Christian Morgenstern
Esperanto-Centro Paderborn (1983)
181 paĝoj, 1-a eldono, 19,1 × 11,7 cm
La famaj poemoj pri Palmström de Christian Morgenstern, esperantigitaj de Rikardo Ŝulco.
D-ro Ilmaro Tamelo, profesoro ĉe la Universitato de Zalcburgo kaj eksterlanda membro de la Suomia Akademio de Sciencoj skribas pri tiu ĉi traduko:
La tradukinto sukcesis mirige fidele esprimi la humuron kaj la subtilaĵojn de la originalaj Morgenŝternaj pensoj. La Libro valoras ankaŭ kiel demonstrado, kiom granda estas la potenciala esprimpleneco de Esperanto por atingi tradukojn, kiuj estas pli trafaj ol tio estas ebla en naciaj lingvoj. Laŭ mia juĝo Rikardo Ŝulco tradukis la Palmŝtrojmaĵojn majstre.
Ekzemplo el la libro:
Palmŝtrojmo
Palmŝtrojmo staras ĉe lageto
kaj disfaldas grande ruĝan nazotukon.
Kaj vidiĝas sur la tuk' kadeto,
kiu manĝas apud kverko kukon.
Palmŝtrojmo ne kuraĝas sian nazon
blove elpurigi, ĉar ekstazon
- estas ulo li el tia gildo -
sentas li pro tiu bela bildo.
Sian tukon li diskrete
ree faldas kaj en poŝon kaŝas.
Ĉu riproĉi, ke prolete
li kun plena nazo ekforpaŝas?
Prezo ĉe EsperantoLand: 7,50 €
meti unu ekzempleron en vian aĉetujon
al la rubriko Tradukita literaturo
al la librolisto
skribi recenzon
Via aĉetujo
|
titolo |
prezo |
ekzempleroj |
entuta prezo |
Ha! Se mi scius . . . |
2,50 € |
2 [+|-] |
5,00 € |
|
0,00 € |
1 [+|-] |
0,00 € |
Serĉi panjon |
2,00 € |
1 [+|-] |
2,00 € |
|
0,00 € |
1 [+|-] |
0,00 € |
| | | 7,00 € |
Se vi klakas en la kolumno ekzempleroj al "+", vi metas plian ekzempleron en vian aĉetujon, klakante al "-", vi denove elprenas unu.
Vi povas aldoni
pliajn librojn aŭ lumdiskojn en vian aĉetujon antaŭ ol finpretigi vian mendon.
pretigi vian mendon