Pri Esperanto
Ludwik Zamenhof, Kreinto de la internacia lingvo Esperanto (artikolo)

2017-03-12

auf deutsch

Centa mortotago de Ludoviko Zamenhof (14-a de aprilo 2017)


(Aŭtoro: Louis v. Wunsch-Rolshoven)

Malmultaj aferoj estas tiel firme ligitaj al la homa vivo kiel la lingvo, kiun ni parolas. Ĝi akompanas nin de la mateno ĝis la vespero kaj ĝi estas la neanstataŭigebla bazo por la homa kunvivado. Apartan pozicion inter la inventistoj pro tio okupas Ludoviko Zamenhof, kiu en 1887 kiel 27-jarulo publikigis la bazon de sia internacia lingvo Esperanto kaj kiu mortis en la 14-a de aprilo 1917, antaŭ cent jaroj. Zamenhof estas la sola aŭtoro de planita lingvo, kies projekto fariĝis ankaŭ vivanta lingvo kun riĉa kulturo.

„Senprecedenca internacia sukceso“

Tute prave la novaĵagentejo AFP antaŭnelonge nomis Esperanton „senprecendenca internacia sukceso“. Tiun sukceson Esperanto dankas antaŭ ĉio al la rapida lernebleco de la lingvo. Esperanton oni povas lerni en triono ĝis kvinono de la tempo necesa por aliaj lingvoj; tion pruvis diversaj lernejaj eksperimentoj.

Esperanto-denaskuloj

La internacia lingvo Esperanto intertempe disvastiĝis tutmonde. Hodiaŭ en la plej multaj landoj vivas Esperanto-parolantoj; oni taksas ke kelkaj milionoj da homoj lernis ĉi tiun lingvon kaj ke kelkaj centmiloj parolas ĝin regule. Ekzistas jam proksimume mil Esperanto-denaskuloj – natura evoluo, kiam la gepatroj regule vizitas internaciajn Esperanto-renkontiĝojn kaj ofte ricevas viziton de Esperanto-amikoj. Jam en 1901 Zamenhof skribis, ke por la estonteco de Esperanto estus tre helpe, se grupo de homoj akceptus ĝin „kiel sian familian lingvon“ – en 1904 naskiĝis la unua knabino, kiu kreskis kun Esperanto kiel unu el siaj denaskaj lingvoj.

Konataj Esperanto-parolantoj:

George Soros, J. R. R. Tolkien, Reinhard Selten

Al la plej konataj homoj, kiuj parolas aŭ parolis Esperanton, apartenas la investisto George Soros, la aŭtoro de fantaziaj romanoj J. R. R. Tolkien kaj la nobelpremiito pri ekonomio Reinhard Selten. Por la iama germana ambasadoro en Moskvo, Ulrich Brandenburg, Esperanto estas denaska lingvo.

Libroj kaj Esperanto-kantoj

La lingvokomunumo de la Esperanto-parolantoj evoluis al kultura komunumo. Proksimume dek mil Esperanto-libroj aperis ĝis nun, ĉiujare aldoniĝas proks. 120 pliaj. Ĉe youtube kaj aliloke troviĝas riĉa oferto de kantoj en Esperanto – multspeca oferto de roka muziko kaj tradiciaj kantoj ĝis repo kaj hiphopo.

Ĉiutagaj novaĵoj en Esperanto el Ĉinio

Ĉinio ĉiutage publikigas novaĵojn en la lingvo de Zamenhof; tie eldoniĝas ankaŭ reta gazeto en Esperanto kaj oni ofertas esperantlingvajn radio-elsendojn. La Esperanto-vikipedio entenas pli ol 230.000 artikolojn kaj per tio estas iomete pli granda ol ekzemple la dana aŭ la hebrea eldono. La kompleta angla vikipedio uzeblas en regule aktualigata, aŭtomata Esperanto-traduko, WikiTrans; ĝi estas relative bone komprenebla por Esperanto-parolantoj dank‘ al la klara strukturo de Esperanto. Tradukojn el kaj al tiu internacia lingvo ofertas ankaŭ Google Translate.

35.000 Esperanto-ekzamenoj en Hungario

En Hungario la nombro de Esperanto-parolantoj laŭ la rezultoj de la nacia censo kvarobliĝis ekde 1990 – tiam oni kalkulis 2083 Esperanto-parolantojn, en 2011 estis 8397. Fono estas aldone al la malfermiĝo direkte al la okcidento post la fino de la komunisma periodo ĉefe la fakto, ke en Hungario Esperanto estas oficiale rekonita kiel vivanta lingvo. Sekve oni povas uzi trapasitan Esperanto-ekzamenon ĉe altlernejoj por pruvi konojn de fremdlingvo aŭ por akiri poentojn ĉe la akcepto en altlernejo. La instituto NYAK respondecas pri la oficiala rekono de fremdlingvaj ekzamenoj ekde 2001. Ĝi jam ekzamenis pli ol 35.000 homojn pri Esperanto. Esperanto tenas tie la trian lokon inter la ofertataj lingvoj, proksimume samloke kiel la franca.

800.000 Esperanto-lernantoj ĉe Duolingo

Intertempe Esperanto estas ofertata en pluraj dekoj da lingvolernaj retejoj. Kiam la retejo senkoste ofertas almenaŭ 25 lingvojn, tiam Esperanto kutime ĉeestas. La plej multajn lernantojn povis kolekti Duolingo.com; tie ĝis nun registriĝis pli ol 800.000 lernantoj por la Esperanto-kursoj. Ekde kelkaj monatoj aldone al la anglalingva kurso ekzistas ankaŭ hispanlingva; sume ĉiumonate proks. 60.000 homoj registriĝas por lerni la lingvon de Zamenhof.

Subpremado kaj persekutado ekde la tridekaj jaroj

En la publiko la tutmonde kreskanta disvastiĝo de Esperanto estas ankoraŭ malmulte konata. Iuj eĉ kredas, ke neniu plu parolas Esperanton. Eble la kaŭzo por tio estas la tempoj de subpremado kaj persekutado de la Esperanto-parolantoj. Ekde 1933 Esperanto estis subpremata sub Hitler, preskaŭ ĉiuj familianoj de Zamenhof estis poste mortigitaj kaj ekde 1937 en Rusio sub Stalin Esperanto-parolantoj estis mortpafitaj aŭ arestitaj en malliberejoj. Post la milito la Esperanto-malpermesoj komence disvastiĝis al preskaŭ tuta orienta Eŭropo; en Rumanio ankoraŭ dum la okdekaj jaroj Esperanto-grupoj estis malpermesitaj. Ankaŭ en Hispanio kaj Portugalio Esperanto estis subpremata dum jardekoj.

Malfacila rekomenco post la Dua Mondmilito

La Esperanto-komunumo post la Dua Mondmilito estis do tre malgrandigita kaj iuj eksteruloj eble kredis, ke ne ekzistus plia estonteco por Esperanto. Krome la plej multaj homoj kompreneble havis unue aliajn celojn ol lerni lingvon por libertempo kaj ferioj. Krome la klopodoj progresigi Esperanton laŭ politika vojo ne alportis multon aldone al afablaj vortoj.

Celoj de Zamenhof …

En sia unua libro de 1887 Zamenhof skribas pri siaj ideoj, kiujn li ligis kun sia lingvo. Li nomas tri ĉefajn taskojn: Unuflanke la lingvo estu facile lernebla. Due tuj post la eklernado oni povu ĝin uzu por internacia komunikado, sendepende de tio, ĉu ĝi estos rekonita de la mondo. Trie necesos trovi rimedon por zorgi ke la lingvo estu lernata kaj uzata de granda nombro da homoj.

… kaj la realigo

Evidente Zamenhof sukcesis krei rapide lerneblan lingvon, kiu estas ankaŭ lernata kaj uzata de internacia lingvo-komunumo konstante kreskanta escepte de tempoj de subpremado. Supozeble tamen ne ekzistas tia magia rimedo, pri kiu Zamenhof revis, por atingi, ke granda nombro de homoj lernu Esperanton. Ŝajne tia nova kaj komence nekutima afero kiel planita lingvo pludisvastiĝas nur iom post iom.

Videblas ke ankaŭ politikistoj nur malofte pretas preni la riskon endanĝerigi sian renomon per subteno de io tiel nova. Zamenhof en 1910 en sia parolado ĉe la sesa Esperanto-mondkongreso en Washington esprimis la opinion, ke registaroj kun sia subteno venus kutime nur tiam, „kiam ĉio estas jam tute preta“. La alstrebata celo tial estus plej kredeble atingita „per laborado de homoj privataj“.

Lingvo de interkompreniĝo

La ideon krei internacian kaj rapide lerneblan lingvon Zamenhof havis jam kiel junulo. Li kreskis en Bjalistoko, hodiaŭ en nordorienta Pollando, kiu tiam apartenis al la cara Rusio. Tie vivis diversaj popolgrupoj, ĉefe judoj, poloj, rusoj kaj germanoj; ili parolis en diversaj lingvoj kaj interkompreniĝis ofte nek lingve nek persone.

Zamenhof volis meti la bazon, por ke homoj de diversaj gepatraj lingvoj povu interparoli, konatiĝi kaj pace enordigi siajn problemojn. En 1906 li ĉi-rilate emfazis en sia kongresa parolado en Ĝenevo, ke oni ne estas tiel naiva, ke oni kredus, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn. „Komunikiĝado kaj konatiĝado tamen forigos almenaŭ la grandan amason de tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj estas kaŭzataj ne de malbona volo, sed simple de sinnekonado kaj de devigata sinaltrudado.“

Longa vojo

Ke tiu celo ne estos atingebla dum mallonga tempo, tion Zamenhof bone sciis. En sia parolado en Cambridge en 1907 li parolas pri tio: La Esperanto-parolantoj laboras por Esperanto, ĉar ili esperas, ke „pli aŭ malpli frue, eble post multaj jarcentoj,“ la popoloj „faros en konsento unu grandan rondon familian“, kiel li esprimis sin. Eble tiu celo estas utopia por la tuta homaro – la Esperanto-parolantoj realigas ĝin jam hodiaŭ en sia internacia lingvo-komunumo.

Multaj lingvoj jam kiel junulo

Bona bazo por la lingvokreado de Zamenhof estis liaj lingvokonoj. Li kreskis kun la jida kaj rusa, lernis la polan kaj hebrean kaj de sia patro, kiu dum longa tempo estis lingvoinstruisto, la germanan kaj francan. En la lernejo aldoniĝis la greka, la latina kaj la angla. Tiel Zamenhof havis larĝan superrigardon pri la gramatiko de diversaj lingvoj kaj ilia vortaro. Li elektis komunajn strukturojn kaj vortradikojn troveblajn en multaj lingvoj kaj kunigis tion al propra lingvo – kun simplaj strukturoj kaj rapide lernebla; multaj homoj povu retrovi vortojn el sia gepatra lingvo.

Unua lingvoversio kun 19 jaroj

Por lia 19-a naskiĝtago, en 1878, unua versio de lia tiama „Lingwe Uniwersala“, universala lingvo, estis preta; li inaŭguris ĝin feste kun samklasanoj, ankaŭ per kanto en la nova lingvo.

Post la abiturienta ekzameno Zamenhof studis medicinon kaj fariĝis okulkuracisto. Apude li interesiĝis interalie pri la strukturo de la jida lingvo kaj kreis la tutmonde unuan jidan gramatikon. Krome li prilaboris sian internacian lingvon kaj evoluigis ĝin helpe de tradukoj.

Publikigo en 1887

En 1887 Zamenhof edziĝis al Klara Zilbernik. Helpe de la doto de sia bopatro li povis publikigi sian lingvon – en la rusa, pola, germana, franca kaj baldaŭ ankaŭ en la angla. Li elektis la pseŭdonimon D-ro Esperanto (homo kiu esperas). Oni povas supozi, ke lia patro, kiu laboris dum kelka tempo kiel censoro, konsilis al li prefere elekti pseŭdonimon. La unua versio de la libro kun nur proks. 50 paĝoj, kun la titolo „Internacia Lingvo“, ricevis en la 26-a de julio 1887 la cenzuran permeson disvastigi la presitajn ekzemplerojn – tiu tago estas konsiderata la naskiĝtago de Esperanto.

Tri poemoj en Esperanto

Aldone al prezento de la nova lingvo kaj motivigo pri la lingvo-estiĝo enestis ankaŭ ses lingvaj ekzemploj: La komenco de la Biblio, la preĝo Patro Nia, letero kaj tri poemoj, du de Zamenhof mem kaj traduko el la „Libro de Kantoj“ de Heinrich Heine. Tiel Zamenhof tuj montris, ke li deziras survojigi kulturan lingvon, multe pli ol nur simplan rimedon por interkompreno. El la aŭtornomo rapide evoluis la lingvonomo – la lingvo de D-ro Esperanto aŭ mallonge: Esperanto.

Unua Esperanto-grupo, gazeto, mondkongreso

La unua Esperanto-libro (en Esperanto: Unua Libro), enhavis kelkajn kuponojn, sur kiuj la subskribanto povis promesi ellerni Esperanton, kiam dek milionoj da homoj estos subskribintaj tiun deklaron. Zamenhof rericevis nur relative malgrandan nombron de tiuj kuponoj – ĝis 1910 proks. 25.000; la nomoj de la resendintoj estis publikigitaj en adresaroj. Tamen multaj legantoj de la „Unua Libro“ tuj lernis la lingvon kaj komencis skribi al la aŭtoro de la lingvo en Esperanto. Jam post du jaroj ekestis unua Esperanto-grupo, en Nurembergo, kie aperis ankaŭ la unua Esperanto-gazeto, „La Esperantisto“. En la sekvaj jaroj kreiĝis pli kaj pli da lokaj Esperanto-grupoj, poste naciaj Esperanto-asocioj kaj en 1905 en Boulogne-sur-Mer kunvenis la unua granda internacia Esperanto-kongreso kun preskaŭ 700 partoprenantoj.

Malfacilaj jaroj de profesia komenco

En la jaroj post la publikigo de la unuaj Esperanto-libroj Zamenhof klopodis en diversaj urboj gajni sian panon kiel okulkuracisto. Nur la praktikejo en Varsovio ekde 1897 donis pli bonan financan bazon por la familio. Kun la kreskanta disvastiĝo de Esperanto li krome ricevis ankaŭ kelkfoje honorariojn por la eldonado de libroj aŭ por la kunlaboro ĉe gazeto.

Tradukoj de Hamleto, La Rabistoj, fabeloj de Andersen

Zamenhof partoprenis en la ĉiujaraj mondaj Esperanto-kongresoj en diversaj landoj kaj tie estis festata de la kreskanta nombro de Esperanto-parolantoj kiel „majstro“ (nacilingve: majstro). En 1912, 25 jarojn post la publikigo de la unua Esperanto-libro, li dum la Esperanto-kongreso en Krakovo retiriĝis de sia neoficiala pozicio kiel gvidanto de la kreiĝanta lingvokomunumo. La lingva evoluo jam ekde kelkaj jaroj estis akompanata de „Lingva Komitato“ (nacilingve: lingva komitato). Aldone al la naciaj Esperanto-asocioj en 1908 kreiĝis ankaŭ „Universala Esperanto-Asocio“ (nacilingve: monda Esperanto-asocio), kiu eldonis jarlibron kun adresoj de Esperanto-parolantoj, organizaĵoj kaj oficejoj. Zamenhof mem okupiĝis interalie pri tradukoj; li kreis Esperanto-versiojn de Hamleto, La Rabistoj (Schiller), la Malnova Testamento kaj la fabeloj de Andersen.

Dumtempa konkurenco

Certa malprogreso estis la estiĝo de reformita Esperanto, Ido, al kiu transiris ekde 1907 proks. 10 ĝis 20 % de la ĝistiamaj Esperanto-parolantoj. Kvankam tio estis ligita al kelkaj konfliktoj – la plua disvastiĝo de Esperanto per tio estis nur malmulte malrapidigita. Al tio kontribuis ankaŭ, ke Ido travivis plurajn reformojn.

Frua morto

Zamenhof suferis je malfortaj koro kaj pulmo. Li devis fini sian laboron kiel okulkuracisto kaj mortis en la 14-a de aprilo 1917 en Varsovio, kie li estas ankaŭ entombigita.

La vivoverko de Zamenhof:

Internacia lingvo- kaj kulturkomunumo

Kvankam parto de la revoj de Zamenhof ĝis nun ne realiĝis – Ludoviko Zamenhof metis la bazon por nova kaj relative rapide lernebla internacia lingvo, kun kiu kreiĝis tutmonda lingva kaj kultura komunumo. La lingvo de Zamenhof elirante de maldika libreto ene de apenaŭ pli ol jarcento trovis lokon inter la kvindek internacie plej uzataj lingvoj. Nur malmultaj homoj atingis kompareblan efikon per sia vivoverko.


Kiel pdf-dosiero (inkl. de mallonga versio, kun fontoj)


Pli da informoj pri Esperanto

Informoj (en la germana)

Fontoj

(parte en Esperanto; Google Translate liveras proksimuman tradukon)

AFP: „unprecedented international success“
Ekzemple ĉe yahoo.com

Zamenhof pri Esperanto kiel familia lingvo
Letero al Abram Kofman (28-a de majo 1901),
Familia lingvo
Letero al Kofman

Youtube, Esperanto-muziko (Serĉo: Esperanto + muziko)
youtube

Ĉiutagaj novaĵoj en Esperanto el Ĉinio
china.org.cn

Krome el Ĉinio:
Radio
Gazeto „El Popola Ĉinio“

Esperanto-Vikipedio
Wikipedia

WikiTrans (angla Vikipedio en Esperanto)
WikiTrans

Google Translate por Esperanto
Google Translate

Hungario, censoj 1990, 2001, 2011
Esperanto laŭ la lingvokonoj de la loĝantaro proks. je loko 15
Hungara censo

Esperanto-ekzamenoj en Hungario, institucio NYAK
NYAK, aliĝoj al ekzamenoj

Esperanto-lingvokursoj ĉe Duolingo.com
Duolingo.com, lingvo-kurso en la angla
Duolingo.com, lingvo-kurso en la hispana

Unua Esperanto-libro, „Unua Libro“, ĉefaj problemoj (aŭ: taskoj)
Unua Esperanto-libro

Zamenhof, 1910
Registaroj venas kun sia helpo nur kiam ĉio jam pretas
(„ la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta“)
Zamenhof pri registaroj

Zamenhof, 1906, Ĝenevo
Ne tiel naivaj...
(Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj ; ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn … )
Zamenhof pri naiveco

Zamenhof, 1907, Cambridge
eble post multaj jarcentoj
Zamenhof pri la atendebla tempo ĝis ebla Esperanto-akcepto

Unua Esperanto-libro, 1887, tri poemoj
Tri poemoj en la "Unua Libro"


Esperanto kompare kun aliaj lingvoj


Ekzistas diversaj studoj kaj indikoj, ke Esperanto troviĝas inter la 50 internacie plej uzataj lingvoj:

- Esperanto kompare kun aliaj latinliteraj lingvoj sur loko 27 laŭ la tekstokvanto en interreto. Gregory Grefenstette, Julien Nioche. Estimation of English and non-English Language Use on the WWW (2000).
Esperanto en la interreto, tekstokvanto

- Kutime interretaj ofertantoj enkondukas Esperanton post proks. 20 ĝis 50 aliaj lingvoj (ekz. Esperanto estas unu el la lingvoj ĉe Google Translate.)

- Ĉe la hungaraj censoj Esperanto aperas rilate al la lingvokonoj jam en 1940 en loko 17 kompare kun aliaj lingvoj. Hodiaŭ proks. loko 15.
Censo, Hungario


Pliaj fontoj volonte laŭ peto; jen la kontaktoformularo.

Lastaj novaĵoj   Pri Esperanto
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu