejano kaj natura komencanto, evidente mi tro fervore parkerigis mian parton, ĉar kiam venis mia vico, mi perturbis la spektaklon per fuŝado de tiuj "am pam" kaj "puli kuli", kaj al la mirigita kundemando de la malnova kaj moderna esperantistoj, mi fiere respondis: "Lingva evoluo kaj politika etoso"! Ĉarma ŝerco en ekperestrojka Sovetunio, ĉu ne?

La tria floro en la bukedo ne similas al la du unuaj. Delikate verkita La vorta klaso de Giorgio Silfer pretendas esti ne nur distra, sed multe pensiga dramo. Estas malfacile objektive juĝi ĝin. Ĝi nepre iĝos objekto de polemiko. Sed mia unua reago estis: tro da gramatiko kaj tro da esperantismo sur la scenejo.

Kiel amatora filmisto, mi ne povis ne atenti la postkadran laboron. Teknike la bendo estas produktita senriproĉe; profesia laboro de la kameraisto, talenta munto, klara sono - mi kredas, ke ankaŭ la studio estis profesia. Ĉio ĉi plus simplaj, sed guste elektitaj dekoracioj lasas la spektanton absorbiĝi kaj ĝui la teatran etoson.

Sed estas sensaĝe rakonti tion, kio estas videnda. Mi ricevis enorman plezuron spektante. Kaj mi kredas, ke tiu unua hirundo venigos post si pliajn kaj diversajn.

Andrej Parfentjev (Ruslando)

El La Ondo de Esperanto. 1999. № 7 (45)

meti unu ekzempleron en vian aĉetujon

al la rubriko Diversa警oj

al la librolisto

skribi recenzon

Via aĉetujo
titolo prezo ekzempleroj entuta prezo
Transiro de ponto 2,00 € 2 [+|-] 4,00 €
4,00 €

Se vi klakas en la kolumno ekzempleroj al "+", vi metas plian ekzempleron en vian aĉetujon, klakante al "-", vi denove elprenas unu.

Vi povas aldoni pliajn librojn aŭ lumdiskojn en vian aĉetujon antaŭ ol finpretigi vian mendon.

pretigi vian mendon

 
lasta ŝanĝo: 2013-10-31
© EsperantoLand.org
 

16-a Novjara Renkontiĝo 2017/18 en Saarbrücken

La deksesa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2017 ĝis la 3-a de januaro 2018 en Saarbrücken - tuj apude de Francio. Aliĝis ĝis nun 21 homoj kaj ni atendas denove 150 ĝis 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu