Palmŝtrojmo (Palmström)

Christian Morgenstern

Esperanto-Centro Paderborn (1983)

181 paĝoj, 1-a eldono, 19,1 × 11,7 cm

La famaj poemoj pri Palmström de Christian Morgenstern, esperantigitaj de Rikardo Ŝulco.

D-ro Ilmaro Tamelo, profesoro ĉe la Universitato de Zalcburgo kaj eksterlanda membro de la Suomia Akademio de Sciencoj skribas pri tiu ĉi traduko:

La tradukinto sukcesis mirige fidele esprimi la humuron kaj la subtilaĵojn de la originalaj Morgenŝternaj pensoj. La Libro valoras ankaŭ kiel demonstrado, kiom granda estas la potenciala esprimpleneco de Esperanto por atingi tradukojn, kiuj estas pli trafaj ol tio estas ebla en naciaj lingvoj. Laŭ mia juĝo Rikardo Ŝulco tradukis la Palmŝtrojmaĵojn majstre.

Ekzemplo el la libro:

Palmŝtrojmo

Palmŝtrojmo staras ĉe lageto
kaj disfaldas grande ruĝan nazotukon.
Kaj vidiĝas sur la tuk' kadeto,
kiu manĝas apud kverko kukon.

Palmŝtrojmo ne kuraĝas sian nazon
blove elpurigi, ĉar ekstazon
- estas ulo li el tia gildo -
sentas li pro tiu bela bildo.

Sian tukon li diskrete
ree faldas kaj en poŝon kaŝas.
Ĉu riproĉi, ke prolete
li kun plena nazo ekforpaŝas?

Prezo ĉe EsperantoLand: 7,50 €

meti unu ekzempleron en vian aĉetujon

al la rubriko Tradukita literaturo

al la librolisto

skribi recenzon

Via aĉetujo
titolo prezo ekzempleroj entuta prezo
Ha! Se mi scius . . . 2,50 € 2 [+|-] 5,00 €
5,00 €

Se vi klakas en la kolumno ekzempleroj al "+", vi metas plian ekzempleron en vian aĉetujon, klakante al "-", vi denove elprenas unu.

Vi povas aldoni pliajn librojn aŭ lumdiskojn en vian aĉetujon antaŭ ol finpretigi vian mendon.

pretigi vian mendon

 
lasta ŝanĝo: 2019-07-27
© EsperantoLand.org
 

NULIGITA! La 19-a Novjara Renkontiĝo 2021/22 ne okazos

Ni planis okazigi la deknaŭan Novjaran Renkontiĝon (NR) de EsperantoLand ĉi-jarfine - sed pro la decidita malpermeso de privataj kunvenoj de pli ol dek homoj ni devis nuligi ĝin.  plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu