La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo

David Galadí-Enríquez, Amri Wandel

Fundación Esperanto, FEL (2005)

222 paĝoj, 21 cm

Akorde kun sia subtitolo ("elementa kurso pri astronomio"), la verko konsistigas veran manlibron pri teoria kaj praktika astronomio. Skribita de du profesiaj astronomoj, ĉi tiu konciza verko prezentas tre aktualan bildon pri nuntempa astronomio en lingvaĵo kaj stilo facile komprenebla de ne-fakuloj.

Verko blank-nigre ilustrita per desegnaĵoj kaj bildoj, kiuj akompanas kaj klarigas la tekston. La unua parto de la libro, pri ĝenerala astronomio, montras priskribon de la tuta kosmo (de nia planedo ĝis la plej malproksimaj galaksioj), kaj ankaŭ de la rimedoj, kiujn amatoroj povas uzi por aktiva observado de la firmamento.

La dua parto, trafa komplemento de la unua, proponas vojaĝon tra la plej aktualaj temoj de moderna astrofiziko (stelevoluo, nigraj truoj, origino de la kosmo, ktp.) kaj pri vivo en la kosmo.

La aŭtoroj estas d-ro David Galadí-Enríquez (esploristo en la Centro de Astrobiologio apud Madrido, Hispanio) kaj d-ro Amri Wandel (Universitato de Jerusalemo). (Laŭ priskribo ĉe FEL)

Prezo ĉe EsperantoLand: 17,00 €

Recenzo en la revuo Monato: "Per ardua ad astra (Tra krutaĵoj al la astroj)"

meti unu ekzempleron en vian aĉetujon

al la rubriko Kompleta Listo

al la librolisto

skribi recenzon

al la ĉefpaĝo

 
lasta ŝanĝo: 2013-10-31
© EsperantoLand.org
 

16-a Novjara Renkontiĝo 2017/18 en Saarbrücken

La deksesa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2017 ĝis la 3-a de januaro 2018 en Saarbrücken - tuj apude de Francio. Aliĝis ĝis nun 21 homoj kaj ni atendas denove 150 ĝis 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu