Esperanto-grupo Kronach
(2003)
La 33-minuta vidbendo en formato VHS estas la Esperanto-versio de profesie farita filmo okaze de la miljariĝo de la urbo Kronach. La filmo montras tipe frankonian urbeton kun ties sorto enkadre de la eŭropa historio, ĝiajn interesajn arkitekturaĵojn (i.a.la unikan bronzepokan fortikaĵon kaj la
surprize imponan kaj eble plej grandan germanan fortreson), la vivon
de la homoj kun ties festoj kaj solenaĵoj kaj neripeteblaj eventoj.
La aŭdebla esperanta teksto estas papere suplementita kaj
tiamaniere bone uzebla ankaŭ kiel vid-aŭda lernilo por
memlernantoj kaj lerngrupoj.
La sendado kostas 1,50 EUR.
Prezo ĉe EsperantoLand: 15,00 €
al la libro