Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto

Erich-Dieter Krause

Buske (2007)

1650 paĝoj

Erich-Dieter Krause estas delonge bone konata kiel leksikografo de la lingvoj indonezia kaj Esperanto. Ĵus aperis lia plej nova verko Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Kun 160 000 kapvortoj ĝi estas la plej ampleksa dulingva vortaro de Esperanto.

Dum preskaŭ kvar jardekoj prof. Krause kolektis la materialon por ĉi tiu granda vortaro. Tiucele li esploris la lingvouzon en multegaj kaj plej variaj esperantlingvaj tekstoj el ĉiuj partoj de la mondo.

La vortaro komplete redonas ĉiujn vortojn de la ĝenerala lingvouzo kun abunda provizo de vortkunmetoj, frazeologiaj esprimoj kaj aplik-ekzemploj. Tiel la uzanto gajnas certecon pri la signifo(j) de ĉiu vorto laŭ la kunteksto. Aldone la vortaro prezentas la bazajn fakvortojn de ĉiu branĉo de scienco kaj tekniko.

Post longa kaj science solida prepara laboro de la aŭtoro la renoma eldonejo Buske produktis fortike binditan libron de 1.679 paĝoj (!) kun kvalite elstara kaj uzotaŭga grafika aranĝo, libron kiu havas imponan prezon ... kaj pezon.

Tian libron oni ne aĉetas ĉiun tagon. Sed kiu posedas ĝin, havos dum tre multaj jaroj akompananton fidindan kaj instruan.

[Laŭ varba teksto]

Prezo ĉe EsperantoLand: 128,00 €

al la libro

Via nomo

Via retpoŝta adreso

Via recenzo por Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto

Bv. enmeti la vorton ZamXenhof sen X
(por eviti sendadon de aŭtomate produktataj mesaĝoj)

 

© EsperantoLand.de