Edmond Privat
78 paĝoj
komparo inter Usono,Svisujo kaj Ligo de Nacioj
Prezo ĉe EsperantoLand: 2,00 €
Recenzo de leganto, 19-a de aŭgusto 2012
Ege bona kaj daŭre aktuala libro je mirige malalta prezo. Eĉ rilate al la Eŭro-krizo indas relegi ĝin, ĉar ĝi prezentas bonajn argumentojn por vera Eŭropa Federacio.
En Vikipedio mi skribis jenon:
Federala sperto estas libro pri mondfederismo verkita de Edmond Privat kaj publikigita de Universala Ligo en 1958. La franclingva versio de tiu ĉi libro aperis jam en 1942; la esperantlingva versio tamen estas komplete reverkita kaj aktualigita.
Privat verkis tiun libron sub la impreso de la Dua Mondmilito, per kiu evidentiĝis la fiasko de la Ligo de Nacioj. Lia baza tezo estas, ke nacia suvereneco povas esti danĝera, kaj ke federacio kun potencaj centraj organoj estas pli vivkapabla ol nura ligo de suverenaj ŝtatoj. Tiun ĉi tezon li ilustras per prezento de du 'sukcesoj' - Usono kaj Svislando - kaj unu 'malsukceso' - La Ligo de Nacioj. Li skribas pri la rezisto, kiun siatempe renkontis la starigo de usona federacio en 1787 kaj de svisa federacio en 1848 (ekzemple pro la onidira malsameco de la unuopaj nordamerikaj kolonioj respektive la svisaj kantonoj), kaj pri la prospero, kiu fine rezultis el la sukcesa unuigo de tiuj landoj al federacio.
Privat kritikas, ke la Unuiĝintaj Nacioj sekvis la eraran vojon de la Ligo de Nacioj, ĉar ankaŭ ili 'ne kuraĝis forigi la danĝeran suverenecon de la membro-ŝtatoj'. Privat pledas por pluevoluigo de la UN al duĉambra sistemo: Aldone al ties Ĝenerala Asembleo (la kunveno de la ŝtatoj) ekzistu dua kunveno elektota de la popoloj laŭ proporcio de la loĝantoj. Li favoras ne nur la kreon de monda parlamento, sed ankaŭ la starigon de monda registaro kaj tutmonda polico.
Ulrich Matthias
meti unu ekzempleron en vian aĉetujon
al la rubriko Kompleta Listo
al la librolisto
skribi recenzon
Via aĉetujo
|
titolo |
prezo |
ekzempleroj |
entuta prezo |
Ĉe la sanktaj akvoj |
5,00 € |
1 [+|-] |
5,00 € |
| | | 5,00 € |
Se vi klakas en la kolumno ekzempleroj al "+", vi metas plian ekzempleron en vian aĉetujon, klakante al "-", vi denove elprenas unu.
Vi povas aldoni
pliajn librojn aŭ lumdiskojn en vian aĉetujon antaŭ ol finpretigi vian mendon.
pretigi vian mendon