La dekoka Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2019 ĝis la 3-a de januaro 2020 denove en Wiesbaden - 40 km okcidente de Frankfurto ĉe Majno. Ni atendas denove proksimume 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 12 kaj 25 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS).