Vidbendo pri Kronach

Esperanto-grupo Kronach

(2003)

La 33-minuta vidbendo en formato VHS estas la Esperanto-versio de profesie farita filmo okaze de la miljariĝo de la urbo Kronach. La filmo montras tipe frankonian urbeton kun ties sorto enkadre de la eŭropa historio, ĝiajn interesajn arkitekturaĵojn (i.a.la unikan bronzepokan fortikaĵon kaj la surprize imponan kaj eble plej grandan germanan fortreson), la vivon de la homoj kun ties festoj kaj solenaĵoj kaj neripeteblaj eventoj.

La aŭdebla esperanta teksto estas papere suplementita kaj tiamaniere bone uzebla ankaŭ kiel vid-aŭda lernilo por memlernantoj kaj lerngrupoj.

La sendado kostas 1,50 EUR.

Prezo ĉe EsperantoLand: 15,00 €

al la libro

Via nomo

Via retpoŝta adreso

Via recenzo por Vidbendo pri Kronach

Bv. enmeti la vorton ZamXenhof sen X
(por eviti sendadon de aŭtomate produktataj mesaĝoj)

 

© EsperantoLand.de