Lingvokursoj/Instruado, Pri Esperanto
Seminario en Italio: "Mallonge enkonduki Esperanton en lernejojn"

2018-02-25

Fine de aprilo 2018 okazos en Italio seminario pri Esperanto-informado en lernejoj. Oni kunvenos en Pietrasanta (ĉe la maro, proks. 130 km sudoriente de Ĝenovo), 28-a de aprilo ĝis la 1-a de majo.

Prezentos la temon kvino da gvidantoj, zorgos pri la kultura flanko kvaro da artistoj, interalie JoMo. Jen la reta prezento kun aliĝilo.

Lastaj novaĵoj   Lingvokursoj/Instruado
Pri Esperanto
 

© EsperantoLand
 

17-a Novjara Renkontiĝo 2018/19 en Wiesbaden

La deksepa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2018 ĝis la 3-a de januaro 2019 en Wiesbaden - 40 km okcidente de Frankfurto ĉe Majno. Ni atendas denove 150 ĝis 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu