Komputilo/Interreto
Vikia Vortaro - serĉi kaj plukrei

2011-09-14

Certe ankaŭ vi de tempo al tempo provas traduki vorton el via denaska aŭ el alia lingvo al Esperanto kaj ne facile trovas ion konvenan. Mi ekzemple ĵus serĉis la germanan vorton "Wahlpflichtfach"; temas pri devige elektenda fako, kutime en lernejo aŭ universitato; ekzemple lernanto devas elekti inter kelkaj fremdlingvoj.

Kvankam la termino devus esti ne tute fremda al Esperanto-rondoj, ĝia Esperanto-traduko ŝajne ne troviĝas en la sekvaj retaj vortaroj:

  • Reta Vortaro (ReVo)
  • Vikipedio
  • Majstro
  • Komputeko
  • Lernu
  • Vikia Vortaro
  • Wiktionary
  • Enzyklo

Feliĉe mi ne devis serĉi ĉiujn tiujn ok retadresojn aparte - tion faris aŭtomate la Vikia Vortaro. Oni enmetas la serĉatan vorton en ajna lingvo (eblas aldoni lingvojn per "Preferoj") kaj taskigas la retejon serĉi memstare. Aperas bela superrigardo.

Eble laŭ vi mankas ankoraŭ iu grava reta vortaro en tiu listo. Tiukaze konsideru proponi ĝian aldonon al ViVo.

Vi povas kunkonstrui la vortaron

Se ne troviĝas traduko en la reto (aŭ se laŭ vi ĝi ne estas taŭga), eblas aldoni artikolon. Por tio cetere ne necesas, ke oni jam havas ideon por traduko en Esperanto - eblas lasi tiun kampon libera. Aktuale oni serĉas ekzemple belan Esperanto-tradukon por la angla "green room". Mi cetere ne konis tiun anglan esprimon antaŭe (kiel eble vi), sed ja konsciis pri la ekzisto de tiaj ĉambroj :-)

En ViVo necesas enmeti difinon de nova termino. Por faciligi tiun taskon al la kunkonstruanto, la retejo disponigas difinojn el Enzyklo. Tiuj iom helpas por trovi ideon, kiel formuli difinon. (Tute laŭvorta traduko eble ne estas konsilinda pro kopirajtaj kaŭzoj.)

La registriĝa proceduro por ViVo estas cetere tre simpla.

Bildoj, kundiskutantoj kaj uzoinformoj

Eble vi deziras aldoni retligon al bildo de la priskribata afero: Tio eblas. Aŭ vi havas la impreson, ke iu el viaj konatoj povus kontribui al la nova artikolo: Enmetu ties retpoŝtan adreson. Se vi havas demandon pri unu el la kampoj de la formularo, klaku al (i) kaj vi ricevos detalajn informojn.

Plibonigi la retejon

Eble iuloke la retejo ne jam funkcias tute glate. Ne senesperiĝu! Ja temas pri speciala retejo, kiun programis Bart Demeyere. Li estas tre helpema, se vi havas demandon, kaj daŭre plibonigas la paĝojn. Eble vi povas solvi la demandon ankaŭ pere de la Google-grupo ViVo-funkcio.

Multan plezuron ĉe la uzado kaj plibonigo de la Vikia Vortaro! Vivu ViVo!

Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand



Aldonoj, 15-a de septembro 2011

Iom pri la fono de tiu internet-projekto oni povas legi ĉe Ipernity. Dankon pro la atentigo al la aŭtoro Bernardo, kiu krome rekomendas: "Antaŭ eklaboro ne forgesu aĉeti PIV-on kaj regule konsulti ĝin ;-)) "

Ilona Koutny atentigas, ke la vorto 'Wahlpflichtfach' "- kaj multaj necesaj vortoj por la ĉiutaga uzo - troviĝas en la Etvortaro pri Lernado kaj Laboro (Koutny 2003)". Multan dankon pro la atentigo! Eble laboremaj kontribuantoj de ViVo baldaŭ zorgos pri tio, ke ankaŭ tiu ĉi vortaro iom post iom aldoniĝos al ViVo, kadre de kopirajtaj limoj...

Lastaj novaĵoj   Komputilo/Interreto
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu