Renkontighoj
Printempaj tagoj

2012-08-15

Jam la trian fojon okazis la renkontiĝo Printempe de EsperantoLand, ĉi-foje en la kunvenejo "Marienburg", alte super la mozela valo kaj kun bela rigardo ambaŭflanken al la rivero, kiu tie tre kurbiĝas. Kunvenis homoj el Belgio kaj Germanio, kiuj ĝuis belan kaj varian semajnon ĉirkaŭ Pasko.

Prelegojn prezentis Christian Declerck (unu pri gramatiko kaj alian pri la Esperanto-literaturo), Alfred Schubert (pri fotoj kaj aparte pri la graveco de anguloj dum fotado), Marcel Delforge (pri vojaĝo al Mongolio) kaj Lu Wunsch-Rolshoven (pri merkatiko, specife rilate al Esperanto).

La ekskursoj gvidis la partoprenantojn al la najbaraj urboj Cochem, Traben-Trarbach, Zell, Bad Bentrich (kun vizito de varmakva banejo), la radio-teleskopo Effelsberg kaj al kelkaj vulkanlagoj de la regiono “Eifel”. La kastelo Arras estis la celo de promeno de kelkaj kuraĝaj migremuloj, kaj dum aliaj sunaj tagoj la ĉeestantoj ĝuis malpli longajn promenojn en la ĉirkaŭdomaj arbaro kaj vinkampoj. Kaj kompreneble en tiu tradicia vinregiono ne povis manki vingustumado.

Lu Wunsch-Rolshoven,
EsperantoLand

(El revuo "Esperanto", majo 2012, p. 116)

Lastaj novaĵoj   Renkontighoj
 

© EsperantoLand
 

13-a Novjara Renkontiĝo 2014/15 en Bitburg

La dektria Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2014 ĝis la 3-a de januaro 2015 en Bitburg - iom norde de Treviro, proksime de Luksemburgio, Francio kaj Belgio. Ni atendas denove 150 ĝis 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 25) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu