2017-07-08
La deksesa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2017 ĝis la 3-a de januaro 2018 en Saarbrücken - tuj apude de Francio. Aliĝis ĝis nun 21 homoj kaj ni atendas denove 150 ĝis 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 25) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). La informilo kaj aliĝilo atendas vin rete.
9-a "Novjara Internacia Semajno" (NIS)
La Novjara Internacia Semajno estas malgranda, sed ŝatata parto de NR, ĉefe por la aĝgrupo inter 14 kaj 25 jaroj. Estas kutime dudeko da ili dum NIS, kiuj pasigis sian tempon kune kaj bele amuziĝas. Tiel plu evoluas la "Novjara Internacia Semajno" (NIS) ĉe la okcidenta limo de Germanio, proksime de Nederlando, Belgio, Luksemburgio kaj Francio.
Larĝa programoferto dum NR kaj NIS
Kadre de NR kaj NIS okazas plej diversaj programeroj: prelegoj kaj kursoj, ekskursoj kaj promenoj. Dum la vesperoj okazas interalie koncertoj kaj teatraĵo. Estas ankaŭ multaj eblecoj por persone konatiĝi inter la partoprenantoj - ekzemple en nia kafejo.
Lerni Esperanton kaj tuj apliki: Esperanto-studado
Ankaŭ ĉi-foje ni ofertas konversacian rondon kaj kursojn por komencantoj kaj progresantoj. Dum NR eblas eklerni Esperanton kaj tuj apliki ĝin neformale en internacia atmosfero. Kaj oni povas plibonigi sian Esperanto-scion en teorio kaj praktiko.
Pasintjare
En la pasinta dekkvina Novjara Renkontiĝo kaj oka Novjara Internacia Semajno en Saarbrücken ĉeestis entute 196 partoprenantoj. Du trionoj de ili venis el eksterlando, de Kanado ĝis Israelo, Hispanio kaj Svedio; el pluraj landoj venis po kelkaj, po deko ĝis kvardeko el la najbaraj landoj Belgio, Nederlando, Luksemburgio, Francio kaj Svislando. Entute denove partoprenis sesdeko da infanoj kaj junuloj inter kelkaj monatoj kaj dudek jaroj.
Kiu partoprenis?
En la reto oni povas vidi la nomojn de multaj pasintfojaj partoprenintoj kaj ankaŭ tiujn de kelkaj jam aliĝintaj partoprenontoj ĉe la venonta NR/NIS en Saarbrücken.