Dino Buzzati
Edistudio (1993)
173 paĝoj, 21,6 × 15,0 cm
"La dezerto de la Tataroj" arigas en si ĉiujn elementojn de la verkarto de Dino Buzzati, tial ĝi estas konsiderata lia plej grava romano. La temoj de la vivo kiel rezigancio, soleco, malvenko, atendado kaj la oftaj surpaŝadoj en la teritorion de magia alegorio estas karakterizaj trajtoj de Buzzati kaj la ŭefaj motivoj de tiu ĉi libro.
Giovanni Drogo, ĵus nomumita oficiro, alproksimiĝas al Fortikaĵo Bastiani - kiu reprezentas ĉies laborlokon kaj vivon - altirata de nekonata, severa estonteco kaj samtempe timigata de antaŭsento pri absoluta soleco. La impona Fortikaĵo konkeras la junulon per sia mistera potenco kaj li tie ŝtoniĝas en senfina atendado de io vere inda, ĝis kiam ĉion tranĉas la plej lasta homa paŝo kaj li troviĝas sola, antaŭ plumbogriza, senmova maro - la morto. En la lastaj paĝoj tamen estas iel optimisma mesaĝo: la timon de la morto venkas la soldata digno kaj ĝin transformas en la tiom atendatan batalon.
Absolute homaj temoj do, kiuj igas ĉi tiun libron inda je tutmonda atento, plej taŭga materialo por traduko en Esperanto.
Tiu ĉi brila traduko gajnis la Premion Eva-Edistudio por 1992.
Prezo ĉe EsperantoLand: 9,00 €
meti unu ekzempleron en vian aĉetujon
al la rubriko Kompleta Listo
al la librolisto
skribi recenzon
Via aĉetujo
|
titolo |
prezo |
ekzempleroj |
entuta prezo |
Ha! Se mi scius . . . |
2,50 € |
2 [+|-] |
5,00 € |
| | | 5,00 € |
Se vi klakas en la kolumno ekzempleroj al "+", vi metas plian ekzempleron en vian aĉetujon, klakante al "-", vi denove elprenas unu.
Vi povas aldoni
pliajn librojn aŭ lumdiskojn en vian aĉetujon antaŭ ol finpretigi vian mendon.
pretigi vian mendon