Hermann Behrmann
Esperanto-Centro (1980)
272 paĝoj, 3. eldono
Esperanto programita gvidas la lernanton per malgrandaj paŝoj al sukceco. Post ĉiu nove enkondukita lernunuo sekvas testeto kun solvoj. Tiel oni tuj vidas, kiel oni jam progresis kaj kion oni devas ankoraŭ ripeti.
La unua eldono de tiu ĉi instruilo aperis proksimume 1968 surbaze de ŝatekzamena verko pri Programita lernado. Esperanto programita kaj la aldonaj reklamokampanjoj forte subtenis, ke Esperanto fariĝis pli konata inter la (germana) publiko kiel praktike uzebla lingvo; multaj homoj lernis Esperanton per tiuj kajeroj kaj uzadis ĝin i.a. ĉe la Internaciaj Seminarioj de Germana Esperanto-Junularo.
Kvankam Esperanto programita nun jam havas pli ol tridek jarojn, multaj Esperanto-lernantoj entuziasme plurekomendas ĝin.
La kurso konsistas el kvar kajeroj de po ĉ. 64 paĝoj. La teksto estas maŝintajpita.
Prezo ĉe EsperantoLand: 18,00 €
al la libro