2014-02-06
Jen invito al internacia renkontiĝo, dediĉota al la 65-jariĝo de la vaste konata ukraindevena rusia Esperanto-parolanto Mikaelo Bronstejn: "Bronstejn jubileas".
La organizanto, Mikaelo Lineckij, aldonas, ke li "bone komprenas, ke la nuna situacio en Ukrainio ne estas favora, sed mi certas, ke gis marto ĉio klariĝos kaj trankviliĝos." Nu, ni vidu...
Jen la invito de Mikaelo Bronŝtejn, konata Esperanto-verkisto, kantisto, preleganto...:
Karaj miaj geamikoj el la tuta mondo!
Julie de 2014 mi la 65-an fojon festos mian naskiĝtagon!
Mi ege volus persone brakumi vin ĉiujn kaj veni gaste al ĉiu el vi por trinki glason da vino, sed bedaŭrinde tio estas malfacile
realigebla ideo….
Pro tio mi invitas ĉiun, kiu volas kaj povas, veni al la renkontiĝo, kiun
organizas mia bona amiko Mikaelo Lineckij en la ĉefurbo de mia naskiĝlando Ukrainio. Ni pasigu kelkajn tagojn kune kaj plezurigu unu la alian per agrablaj babiladoj kaj kuntrinkado de bonaj likvaĵoj.
Krome, laŭ aserto de Mikaelo Lineckij, programo de la renkontiĝo enhavos multajn interesajn erojn: kursojn (laŭbezone), koncertojn, kvizojn, ekskursojn al la vidindaĵoj de Kievo - unu el la plej belaj urboj de Eŭropo.
La aranĝo okazos ekde la 21-a ĝis la 28-a de junio 2014.
Do venu mem kaj invitu de mia nomo la geamikojn!
Por eniri senvizan landon Ukrainion bonvolu ne forgesi vian pasporton! (identiga karto ne sufiĉas)
Ĝis baldaŭ en Kievo!
Vizitu nian paĝon aŭ skribu al m-ursoCHEyandex.ua
[Mikaelo Lineckij]